世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 3.4
La onjo staris antaŭ la terlito,surmetis kaŭĉukajn gantojn kaj diris al Ellen serioze: "Ne ploru,nek kriu. Tio ne helpos. Se vi volas vivi,aŭskultu min. Kion mi lasos,tion vi faros." Ellen estis subigita de la onjo. Ŝi bone sciis la gloran devenon de la onjo kaj ŝian legendan spertaĵon. La onjo diris,ke ŝi estis akuŝantino de granda aĝo kaj la placento estis en anormala pozicio. "Infano de aliaj naskiĝis kun la kapo unue,sed la via elŝovis manon antaŭ ol naskiĝi." Kaj poste la onjo multfoje ŝercis kun Chen Nazo,ke lia filo unue elŝovis manon antaŭ sia naskiĝo,ŝajne li ion postulas de la mondo. Kaj Chen Nazo ĉiam donis la saman klarigon: "Ĝi petas almozon!"
Kvankam tio estis la unuafoje akuŝigo de la onjo,tamen ŝi povis teni sin aplomba kaj senhasta malgraŭ embaraso,kaj bone disvolvis sian talenton. Ŝi vere estis ginekologia-obstetrika geniulo,ŝi estis komplete taŭga por esti akuŝigistino,ke ŝi estis inspirata kaj la manoj sensivaj. Virinoj,kiuj vidis ŝian akuŝigadon,kaj tiuj,kiujn la onjo akuŝigis,senescepte admiris ŝin. Mia patrino ofte diris al mi: "La manoj de via onjo estas malsamaj al tiuj de la aliaj. Manoj de aliaj homoj povas esti varmaj aŭ malvarmaj,foje rigidaj foje ŝvitantaj,sed manoj de via onjo estas ĉiam molaj,malvarmetaj,sed ne pufe molaj,kaj kia moleco... mi ne povas trafe esprimi..." Kaj mia frato,klerigita,daŭrigis: "Ĉu estas tiel,kiel pinglo en kotono?" "Jes,ĝuste tiel. Kaj ankaŭ la malvarmeco de ŝiaj manoj ne estis sama,kiel malvarmeco de glacio,sed tia malvarmeco..." Kaj ankoraŭ mia klerigita frato aldonis: "Estas varme interne sed malvarme ekstere,kiel la malvarmeco de silko kaj jado." La patrino tuj diris: "Jes,jes! Tuŝate de ŝiaj manoj,la malsanuloj jam resaniĝis je duono." La onjo jam estis idoligita de la vilaĝanoj.