世译:王士荣
柴门霍夫世界语大学群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 6.4
Avioj de "Q-5" de aerodromo de Gaomi sin ekzercis tage,dum tiuj de Jiaozhou sin ekzercis en nokto. Preskaŭ ĉiunokte,je la naŭa horo,nome horo de finiĝo de radioaŭdigo de la gubernia radiostacio,eklumis la serĉlumoj de la aerodromo. Kiam la lumo atingis nian vilaĝon,la lumo jam multe malfortiĝis,tamen tio ankoraŭ admirigis nin. Mi ofte diris stultajn vortojn: Bone estus,se mi havus tian poŝlampon. Kaj tiam mia dua frato senescepte insultis min kaj frapis mian verton per fleksita fingro. Havante aviadiston kiel estontan boonklon,la frato fariĝis duonspecialisto de aeronaŭtiko,ke li povis parkere citi la nomojn de la herooj de la Ĉina Popola Volontula Armeo kaj detale rakonti iliajn heroaĵojn. Kaj li,foje kiam li bezonis min por forigi pedikojn en liaj kapharoj,diris almi,ke la bruego rompinta la fenestrajn paperojn estis "sonkrevo",ke la sono estis kaŭzita de ultrasona rapideco de avio,nome la flugo estas pli rapida ol sono. Ekzercado de avioj de aerodromo de Jiaozhou estis nenio spektinda krom la ĉarma serĉlumo. Sed iu diris,ke tio ne estis por ekzercado,sed por orienti la vojperdintajn aviojn. La lumkolonoj balais la ĉielon,jen kruciĝis,jen paraleliĝis,kaj foje birdo subite flugis en la lumon kaj misflugadis konsternite,kvazaŭ muŝo en botelo. Ĉiam estis,ke kelke da minutoj post eklumo,aŭdiĝis bruego de avio. Post momento ni vidis,ke en la lumo aperis obskura koloso konturigita per la lampoj sur la kapo,vosto kaj aloj. Ĝi sobiĝis kvazaŭ laŭ la lumkolono kaj revenis en sian neston. Avioj havas sian neston same kiel koko.