世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 5.6
La onjo malvolvis la manikon ŝajnigante sin nezorganta la brakhorloĝon: "Ĝi estas nenio alia ol brakhorloĝo,kaj kial vi krias?" Ŝia ŝajnigita indiferenteco fortigis nian intereson. La unua frato sonde faris peton al la onjo: "Onjo,mi vidis nur de malproksime la brakhorloĝon de la instruisto... Ĉu ni povus rigardi la vian..." Kaj ni ripetis la peton de la frato: "Onjo,ni rigardu!"
La onjo diris en rideto: "Vi petoluloj! Ĉu la brakhorloĝo estas rigardinda?" Sed je la diro ŝi demetis la brakhorloĝon kaj transdonis ĝin al la frato.
La patrino laŭte atentigis: "Estu atentemaj!"
La frato alprenis la brakhorloĝon,rigardis,kaj metis ĉe orelon por aŭskulti. Poste li pasigis ĝin al la fratino,kaj pli poste la fratino pasigis al mia dua frato. Li rigardis nur sekundon,kaj antaŭ ol li metis la brakhorloĝon sur orelon,la granda frato kaptis ĝin kaj redonis al la onjo. Mi sentis moleston kaj ekploris.