世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 4.1
Sinjoro Sugitani,mi estis la dua infano enmondigita de la onjo.
Kiam mia patrino estis akuŝonta,mia avino,laŭ la malnova maniero,lavis la manojn,ŝanĝis la vestojn,bruligis tri incensajn stangetojn kaj meits ilin en incensujon antaŭ la memortabulo kun nomoj de prapatroj,kaj pelis ĉiujn virojn el la domo. Tio ne estis la unua nasko por mia patrino. Mi jam havis du fratojn kaj unu fratinon. La avino diris al mia patrino: "Vi jam kutimiĝis al nasko,kaj vi mem akuŝu." Sed la patrino diris al la avino: Ĉifoje mi sentas nebone,iel malsame ol antaŭe." La avino nenion konsideris por la patrino kaj diris: "Kiel malsame? Ĉu vi naskos drakon?"
Mia patrino diris trafe. Miaj gefratoj naskiĝis elŝovante la kapon unue,sed kiam mi naskiĝis,unue elŝoviĝis mia piedo.
La avino teruriĝis je la vido de mia piedo. Ĉar en la kamparo estis diro,ke infano,kiu naskiĝis post elŝoviĝo de sia piedo,estas ŝuldopagigisto. Oni kredis,ke la familio de la novnaskito ŝuldis,sed antaŭ ol sin kvitigi,la kreditoro forpasis. Do li reenkarniĝis kiel bebo por turmenti la akuŝontinon kaj mortos kune kun la akuŝontino,aŭ elkreskinte,mortos,por dolorigi kaj pereigi la familion. Sed la avino ŝajnigis sin aplomba kaj diris: "Ĉi infano estos destinite kuriero,do servu al mandareno. Ne timu. Mi havas kontraŭrimedon." Ŝi iris en la korton kaj revenis kun kupra pelvo en mano. Ŝi venis antaŭ la terliton kaj frapadis per bastono la pelvon kiel gongon. Frapante la avino kriis: "Eliru,eliru. Via mastro lasos vin sendi urĝan leteron. Alie oni batos vin..."