mia", la policulo respondis; "se vi scias ion--"
"Mi preskau opinias, ke signora estas tro diskreta kaj iom hezitas
paroli; kiam shi ricevis la pikon kaj svenis en miaj brakoj, shia
lasta ghemeto estis--Bolnau."
"Chu vere?", la direktoro iom kolere kriis, "kaj pri tio oni ghis nun
silentis al mi? Pri tiel grava cirkonstanco; chu vi do audis ghuste,
chu Bolnau?"
"Per mia honoro", la knabino diris kaj konfirme metis la manon al la
koro. "Bolnau, shi diris kaj tiel dolore, ke mi ne pensas alie, ol ke
tio estas la nomo de la atencinto; sed, mi petas, ne perfidu min!"
La direktoro havis la principon, ke neniu homo, kiel ajn honeste li
aspektas, estas tro bona por krimo. La komerca konsilanto Bolnau, kaj
alian li ne sciis en tiu urbo, ja estis konata de li kiel bonorda
viro, sed--chu ne ekzistis ekzemploj, ke ghuste tiaj homoj, kiuj
antau la publiko shajnas neriprocheblaj, plej klopodigas la
jughistaron? Chu li ne povis agi konsente kun tiu chevalier de
Planto? Tiel meditante li iris sian vojon kaj proksimighis al la
Largha strato; li ekmemoris, ke en tiu tempo la komerca konsilanto
kutimas promeni tie, kaj decidis, iom sondi lin. Efektive, jen li
alvenis sur la strato; li salutis dekstren, li salutis maldekstren,
li chiumomente parolis kun konato, li ridetis al si irante pluen kaj
shajnis gaja kaj bonhumora. Li estis proksimume ankorau kvindek
pashojn for de la direktoro, kiam li ekvidis tiun; li palighis,
turnis sin kaj volis eniri flankan straton. "Suspektiga, tre
suspektiga cirkonstanco!", la direktoro pensis, postkuris lin, kriis
lian nomon kaj igis lin halti. La komerca konsilanto havis kompatigan
vidighon, per kavaj sonoj li eligis: "_Bon jour, bon jour!_"[24];
li shajne volis rideti, sed la okuloj plenighis per larmoj, kaj lia
vizagho konvulsie shanghighis; liaj genuoj tremis, liaj dentoj
audeble klakis.
"Ej, ej, vi nun tre malofte montras vin. Jam de kelke da tagoj mi ne
vidis vin preteriranta mian fenestron; vi shajne ne tute bone
fartas?", la direktoro kun pika rigardo aldonis. "Vi estas tiel pala,
chu vi estas malsana?"