世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 1.5
Sed kiam ni trovis kolofonon en karbo,ni kredis,ke la lernejestro kaj lernolibro ne trompis nin. Krom kelkaj knabinoj, ĉiuj knaboj el la 35 samgrupanoj partoprenis en la karbomanĝadon. Ni ĉiuj havis en mano pecon da karbo,mordetis kaj maĉis kun kraketo,kaj sur nia vizaĝo estis mieno de ekscitiĝo kaj mistereco. Ni kvazaŭ improvizis prezenton aŭ ludis strangan ludon. Xiao Malsupra Lipo nur rigardis kaj rigardadis karbopecon en la mano,kaj ne manĝis,dum sur lia vizaĝo estis mieno de malestimo. Li ne manĝis karbon pro tio,ke li neniam suferis de malsato,ĉar lia patro estis gardisto de grentenejo de la komunumo. Sed ŝtoniĝis kuiristo Wang. Li aperis kun la manoj kovritaj de faruno! Tiam la kuirejo servis krom al la lernejestro kaj la instrua direktoro,ankaŭ al du kadroj,alsenditaj de la komunumo. Olda Wang ekkriis en surpriziĝo: "Ho infanoj,kion vi faris? Vi manĝas karbon? Ĉu karbo estas manĝebla?" Wang Galo levis grandan karbopecon kaj diris en mallaŭta voĉo: "Oĉjo,ĝi estas tro bongusta. Vi gustumu!" Skuante la kapon,Olda Wang diris: "Wang Galo,kial vi,knabino,petolaĉas kune kun tiuj bubaĉoj?" Wang Galo faris demordon kaj diris: "Oĉjo,vere bongusta." Tiam estis vesperiĝo kaj sunsubiro. Albiciklis la du kadroj por vespermanĝo. Ŝajne nia faro altiris ilian atenton. Olda Wang ekpelis nin svingante vekton. La kadro nomata Yan,ŝajne vicestro de la komunumo,haltigis Oldan Wang. Lia vizaĝo montris malagrablan mienon. Li svingis la manon kaj eniris en la kuirejon.
En la sekvanta tago ni aŭskultis leciondonadon de instruistino Yu manĝante karbon. Niaj lipoj estis tegitaj de nigraj karberetoj. Ne nur la knaboj manĝis,sed ankaŭ la knabinoj,kiuj ne ĉeestis la hieraŭan imponan bankedon de karbo,ekmanĝis karbon en instigo de Wang Galo. Wang Renmei,filino de kuiristo Wang (poste mia unua edzino),manĝis plej fervore. Nun mi rememoris,ke tiam eble ŝi estis suferanta de periodontito,ĉar sango kovris ŝiajn lipojn,dum ŝi manĝis karbon. Instruistino Yu skribis kelkajn liniojn da vortoj sur nigra tabulo,kaj turnis rigardon malantaŭen sur nin. Ŝi unue demandis sian filon Li Mano,nian samklasanon: "Mano,kion vi manĝas?" "Panjo,ni manĝas karbon." "Instruistino,ni manĝas karbon. Ĉu vi bonvolus gustumi?" forte kriis Wang Galo sidanta en la unua vico kun karbopeco en mano. Instruistino Yu descendis la podion,alprenis la karbon el la mano de Wang Galo,levis antaŭ la nazon,ŝajne rigardis,ŝajne flaris. Post longa tempo ŝi,sen ajna diro,redonis la karbon al Wang Galo,kaj diris: "Kamaradoj,hodiaŭ ni havis la sesan lecionon,'Korvo kaj Vulpo'. Korvo akiris pecon da viando,kaj staris sur branĉo,en granda feliĉo. Vulpo sub la arbo diris al la korvo,'Sinjorino korvo,via kantado estas tiel fascina,ke ĉiuj aliaj birdoj de la mondo ne kuraĝis kanti.' Ravite de flatado de la vulpo,la korvo ekkantis,kaj la viandopeco tuj falis en la buŝon de la vulpo." Poste ni legis la tekston imite la tonon de la instruistino,movante la lipojn tute nigrajn.
Nia instruistino estis klera,tamen ŝi imitante la lokanojn,nomis sian filon Li Mano. Poste Li Mano trapasis ekzamenon kaj studis en medicina instituto kaj diplomite,fariĝis kirurgo en la gubernia hospitalo. Foje Chen Nazo rompis al si 4 fingrojn en fojnotranĉado,kaj Li Mano replantis tri el ili.