La kantistino (40)
Li dume preparis iom da limonado kaj prezentis ghin al la malsanulo;
tiu ghin albushigis per nefirma mano; ghi shajne freshigis lin; dum
kelke da minutoj li estis silenta kaj kvieta; sed vidante, ke li
vershis kelke da gutoj sur la litkovrilon, li komencis blasfemi kaj
postulis naztukon. La lakeo flugkuris al kofro, malshlosis kaj eligis
tukon--la kuracisto rigardis al ghi, terura suspekto en li
naskighis--li ree rigardis, ghi estis la sama koloro, la sama shtofo,
ghi estis la tuko, trovita che la kantistino. La malgrandulo volis
transdoni ghin al la malsanulo; li repushis ghin: "Al la diablo,
bruto! Kiom ofte mi devas diri tion, heliotropan akvon sur ghin!" La
servisto elserchis malgrandan botelon kaj aspergis la tukon; agrabla
odoro disvastighis en la chambro--ghi estis la sama parfumo, kiun
surhavis la alia, trovita tuko.
La medicina konsilanto tremis per la tuta korpo; ne plu estis
dubeble, ke li havas antau si la atencinton de la kantistino
Bianetti, tiun chevalier de Planto; ghi estis senhelpa homo,
malsanulo, mortanto, kiu sidis en la lito, sed al la kuracisto estis,
kvazau chiumomente li povas sin jheti el la lito kaj kapti lian
gorghon; li prenis sian chapelon, la proksimeco de la terura homo
forpelis lin.
La malgranda lakeo retenis lin per la jako, kiam li vidis lin foriri.
"Ho, via moshto!", li ghemis, "Vi ja ne volas lasi min sola che li?
Mi ne povas elteni tion, se li nun mortus kaj poste tuj kiel flanela
fantomo kun la dormochapo sur la kranio promenus tien kaj reen en la
chambro! Pro Dio, ne forlasu min!"
La malsanulo terure rikanis kaj intermikse ridis kaj blasfemis, li
shajne volis veni helpi la malgrandulon; li etendis el la lito
longan, senkarnan kruron, kunfleksante la maldikajn fingrojn li
minacis al la kuracisto. Sed tiu ne plu povis elteni tion; la frenezo
shajne infektis lin; li repushis la malgrandulon kaj forkuris el la
chambro; ankorau sur la plej malsupraj shtuparoj li audis la
teruran ridon de la mortigisto.