世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 3.6
En senĉesa dankado de Chen Frunto kaj senĉesa larmado de Ellen,la onjo ordigis sian medicinan keston por foriri. Ŝi vidis,ke Tian Guihua estas sidanta vizaĝe al la pispoto apogante sur la muro,ŝajne endormiĝinta. La onjo ne sciis,kiam ŝi ekhavis la nunan pozon,nek sciis,kiam ŝi ĉesigis la harstarigan tirploradon. La onjo diris,ke tiam ŝi kredis,ke la ino mortis. Sed kiam la onjo vidis ŝiajn verde brilantajn okulojn kiel tiuj de kato,ŝi konsciis,ke ŝi estas vivanta. Kolero leviĝis en ŝia koro. "Kial vi ankoraŭ estas ĉi tie?" La ino eĉ senhonte diris: "Mi ja plenumis duonon de la laboro,kaj vi faris nur la duan duonon,do mi devas akiri unu lavtukon kaj kvin ovojn. Sed vi vundis mian kapon,kaj pro via patrino,mi ne akuzos vin. Tamen vi devas vindi mian vundon per tiu via tuko kaj doni al mi la viajn 5 ovojn por mia sano." Je tio la onjo komprenis,ke la ino ankoraŭ obstine postulis de akuŝintino donacon. Kiel senhonta ino! La onjo eksplodis de abomeno. Ŝi diris grincigante la dentojn: "Kio? Vi plenumis duonon de la laboro? Se vi plenumis la tutan laboron,du kadavroj nun estus sur la terlito! Ĉu vi,sorĉistino,prenas virinon kokino,ke ilia nasko estas tiel facila kiel ovometado? Ĉu vi akuŝigas? Ne,vi murdas! Kaj vi akuzos min?" La onjo fluge levis piedon kaj trafis la mentonon de la ino. "Hm,vi aŭdacas postuli lavtukon kaj ovojn!" La onjo refoje levis la piedon kaj trafis la kokson de la ino. Ŝi tenis per unu mano la medicinan keston,per la alia kaptis la hartuberon de la ino kaj tiris ŝin en la korton. Chen Frunto eliris por pacigi,kaj la onjo insultis lin: "Reiru tuj! Prizorgu vian virinon!"
La onjo diris,ke tio estis la unua fojo por ŝi bati homon,ke ŝi ne atendis,ke ŝi povis tiel brave bati homon. Ŝi duafoje piedbatis la inon je la kokso. La ino faris ruliĝon,leviĝis kaj kriegis frapante la teron per la du manoj: "Helpu,mortigo! Filino-rabistino de Wan Liufu batmortigis min..."