世译:王士荣
大连世界语文学爱好者群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 6.1
Tio estis granda feliĉo ne nur por mia familio,sed ankaŭ por nia vilaĝo. Ĉiuj opiniis,ke ili ambaŭ estis absolute indaj unu por la alia. Kuiristo Wang de la lernejo,kiu partoprenis en la Korea Milito,diris,ke aviadisto estis farita el oro. Fari homon el oro? Mi konfuziĝis kaj demandis lin. Tiam instruistoj kaj komunumaj kadroj estis tagmanĝantaj,kaj li diris al mi: "Wan Kureto,vi vere estas stulta. Tio signifas,ke la ŝtato devas multege elspezi por kulturi unu aviadiston,kaj la elspezo egalis al 70 kilogramoj da oro." Mi transdiris la diron de kuiristo Wang al la patrino,kaj ŝi diris: "Ho mia ĉielo! Per kio mi regalos vian boonklon,se li gastos ĉe ni?"
En tiu tempo diversaj diroj pri aviadisto cirkulis inter ni knaboj. Chen Nazo diris,ke lia patrino vidis en Harbino sovetuniajn aviadistojn,kiuj portas ĉamledan jakon kaj ĉamledajn botojn,havas en la buŝo orajn dentojn,portas oran brakhorloĝon,manĝas panon kaj kolbason,trinkas bieron. Xiao Malsupra Lipo (post kelke da jaroj li alinomiĝis kiel Xiao Somero-printempo),filo de Xiao Supra Lipo,kiu laboris kiel gardisto de grentenejo de la komunumo,diris,ke menuo de la ĉinaj aviadistoj estas pli luksa ol tiu de la sovetuniaj. Li detaligis al ni la menuon,kvazaŭ li mem ellaboris ĝin: Matene,du kokovoj,bovlo da lakto,kvar frititaj farunaj bloketoj,du mantooj,peco da fermentigita fabkazeo;tagmeze,bovlo da sojstufita porkoviando,unu skieno,du grandaj mantooj;vespere,unu rostita koko,du mantooj kun porkovianda farĉo,du mantooj kun ŝafvianda farĉo,bovlo da milia kaĉo. Krome ĉe ĉiu manĝo estas diversaj fruktoj,ekzemple banano,pomo,piro,vinbero... kaj ili povas porti fruktojn hejmen. Kial ilia jako havas du grandajn poŝojn? Ĝuste por enteni fruktojn... Iliaj diversaj priskriboj pri la vivo de la aviadistoj enviigis nin ĉiujn ĝis salivado,ke ni ĉiuj revis fariĝi aviadisto post elkresko por ĝui vivon de dio.