dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La kantistino (45, fino)

您是本帖的第 1098 个阅读者
树形 打印
标题:
La kantistino (45, fino)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
楼主
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La kantistino (45, fino)
"Karlo! Muzikisto! Amerikano!" la turko kriis kaj chirkauprenis lin.
"Tio estas la unua sagha vorto en via vivo, vi liberigis min el
granda mizero."

"Se estas tiel", la direktoro diris, "vi estas libera, kaj ni bezonas
en chi tiu afero okupi nin nur pri la cheestanta sinjoro chevalier de
Planto." Li sin turnis posten al la lito; tie staris la kuracisto kaj
tenis la manon de la mortigisto en la sia. Li serioze kaj kviete
metis ghin sur la litkovrilon kaj fermis liajn rigidajn okulojn.
"Direktoro", li diris, "tiu nun respondas al pli alta jughisto."

Oni komprenis lin; ili eliris el la chambro de la terura mortinto kaj
eniris transe che la orkestrestro, la felicha, retrovita filo de la
pashaho; la kantistino kashis sian vizaghon sur la brusto de la
amato, shiaj larmoj torente vershighis, sed ili estis la lastaj,
kiujn shi ploris pri sia malfelicha sorto; char la pashaho ridetante
chirkauiris la belegan paron, li shajne ellaboris grandan decidon;
li sekrete interkonsilighis kun la medicina konsilanto kaj de tiu
aliris al sia filo kaj la kantistino. "Plej kara fraulino", li
diris, "pro vi mi suferis multe, vi tiel suspektige diris mian nomon,
ke mi petas vin, intershanghi ghin kun la via. Vi hierau malakceptis
mian teleron kun puncho, chu vi ree forpushos min, se mi prezentas al
vi la cheestantan sinjoron Karlo Bolnau, mian muzikeman filon,
petante, ke vi prenu lin kiel edzon?"

Shi ne rifuzis; kun larmoj de ghojo shi kisis lian manon, la
orkestrestro ravite chirkauprenis shin kaj chi-foje shajne tute
forgesis sian subliman patoson. La komerca konsilanto siaparte kaptis
la manon de la kuracisto: "Lange, diru, chu mi povis pensi, ke tiel
okazos, kiam vi timigis min ghis ekstremo, kiam mi nombris la
fenestrovitrojn de la palaco, kaj vi diris al mi: Shia lasta vorto
estis Bolnau?"

"Nu, kion vi volas ankorau!" ridetante respondis la medicina
konsilanto. "Ja estis bone, ke mi tiam ghin diris al vi; mi ne scias,
chu chio estus okazinta same sen la lasta vorto de la kantistino."

ip地址已设置保密
2014/4/10 10:25:23
longulo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:1781
积分:13528
门派:无门无派
注册:2006年7月14日
2
 用支付宝给longulo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给longulo

发贴心情
这段没有问题。再次感谢老师帮助我阅读完全文!
ip地址已设置保密
2014/7/31 9:02:00

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询