原著:莫言
世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Aimko·ilin 发布
Volumo 1 1.2
Liaj filo Wang Hepato kaj filino Wang Galo,bi-ovaj ĝemeloj,estis miaj kunlernantoj. Wang Hepato estis alta,dum lia fratino Wang Galo estis miniatura knabineto,nome nano. Oni diris,ke kiam ili estis en la ventro de la patrino,la frato tro multe prenis la nutron,kaj tio rezultigis ŝian nanecon. Wang Piedo malŝarĝis la karboĉaron ĝuste en la horo de finiĝo de lecionoj,kaj la lernantoj kun librosako sur la dorso ĉirkaŭis la ĉaron por rigardi la malŝarĝadon. Wang Piedo malŝarĝis per granda ŝovelilo,kaj karbopecoj faris bruon dum falado. Wang Piedo ŝvitis,kaj elprenis de la talio bluan tolon kaj viŝis ŝviton. Tiam li vidis la filon kaj filinon,kaj kriis al ili,ke ili iru kolekti herbon. Wang Galo tuj forturniĝis. Ŝi kuris stumble,kiel aminda infaneto apenaŭ komencanta lerni piediri. Dum Wang Hepato iom retiriĝis,sed ne foriris. Li fieris pro la profesio de la patro. La nunaj elementlernejanoj,eĉ se ilia patro estas aviadisto,ne havas la feliĉan senton,kiun Wang Hepato havis pro la patro. Ho,kia ĉevalĉaro,kia granda ĉevalĉaro brueganta dum galopado,levanta polvon el sub la radoj! La ĉefa jungito estas ĉevalo iam servinta en armeo por transporti municion kaj laŭdire estis meritoplena,kun brulstampo sur la kokso. La flanka jungito estis mulo flamiĝema,stamfema kaj mordema. Tamen ĝi estis eksterordinare forta kaj rapida. Kaj nur Wang Piedo povis jungi ĝin. Multaj en la vilaĝo enviis la okupon,sed ĉiuj timis la mulon. La bruto jam mordvundis du infanojn: la unua estis Yuan Vango,filo de Yuan Vizaĝo,kaj la dua estis Wang Galo. Foje la ĉaro haltis antaŭ la domo de Wang Galo,kaj ŝi venis sin distri antaŭ la mulo,kaj la mulo levis Wang Galon kun ŝia kapo inter siaj dentoj. Ni ĉiuj estimis Wang Piedon. Li altis je 190 centimetroj,la ŝultroj larĝaj,kaj li estis iom forta,ke li povis suprenlevi super la kapon ŝtonon rulpremilon 100 kilogramojn pezan. Ni estimis lin pro lia magia vipkrakado. Kiam la freneza mulo mordvundis la kapon de Yuan Vango,Wang Piedo bremsis la ĉaron,staris kun disetenditaj piedoj,vipadis la koksojn de la mulo. Ĉiu frapo estigis klaran krakon kaj restigis sangoeksudon sur la koksoj de la mulo. Ĉe la komenco la mulo prancis kaj stamfis,kaj post nelonge ĝi tremis per la tuta korpo,genuiĝis sur la antaŭaj piedoj,klinis la kapon kaj mordis la grundon,silente toleris la vipadon.
(Wang Hepato 王肝,Wang Galo 王胆,Yuan Vango 袁腮,Yuan Vizaĝo 袁脸)