La kantistino (44)
La direktoro ordonis al la lakeo, voki la jughejajn servistojn, ili
suprenkonduku la kaptiton; la malsanulo pli kaj pli kadukighis, liaj
okuloj shajne haltis, ili havis nur unu direkton, al la kantistino;
sed ankau nun shajne ankorau fulmobrilis el ili furiozo kaj kolero:
"Schepperl", li ree diris, "vi malfelichigis, pereigis min, tial vi
meritus la morton; vi pereigis vian patron, ili kondamnis lin al la
galeroj, char li vendis vin al mi por mono; li min petegis, kadavrigi
vin; mi bedauras, ke mi tremis. Malbenitaj estu tiuj manoj, ech ne
plu povintaj firme pushi!" Liaj abomenindaj blasfemoj, kiujn li
eligis pri si kaj Giuseppa, estis interrompataj per nova aperajho. Du
jughejaj servistoj alkondukis viron turke vestitan; estis la
malfelicha Ali, la pashaho de Janina--la turbano kovris la kompatigan
kapon de la konsilanto Bolnau. Chiuj miregis pri tiu vidajho kaj
precipe la orkestrestro shajnis konsternita; li ighis pala kaj rugha
kaj deturnis sian vizaghon. "_Monsieur_[26] de Planto", la
direktoro diris, "chu vi konas tiun viron?" La malsanulo estis
ferminta la okulojn; li pene disigis la palpebrojn kaj diris: "Al
la diabloj, mi ne konas lin!"
La turko kun afliktita mieno rigardis la chirkaustarantojn. "Mi ja
sciis, ke tiel okazos", li diris en plorema tono, "mi jam longe
antausentis tion. Sed fraulino Bianetti, kiel vi do povis tiom
malfelichigi senkulpan homon?"
"Kio do estas pri tiu sinjoro?" la kantistino diris. "Mi ne konas
lin. Sinjoro direktoro, kion do faris tiu?"
"Signora", la direktoro diris kun profunda seriozo, "antau la
tribunalo nenia pardonemo au indulgo valoras, vi devas koni tiun
sinjoron; ghi estas la komerca konsilanto Bolnau. Via propra
chambristino konfesis, ke vi kriis lian nomon che la atenco."
"Certe", la pashaho plendis--"diris mian nomon en tiel suspektigaj
cirkonstancoj."
La kantistino ekmiris, intensa rugho pasis trans shian belan
vizaghon, tre emociite shi kaptis la manon de la orkestrestro;
"Carlo", shi ekkriis, "nun mi devas paroli, mi ne povas silenti pri
tio; jes, sinjoro direktoro, mi supozeble diris tiun karan nomon, sed
mi ne celis tiun sinjoron, sed--"
"Min", la orkestrestro diris kaj pashis antauen. "Mia nomo estas, se
mia kara patro, tie staranta, permesas, _Karl_[27] Bolnau!"