世译:王士荣
柴门霍夫世界语大学群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 7.3
En la tria tago post la kraŝo,la patro kaj viroj de la vilaĝo puŝis ĉaretojn al la aerodromo por transporti la disrompaĵojn de la avio kaj la korpon de la aviadisto. Kiam ili revenis,mia granda frato anhele kuris en la hejmon. Li,atleto,kuregis de la lernejo en la gubernia urbo per unu spiro. 25 kilometroj,jam pli ol duona distanco de maratono. Enpaŝinte la pordon,li diris nur unu vorton "onjo" kaj tuj falis teren svene,kun ŝaŭmo sur la lipoj,la okuloj rigide malfermitaj.
Ĉiuj aliris kaj penis rekonsciigi lin. Ili premis al li akupunkturajn punktojn kaj frapetadis sur lian bruston.
"Kio okazis al via onjo?"
"Kio okazis al la onjo?"
Finfine li rekonsciiĝis kaj ekploris.
Mia panjo alportis akvon en ĉerpilo kaj trinkigis lin,kaj verŝis la restantan akvon sur lian vizaĝon.
"Diru,kio okazis al via onjo!"
"La aviadisto de la onjo... forfuĝis stirante la avion..."
La akvoĉerpilo falis el la mano de la panjo kaj frakasiĝis.
"Kien li iris?" demandis mia patro.
"Kien li povas iri?" Mia granda frato viŝis per maniko la akvon sur la vizaĝo kaj diris grincigante la dentojn: "Al Tajvano! Perfidulo! Merdulo! Flugis al Tajvano,submetiĝis al Ĉang Kajŝek!"
"Kien via onjo?" demandis la patrino.
"Portita en la policejon," diris la granda frato.
Tiam larmoj elverŝiĝis el la okuloj de la patrino. Ŝi avertis nin,ke neniu diru tion al la granda avino,nek babilu pri tio.
La granda frato diris: "Ĉu necesas nia babilo? La tuta gubernio scias la aferon."
La patrino prenis el ĉambro grandan kukurbon,pasigis ĝin al mia fratino kaj diris: "Iru rigardi vian grandan avinon."
Post nelonge la fratino revenis spiregante kaj kriis tuj ĉe enpaŝo en la korton: "Avinjo,mia patrino petas vin al ŝi,la granda avino en danĝero!"