柴门霍夫世界语大学群
Amiko·ilin 发布
Volumo 1 8.5
"Onjo,vi prenu manĝaĵojn." "Kial manĝaĵon? Siatempe via granda avo eltrinkis duonvazon da brando sen preni ajnan manĝaĵon krom unu ŝenoprazon. Kiu drinkemulo emas preni manĝaĵon? Vi estas nur gastronomoj." Ĉe tio la onjo sentis varmon kaj malbutonumis la supran parton de la jako. Ŝi frapetis la ŝultron de mia patro kaj diris: "Mi lasas vin drinki,vi do drinku. En nia generacio restas nur ni ambaŭ. Por kio ni ŝparas monon,ke ni domaĝas monon por frando kaj drinko? Bankbileto en poŝo estas nur papero,kaj ĝi valoras nur post konsumo. Ni havas kapablon,do kial timas ne havi monon? Ĉiuj malsaniĝas sen distingo de ofico,kaj certe sin turnas al ni por kuraco. Kaj feliĉe,ke mi",ĉe tio ekridegis la onjo,"posedas la magian povon ŝanĝi sekson de feto. Por tiel komplika tekniko,ili ne domaĝos la pagon de dekmil juanoj por kuraco." "Sed kion fari,se ili prenos viajn medikamentojn tamen naskos filinon?" la patro diris kun skrupulo. "Tion vi ne komprenas. Kio estas la ĉina medicino? Kuracisto de la ĉina medicino estas duona sortodivenisto. Ili ĉiam ĉiarkaŭparolas al kliento kaj senescepte kondukas lin en sian enfalilon. Ĉu ili povas embarasi sin mem?"
Kiam la onjo estis ekbruliganta cigaredon,mia nevo Xiangqun kaptis tiun momenton kaj demandis: "Avinjo,ĉu vi povus iom rakonti pri tiu aviadisto? Eble iun tagon mi kaprice flugos al Tajvano por viziti lin!"
"Sensencaĵo!" skoldis la granda frato.
"Cin bridu! skoldis la granda bofranjo.
La onjo mondumanece fumis,kaj fumstrioj ŝvebis en ŝia distaŭzita hararo.
La onjo eltrinkis la tason kaj diris: "Laŭ la nuna konsidero,li pereigis min kaj ankaŭ savis min!"
Ŝi faris kelkajn fojojn da forta ekfumo kaj elĵetis per mezfingro la stumpon de la cigaredo. La fluganta stumpo faris malhelruĝan arkon kaj falis sur vinberan pergolon. "Jes,mi tro multe drinkis kaj devas iri hejmen." La onjo stariĝis. Ŝia vastkorpeco faris ŝin malvigla,kaj ŝi ŝanceliĝe iris al la pordo. Mi tuj aliris por subteni ŝin,sed ŝi diris: "Ĉu vi kredas ke mi ebriiĝis? Tio neeblas. Mil tasoj da vino ne povas ebriigi min." Mi vidis,ke nia boonklo Hao Manego,antaŭnelonge titolita "Majstro de Popola Artmetio" de argila skulpturo,estis atendanta la onjon silente starante ekster la pordo.