li povas legi la antausignojn de la proksima morto en la okuloj, en
la malkvietaj movoj de la malsanulo; ech tiu sopiro vojaghi foren,
malproksimen, jam ofte anoncis rapidan finighon de l'vivo. Tial la
kuracisto konsilis al li, kviete kushighi kaj promesis, ke li
preparos malvarmigan trinkajhon.
La malsanulo furioze ridis. "Kushi, kviete kushi?", li respondis,
"kiam mi kushas, mi chesas spiri; mi devas sidi, en la veturilo mi
devas sidi, for, malproksimen for!--Kion diras la malgrandulo? Chu li
mendis la chevalojn? Malgranda hundo, chu vi ordis mian pakajhon?"
"Ho, mia Dio!", la malgrandulo grakis, "nun li pensas pri sia
pakajho; jes, pezan pakon da pekoj li kunprenas, tiu malhomo. Oni ne
povas skribi sur la chielo, kiom li malbenis kaj blasfeme parolis."
La medicina konsilanto ankorau unu fojon kaptis la manon de la
malsanulo. "Ekfidu al mi", li diris, "eble tamen la arto ankorau
povos utili al vi; via servisto diras al mi, ke pafvundo al vi
krevis; lasu min esplori." Murmurante la malsanulo konsentis, li
montris al sia brusto. La kuracisto forprenis bandaghon malbone
surmetitan, li trovis--pikvundon proksime de la koro.--Strange! ghi
estis la sama grando, la sama loko, kiel che la vundo de la
kantistino.
"Tio estas fresha vundo, piko!", la kuracisto ekkriis kaj suspekteme
rigardis la malsanulon. "Kie vi ricevis tiun vundon?"
"Chu vi pensas, ke mi interbatalis kun iu? Ne, per la diablo! Mi
havis tranchilon en la brusta posho, malsupren falis shtuparon kaj
min iom gratvundetis."
"Iom gratvundetis!", Lange pensis, "kaj tamen li mortos de tiu
vundo."