原著:莫言
世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Aimko·ilin 发布
Volumo 1
Estimata sinjoro Sugitani Yosito,
Ni disiĝis antaŭ preskaŭ unu monato,sed nia tagnokta kunestado en mia hejmloko kvazaŭ okazis tuj hieraŭ. Malgraŭ la senileco kaj longa vojaĝo trans la maro,vi venis al nia loko malmoderna kaj izolita por interkomunikado pri literaturo kun mi kaj literaturaj amatoroj de mia hejmloko,tio profunde kortuŝis nin. Via prelego "Literaturo kaj Vivo",kiun vi donis matene de la dua tago de la Printempa Festo en la halo de la Gubernia Gastejo,jam estis transigita en tekston. Se vi afable permesos,ni publikigos ĝin en la organo "Kvakado" de la Federacio de Literaturistaj kaj Artistaj Rondoj de nia gubernio,por ke la homoj,kiuj ne aŭskultis vian prelegon,povu ĝui ĉarmecon kaj edifon de viaj lingvaĵoj.
Matene de la unua tago de la festo mi akompanis vin en via vizito al mia onjo,ginekologino dum pli ol 50 jaroj. Vi ne tute komprenis ŝin pro la troa rapideco kaj peza akĉento de ŝiaj paroloj,sed kredeble ŝi profunde impresis vin. En la prelego en la sekvanta tago vi plurfoje prenis la onjon ekzemplo,por ekspliki vian nocion pri literaturo. Vi diris,ke vi jam havas en via kapo la figuron de kuracistino rapide biciklanta sur la glaciiĝinta rivero;la figuron de kuracistino portanta sur la dorso medicinan keston kaj pluvombrelon,en la pantalontuboj suprenvolvitaj,kaj malfacile antaŭeniranta batalante kontarŭ armeoj da ranoj;la figuron de kuracistino gaje rideganta,kun novnaskito en la manoj,kaj la manikoj sangmakulitaj;la figuron de fumanta kuracistino en malordaj vestoj,kaj la mieno morna... Vi diris,ke tiuj figuroj jen fandiĝis en unu tuton,jen disiĝis al sia propra,kvazaŭ grupo da statuoj. Vi kuraĝigis literaturajn amatorojn de nia gubernio verki novelojn,poemojn kaj teatrojn surbaze de la materialoj pri la onjo. Sinjoro,vi instigis la fervoron de kreado,kaj multaj homoj decidis provi en tio. Mia amiko laboranta en la Gubernia Kultura Domo jam komencis verki novelon pri kampara ginekologo. Mi ne volas ripeti similaĵojn,kvankam mi konis la onjon ege pli multe ol li,kaj subtenas lin en verkado de novelo. Sinjoro,mi volas verki dramon pri la vivo de la onjo. Nokte de la dua tago de la festo,kiam ni interparolis sidante sur la terlito,vi alte taksis la francan verkiston Sartro,kaj detale analizis liajn verkojn per via originala maniero,kaj tio iluminis min kaj subite metis min en brilegan perspektivon! Mi verkos,mi verkos elstarajn dramojn similajn al "La Muŝoj" kaj "La Manoj Malpuraj". Mi penos fariĝi granda dramisto! Mi observos vian instruon: senhaste kaj malrapide,kiel rano sidanta sur lotusa folio por atendi alvenon de insektoj;kaj skribi rapide,kiel rano sagorapide eksaltanta al insekto,se meterialoj estis pretaj.
En flughaveno de Qingdao,antaŭ ol iri al la aviadilo,vi diris al mi,ke mi rakontu al vi pri la onjo per leteroj. La vivo de la onjo ne finiĝis,sed oni povas konkludi,ke ŝia vivo estas kaj "enhavoriĉega" kaj "plena de zigzagoj". Mi havas multon por rakonti al vi pri la onjo,sed mi ne scias,kiom longa estos la letero. Do mi petas vian pardonon kaj permeson,ke mi skribu sen bezono zorgi kiom longa estos mia skribo. En la epoko de komputero,leterskribado per plumo jam estas luksa afero,kaj tamen estas plezuro. Mi esperas,ke vi perceptos antikvan plezuron en legado de mia letero.
Kaj cetere,mia patro telefonis al mi,ke en la 25-a tago de la unua monato laŭ la luna kalendaro,la maljuna umearbo en nia korto,kiun vi nomis "talenta" pro ĝia groteska formo,floris per ruĝaj floroj. Multaj homoj venis por ĝui ĝian belecon,kaj ankaŭ la onjo venis. La patro diris,ke tiutage faladis neĝflokoj,kaj la aromo de la floroj saturis la aeron,kaj oni ĝuis refreŝiĝon de la menso.
Via instruato Ranido
La 21-an de marto,2002 en Pekino