世译:王士荣
柴门霍夫世界语大学群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 8.3
Mia granda frato kaj la bofratino longe hezitis, ĉu inviti la onjon al la festeno. Ili konsultis la patron kaj li diris: "Lasu. Nun ŝi...ne loĝas en la vilaĝo... Iom poste informu ŝin pri la varbiĝo de Xiangqun..."
Alveno de la onjo embarasis la festenantojn,kaj ĉiuj stariĝis en mutiĝo.
"Ha,mi penadis la tutan vivon kaj nun revenis en la gepatran hejmon,ĉu mi ne devas havi sidlokon?" akre plendis la onjo.
Ĉiuj konsciis la aferon kaj leviĝis por cedi al ŝi sidlokon.
La granda frato kaj bofratino urĝe ekskuzis: "Vi estas nia unua honora gasto,kaj vi ĉiam indas je la honora sidloko de la familio Wan."
"Fi!" La onjo sidiĝis sur benko tuj apud mia patro kaj diris vokante mian grandan fraton je lia nomo: "Dakou,mi ne rajtas okupi la honoran sidlokon kiam via patro vivas,kaj mi ne rajtos tion fari eĉ se mortos via patro! Edzinigita filino similas al elverŝita akvo--ĉu vi konsentas,mia granda frato?"
"Vi ne estas ordinara filino,vi estas meritoplena heroo en nia familio." Montrante la gastojn,la patro diris: "Diru,kiu el tiuj junuloj naskiĝis ne de via akuŝigo?"
"Vera heroo ne paradas meritojn de la pasinteco,kaj tiam",diris la onjo,"ej,kial mencii la pasintaĵon? Trinku! Kial ne estas mia taso? Mi kunportas vinon!" Ŝi elprenis el larĝa tola sako vinon kun marko "Maotai",peze metis ĝin sur la tablon kaj diris: "Vino de 50 jaroj,donaco de gvidanto de la urbo Tinglan. Lia konkubino,28 jarojn malpli aĝa ol li,deziregis havi filon,kaj kredis,ke mi havas sekretan recepton kiu povas ŝanĝi la sekson de feto. Ŝi venis petegi mian helpon. Mi diris,ke tio estas trompaĵo de ĉarlatano. Sed ŝi ne kredis min kaj insiste petegis min kun larmoj. Ŝi diris,ke edzino de ŝia konkubo naskis 2 filinojn. Se ŝi povos naski por li filon,ŝi povos mastri la viron. La viro,profunde influita de feŭdisma ideologio,preferegas filon ol filino. Verdire,li,kiel gvidanto de alta rango,devus havi pli altan konscion. Fi al li! Tamen ilia mono ne estas pura,do kies monon mi eltordu,se ne la ilian? Mi donis al ŝi 9 dozojn da herbodrogoj,kiel ekzemple angeliko,ignamo,preparita rehmania rizomo (latine: Radix Rehmanniae Preparata),glicirizo k.a,tute malmultekostaj,entute en kosto de malpli ol 30 juanoj. Sed mi pagigis al ŝi ĉiun dozon je cent juanoj. Ŝi ĝojege sidiĝis en ruĝan aŭton kaj tuj malaperis kiel fumo.