世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 3.7
Estis vespero,subiranta suno,vesperkrepusko,zefiro... Pli ol duono de la vilaĝanoj estis manĝantaj kun bovlo en mano. Bruado altiris ilin. Alvenis ankaŭ vilaĝa kompartia sekretario Yuan Vizaĝo kaj brigadestro Lu* Dento. Tian Guihua estis onklino de alia branĉo de la familio de Lu Dento,do tiu lasta sendube simpatiis ŝin,kaj pledis: "Wan Koro,ĉu vi ne hontas,ke vi juna batas la maljunan?"
La onjo diris al ni: "Kio estas Lu Dento? Ĉu li,barbare turmentema al la edzino,aŭdacas kulpigi min?"
La onjo diris: "Maljuna? Ŝi estas diablo,pesto! Vi demandu ŝin,kion ŝi faris!"
"Kiom da homoj mortis pro vi? Se mi havus pafilon,mi tuj pafmortigus vin!" La onjo etendis montrofingron de la dekstra mano al la kapo de la ino.
Lu Dento intencis daŭrigi la pledon por sia onklino,sed la sekretario diris: "Doktorino Wan ne eraris. Estas juste severe puni tiajn homojn,kiuj malserioze traktas la vivon de homoj! Tian Guihua,ne plu ŝajnigu vin ofendita. Bato al vi estas tro malpeza,kaj vi devas esti en karcero. De nun ĉiuj akuŝontinoj devas konsulti doktorinon Wan! Tian Guihua,se poste vi ankoraŭ aŭdacos akuŝigi,mi fortranĉos viajn ungojn!"
La onjo diris,ke Yuan Vizaĝo,kvankam ne klerigita,tamen povis vidi la tendencon de la socio,juĝi sur ĝusta starpunkto,kaj li estas bona kadaro.
(Lu* Dento: Lu为汉字“吕”的拼音,u上面少两个点,不是书中错误,而是我的电脑原因。)