世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 5.7
La onjo diris al mi: "Kureto,elkreskinte,vi iru malproksimen,kaj tiam,ĉu vi bezonos zorgi pri akiro de brakhorloĝo?"
"Ĉu li havos brakhorloĝon? Mi pentru tion sur lia brako," diris la unua frato.
"Aspekto ne decidas la estontecon. Kureto aspektas turpe,sed li estos esperdona," diris la onjo.
Kaj la fratino diris: "Se li estos esperdona,porko en la stalo fariĝos tigro!"
La frato demandis la onjon: "De kiu lando estas la brakhorloĝo? Kiu produktomarko?"
"De Svisio,Enicar," diris la onjo.
Ho,la frato ekkriis en admiro. Kaj lian krion sekvis tiu de la dua frato kaj la fratino.
Mi kolere kriis: "Vi,bufoj!"
La patrino demandis la onjon,kiom ĝi kostas. Kaj la onjo diris,ke tio estas donaco de ŝia amiko.
"Kia amiko donacas tian valoraĵon?" La patrino pririgardis la onjon kaj daŭrigis: "Ĉu boonklo de la infanoj?"
La onjo stariĝis kun diro: "Baldaŭ batos la 12-a,horo por dormo."
La patrino diris: "Dankon al la dio! Finfine franjo,la floro,trovas la mastron!"
"Ne babilaĉu pri tio ekster la hejmo. A mankas al aboco."
Sin turnis al ni kaj nin avertis la onjo: "Ankaŭ vi ne diraĉu ekstere. Alie mi forŝiros vian haŭton."
En la sekvanta mateno,mia granda frato,eble konsciis sian kulpon ne lasi min rigardi la horloĝon de la onjo en la lasta nokto,pentris per fontoplumo brakhorloĝon sur mia brako. La pentrita horloĝo estis tre simila al vera kaj tre bela. Mi zorgeme protektis la "brakhorloĝon",evitis al ĝi akvon en manlavado,mi kaŝis la manon en pluvo. Kiam ĝi senkoloriĝis,mi paŭsis per fontoplumo de la frato,kaj dank' al tio la "brakhorloĝo" konserviĝis 3 monatojn sur mia brako.