世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 5.2
Iun vesperon nia bovino estis akuŝonta idon. Mi ne sciis,ĉu la bovino imitis mian patrinon aŭ la bovido imitis min; la fakto estis,ke la piedo de la bovido aperis la unua kaj la akuŝo estis malfacilega. La bovino ĝemis en doloro. La avo kaj la patro estis en granda maltrankvilo,turniĝadis kaj stamfis frotante per unu mano la alian. Bovo estis la vivo de familio de kamparano. Kaj pli grave estis,ke la bovo estis posedata de la produkta brigado sed bredata de mia familio. Se mortos la bovino,pereos nia familio. Mi aŭdis mallaŭtan diron de la patrino al mia fratino,ke revenis la onjo. Antaŭ ol la patrino finis la diron,mia fratino forkuris. La patro ĵetis rigardon al la patrino: "Stultaĵo. Ŝi akuŝigas homojn." Kaj la patrino respondis: "Nasko de homo kaj besto estas sama."
La onjo kaj la fratino venis kune.
Enpaŝante la pordon,la onjo jam ekplendis, "Ĉu vi volas laborigi min ĝis morto? Mi jam terure okupata de homa akuŝigo,kaj vi venigas min akuŝigi bovinon."
La patrino diris kun rideto: "Franjo,ni ja estas samfamilianoj,do kiun ni petu,se ne vin? Ĉiuj diris,ke vi estas enkorpiĝinta bodisatvo,kaj bodisatvo favoras kaj savas ĉion en la universo. Bovo estas besto,sed ankaŭ vivulo,kaj vi ne devas ignori vivulon pereontan."
La onjo diris: "Bofranjo,estas feliĉe,ke vi ne estas legipova. Se vi konus du korbojn da ideogramoj,nia Paco-vilaĝo estus tro malvasta por enteni vin."
La patrino diris: "Malgraŭ se mi konus 8 korbojn da ideogramoj,mi malpli indas ol unu el viaj piedfingroj."
Sur la vizaĝo de la onjo legeblis postsigno de kolero,sed evidente estingiĝis ŝia flamo. Malheliĝis,kaj la patrino lumigis ĉiujn lampojn,plialtigis la meĉojn kaj lokis ilin en la stalo.