La kantistino (41)
XII.
En la mateno post tiu nokto bela urba kalesho haltis antau la hotelo
de Portugalujo; eliris tri personoj, vualita sinjorino kaj du nejunaj
sinjoroj kaj supreniris la shtuparon. "Chu sinjoro la supera
tribunala referendario _Pfalle_ jam estas supre?", unu el tiuj
sinjoroj demandis la kelneron, kiu ilin suprenkondukis. Tiu jesis,
kaj la sinjoro daurigis: "Kaj tamen estas stranga dispono de la
sorto, ke li malsupren falas la shtuparon kaj mem pushas la ponardon
en sian bruston, ke li mem malhelpas sin, forkuri, ke ghuste vi,
Lange, estas vokata al li!"
"Certe", la vualita sinjorino diris, "sed chu vi ne trovas strangan
fatalon ankau en tiuj naztukoj? La unuan li devis lasi che mi, kia
hazardo! La alian li devis postuli ghuste en la momento, kiam la
doktoro ankorau estas che li."
"Tiel devis okazi", la dua sinjoro respondis, "oni ne povas diri ion
alian, ol ke tio devis farighi. Sed en tiu vortico mi preskau
forgesis ion; diru, kio estas pri la pashaho de Janina? Signora
supozeble ja eraris. Chu vi ree elliberigis lin? Kiu estis la
kompatindulo?"
"Neniel kaj male"; la unua diris, "mi konvinkis min, ke li estas
kunkulpulo de la chevalier, kies postsignojn mi jam de longe sekvis.
Mi jam alkondukigis lin chi tien, li estos kunfruntigata kun la
atencinto."
"Chu efektive?", la sinjorino ekkriis. "Kunkulpulo?"
"Jen ja", la sinjoro diris kun ruza rideto, "mi scias multajn
aferojn, ech se oni ilin ne diris al mi. Sed dank' al Dio, ni alvenis
supre, tie jam estas n-ro 53. Fraulino, bonvolu dume eniri chi tie,
en n-ron 54: la orkestrestro permesis tion kaj ne elpelos vin; tion
mi garantius. Kiam estos via vico esti pridemandata, mi vokos vin."