Estis silente kaj dezerte en la granda gastejo; la noktomezo preskau
jam pasis, kaj la lampoj en la koridoroj kaj che la shtuparoj donis
malhelan kaj neklaran lumon; la medicina konsilanto sentis hororeton,
suprenirante al la soleca malsanulo. La lakeo malshlosis la pordon,
la kuracisto eniris, sed preskau reenfalis. Char estajho, kiu de
kelke da tagoj senchese okupis lian fantazion dum dormo kaj maldormo,
tie vera kaj enkorpighinta sidis en la lito. Ghi estis granda,
malgrasa, nejuna viro, kiu profunden sur la frunton estis surshovinta
pinte suprenstarantan lanan dormochapon; lia mallargha brusto kaj
liaj longaj maldikaj brakoj estis kovritaj per flanelo; sub la chapo
granda, pinta nazo elstaris el malgrasa, bruneflava vizagho, kiun oni
opinius jam malviva kaj mortinta, se ne paro da grizaj pikaj okuloj
ankorau donus al ghi iom da viveco kaj teruran, hororigan esprimon.
La longaj, maldikaj fingroj, kun la senkarna manradiko multe
elstarantaj el la manikoj, estis kunfleksitaj; kun rauka, freneza
rido li gratis sur la litkovrilo.
"Vidu, li jam elgratas sian tombon!", la malgrandulo flustris kaj per
tio vekis la kuraciston de lia fiksa rigardado al la malsanulo. Tia,
ghuste tia estis lia imago pri la chevalier de Planto; tiu malica,
griza okulo, tiuj malbonsignaj trajtoj, tiu malgrasa, fantoma
figuro--jen chio estis kunigita, kion la kantistino diris pri tiu
terura viro. Sed lia pripenso revenis al la realeco; chu li do ne
jhus cheestis la areston de tiu chevalier? Chu ne ankau alia viro
povas havi grizajn okulojn? Chu do estis mirige, ke malsanulo estas
konsumita kaj pala? La kuracisto mem ridis pri si, pasigis sian manon
trans la frunton, kvazau volante forvishi tiujn pensojn kaj aliris
al la lito.--Sed ankorau neniam dum tiom da jaroj li sentis teruron
kaj timon che la lito de malsanulo--tie, estis al li preskau
neklarigeble, lin kaptis korpremo, frosto, tremo, kiujn li vane
klopodis venki, kaj li nevole postenighis, sentante la malsekan,
senvarman manon en la sia, dum longa tempo vane serchante la pulson.
"La stultulo", la paciento kun rauka vocho kriis, intermiksante jen
francan parolon, jen malbonan italan kaj kripligitan germanan, "la
stulta malgrandulo, shajnas, alvenigis al mi kuraciston. Vi pardonos
al mi, mi neniam alte taksis vian arton. La sola, kio povas sanigi
min, estas la banoj de Ghenovo; mi jam ordonis al la bruto, ke li
mendu por mi poshtochevalojn; mi forvojaghos ankorau hodiau nokte."
"Certe li forvojaghos", la malgrandulo murmuris, "sed kun ses karbe
nigraj chevaloj, kaj ne al Ghenovo, kie dronis siatempe Fiesko, sed
tien, kie estas la plorado kaj la grincado de la dentoj."