世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Aimko·ilin 发布
Volumo 1 1.3
Kaj Yuan Vizaĝo,patro de Yuan Vango,diris ,"Wang Piedo,indulgu ĝin!" Kaj je tio Wang Piedo haltigis la vipadon. Yuan Vizaĝo estis sekretario de kompartia filio de la vizaĝo,nome la plej granda ŝtatfunkciulo en la vilaĝo,do Wang Piedo ne aŭdacis ne obei lin. Sed kiam la mulo vundis Wang Galon,kaj oni atendis refojan distraĵon,Wang Piedo neniun vipfrapon faris,kaj nur ŝutetis sur la kapon de Wang Galo manplenon da kalka pulvoro,levis ŝin kaj iris hejmen. Li ne skurĝis la mulon,sed faris vipfrapon sur la edzinon kaj piedbatis la filon. Ni babilis pri la bruna flamiĝema mulo. Ĝi estis malgrasa,la orbitoj estis tiel enfalintaj,ke oni povis enmeti eĉ kokovon. Ĝiaj okuloj brilis per morneco,kvazaŭ pretis ploregi en ajna momento. Ni neniel povis imagi,ke tiel magra mulo povis havi tiel grandan eksplodan forton. Kiam ni babilante iris al la mulo,Wang Piedo ĉesis ŝoveli karbon kaj fiksis sur nin pike akran rigardon,kaj ni malantaŭeniĝis en teruro. Pli kaj pli altiĝis la karbomaso antaŭ la pordo de kuirejo de la lernejo,dum iom post iom malmultiĝis karbo en la ĉaro. Ni samtempe streĉis la nazon kaj flaris eksterordinaran bonodoron. La odoro similis al tiu de brulanta kolofono,aŭ al tiu de rostata terpomo. Nia rigardo estis altirita sur la brilantajn karbopecojn. Wang Piedo forveturis. Ni ne postkuris la ĉaron nek saltis sur la ĉaron por ĝui galopadon kiel kutime,spite eventualan vipadon. Ni malrapide moviĝis al la karbomaso senpalpebrume. Kuiristo Olda Wang balance aliris vektoportante du sitelojn da akvo. Lia filino Wang Renmei estis nia kunlernantino,kaj poste mia edzino. Ŝi estis unu el la malmultaj homoj,kiuj estis nomitaj ne per nomoj de korpopartoj,ĉar ŝia patro,kuiristo Wang,estis klerigita. Antaŭe li estis estro de brutobreda stacio de la komunumo,sed poste li kulpis pro maldeca parolo,kaj estis eksigita je la ofico kaj revenis en la kamparon. Li rigardis nin kun konfuzita mieno,ŝajne timante,ke ni ensturmos en la kuirejon kaj rabos manĝaĵojn. Tial li kriis al ni:"Forruliĝu,vi bastardoj! Ĉi tie ne manĝaĵoj por vi,iru hejmen kaj suĉu la cicon de viaj patrinoj." Ni ĉiuj estis 7-8-jaraj infanoj,kaj kiel ni povus mamsuĉi? Kaj krome niaj patrinoj estis tiel maldikaj pro malsato,ke la mamoj jam ŝrumpiĝis kaj unuiĝis kun ripoj,do kiel ni povus akiri lakton? Do ni ĉiuj neglektis lian parolon.