世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 4.2
Mia patrino vidis la danĝeron,kaj frapis fenestron per litbalailo por alvoki la fratinon atendantan en la korto,ke ŝi venigu la onjon.
Mia fratino estis tre saĝa. Ŝi kuris al la vilaĝa oficejo kaj petis Yuan Vizaĝo telefoni al la Medicina Centro. Nun la multjara telefono estas konservata en mia hejmo,ĉar ĝi savis min.
Estis la sesa tago de la sesa monato (laŭ la luna kalendaro),kaj ŝveliĝis Jiaohe-rivero. La ponto estis subakvigita,sed laŭ ondeto pro frapiĝo de akvo kontraŭ la ŝtona ponto,oni povis juĝi,kie estis la ponto. Fiŝhokanta Senokupulo Du Kolo vidis,ke la onjo fluge biciklis tra la ponto kaj levis surfon unu metron altan. La rivero estis torenta,kaj se la onjo falus en la riveron,en la mondo ne estus mi.
La onjo gutante pafiĝis en mian hejmon.
La panjo diris,ke ŝi tuj trankviliĝis ekvidante la onjon. La onjo,enpaŝinte en la domon,tuj puŝis la avinon flanken kaj moke diris al la avino: "Onjo,vi tiel forte gongadis kaj tamburadis,do kiel la infano kuraĝos eliri?" Sed la avino obstine sin pravigis: "Infanoj ŝatas rigardi spektaklon,do ili certe aliros aŭdinte la gongadon kaj tamburadon." Poste la onjo diris al mi,ke ŝi kaptis mian kruron kaj eltiris min kiel rafanon. Mi sciis,ke ŝi ŝercis. Post kiam la onjo akuŝigis por Chen Nazo kaj mi,la patrino de Chen Nazo kaj mia patrino fariĝis senpagaj propagandistinoj. Ĉie kaj ĉiam ili propagandis la onjon prenante ŝin ekzemplo. Kaj ankaŭ la edzino de Yuan Vizaĝo kaj Senokupulo Du Kolo ĉie kaj ĉiam diskonigis la akrobatan bicikladon de la onjo kaj de tiam la onjo pli kaj pli famiĝis,kaj baldaŭ malaperis la "oldaj panjoj".