La kantistino (31)
En tiu momento oni audis la malsanulon apude ekkrianta kun rauka
vocho kaj eliganta kelke da blasfemoj. La dungolakeo trifoje faris la
signon de la kruco kaj flugkuris transen.
La kuracisto ankorau unu fojon provis, chu liaj paroloj ne estos
akceptataj de la obstina amanto, kaj efektive tiun fojon shajne
sukcesis. Li tenis en la mano partituron, el kiu li duonlaute
kantetis al si; la kuracisto uzis tiun pli kvietan staton de l'animo
kaj komencis rakonti al li la vivon de la kantistino. En la komenco
la orkestrestro shajne ne atentis pri tio; li fervore legis en sia
partituro kaj kondutis, kvazau krom li neniu estus en la chambro;
sed iom post iom li pli atentis, li chesis kanti; baldau lia rigardo
levighis de la partituro kaj pasis arde trans la vizaghon de la
kuracisto; poste li mallevis la notkajeron kaj firme rigardis la
rakontanton; lia intereso shajne pli kaj pli kreskis, liaj okuloj
brilis, li pliproksimighis, li kaptis la brakon de la medicinisto,
kaj kiam tiu finis sian rakonton, li tre emociite salte levighis kaj
kuris tien kaj reen en la chambro. "Jes", li ekkriis, "estas vero en
tio, shajno de vereco, vershajneco; estas eble, povas esti, ke simile
okazis; diablo! chu ghi ne ankau povus esti mensogo?"
"Tion, mi opinias, en via shatata arto oni nomas malkreschende,
sinjoro orkestrestro; sed kial do che tiu afero malsupreniri de vero
ghis mensogo? Se mi nun prezentus garantianton pri la vereco?
_Maestro_[21], nu, tiam?"
Boloni meditante haltis antau li: "Ha! Kiu povus fari tion, medicina
konsilanto! Per oro mi volus enkadrigi vin; jam tiu penso meritas
grandan kaj reghan rekompencon. Jes! Kiu povus al mi garantii!--Chio
estas tiel malluma--konfuzaj labirintoj--nenia eliro--nenia gvida
stelo."

[此贴子已经被作者于2014-1-30 10:25:54编辑过]