dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → 《山村》12.26

您是本帖的第 1026 个阅读者
树形 打印
标题:
《山村》12.26
amikoilin
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:402
积分:3370
门派:无门无派
注册:2014年2月8日
楼主
 用支付宝给amikoilin付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给amikoilin

发贴心情
《山村》12.26
《山村》三语种对照
《山村》研读会友群
 柴门霍夫世界语大学群
 
Amiko·ilin 发布
12.26 Ni transiris la riveron per la marŝponto. La travidebla akvo preterveladis trankvile kiel antaŭe. Al mi plaĉis la sablo surfunde,kiu estis fajna kaj blanka kaj brila pro la unuaj sunradioj. Mi provis restadi apud la manapogilo de la ponto dum kelka tempo,nur por vere plenrigardi la sablon,en kiu mi kutimis ludi,kiam mi estis infaneto. Sed mia patrino urĝigis min antaŭen. La sablon ŝi ne volis rigardi. Ŝi malemis vidi konataĵojn. Mi vidis ŝin fiksrigardanta rekte al la kontraŭa bordo de la rivero,kiu estis tute ne konata al ni.
Kiam ni alvenis la kontraŭan bordon de la rivero,ni alvenis alian ŝoseon,kiu kondukis al alia mondo,la mondo de "La Urbego" malsupre de la rivero. Tio estis longa vojo. Ĝi etendiĝis tra cent mejloj. Ni dissendis nian rigardon tra la etendiĝo de tiu longa,polvokovrita,flaveca,antikva diliĝencovojo,kaj komencis konstati,kiel nemezureble solecaj ni estis. Mia patrino subite haltis kaj diris,"Ho,ni forgesis nian Lajbaŭ! Ni devas kunpreni lin. Filo,provu alvoki lin. Ni ankoraŭ ne estas tre malproksime de la vilaĝo."
Mi aliris la supron de teramaso apude kaj vokis tiel laŭte kiel mia voĉo kapablis: "Lajbaŭ! Lajbaŭ!" La eĥo sonoris sur la rivero kiel tintegilo. Subite,blankeca besto elkuris el nia vilaĝo el inter la arboj kaj kuregis plenrapide en la direkton de mia alvoko. Kiam ĝi alvenis la riveron kaj poste enplonĝis ĝin,mi povis konstati,ke tio estas nia Lajbaŭ. Ĉar li neniam transiris per la ponto,sed ĉiam naĝis en la akvo,malgraŭ la malvarmo. Post minuto li atingis min. Li ĉirkaŭsaltis min kvazaŭ hundido,lekante miajn manojn kaj mian mentonon. Mi kondukis lin ĝis la ŝoseo. Li preskaŭ same freneziĝis vidante mian patrinon. Li saltis kaj petolis ĉirkaŭ ŝin,kvazaŭ li estus trovinta trezoron,hejmon. Mi neniam antaŭe vidis lin tiel ĝojplena.
******
We went across the river by the foot-bridge. The transparent water sailed down calmly as of old. I liked the sand at the bottom that was fine and white and glittering with the first rays of the sun. I tried to linger by the railing of the bridge for a while,just to have a good look at the sand,which I used to play with when I was a small child. But my mother urged me on. She did not want to look at the sand. She avoided seeing anything that we knew. I saw her staring intentionally straight at the other side of the river,with which we were not familiar at all.
When we got to the other side of the river,we came on to another highway,which led to another world,the world of "The Big City" down the river. It was a long road. It covered a distance of over one hundred miles. We extended our gaze along the stretch of this lengthy,dusty,yellowish,ancient stage-highway,and began to realise how immeasurably lonely we were. My mother suddenly stopped and said,"Oh,we've forgotten our Laipao! We must take him with us. Son,try to call him. We're not very far from the village yet."
I went to the top of a hill nearby and called out as far as my voice could reach: "Laipao! Laipao!" The echo rang on the river like a bell. Suddenly a whitish animal dashed out of our village from between the trees,and rushed at full speed in the direction of my call. As it came to the stream and then plunged into it I could recognise it was our Laipao. For he never took the bridge,but always swam in the water,in spite of the cold. In a minute he reached me. He scampered about me like a pup,licking my hands and my chin. I led him down to the highway. He became almost mad when he saw my mother. He leapt and frolicked about her as though he had found a treasure,a home. I had never seen him so cheerful before.
ip地址已设置保密
2014/7/4 9:26:50
amikoilin
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:402
积分:3370
门派:无门无派
注册:2014年2月8日
2
 用支付宝给amikoilin付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给amikoilin

发贴心情
******
Murmuroj pri Montara Vilaĝo:

1.
Ni transiris la riveron per la marŝponto. La travidebla akvo preterveladis trankvile kiel antaŭe. Al mi plaĉis la sablo surfunde,kiu estis fajna kaj blanka kaj brila pro la unuaj sunradioj. 
  我们用搭桥过河。清澈的水像以前一样缓缓流过。我喜欢河底的沙子,细细的,白白的,在第一缕阳光的照射下亮晶晶的。

2.Mi provis restadi apud la manapogilo de la ponto dum kelka tempo,nur por vere plenrigardi la sablon,en kiu mi kutimis ludi,kiam mi estis infaneto. 
  我尽量呆在桥的扶手旁边很久很久,好好看看我小时候常常玩的沙子。

3.Sed mia patrino urĝigis min antaŭen. La sablon ŝi ne volis rigardi. Ŝi malemis vidi konataĵojn. Mi vidis ŝin fiksrigardanta rekte al la kontraŭa bordo de la rivero,kiu estis tute ne konata al ni.
  但是我的母亲催我继续赶路。她不想看沙子。她不喜欢看见那些熟悉的景物。我看见她凝视着河的对岸,那里对我们来说完全陌生。
 

4.Kiam ni alvenis la kontraŭan bordon de la rivero,ni alvenis alian ŝoseon,kiu kondukis al alia mondo,la mondo de "La Urbego" malsupre de la rivero. 
  当我们来到河的对岸时,我们踏上了另一条大路,它通向另一个世界,河下游“大城市”的那个世界。

5.Tio estis longa vojo. Ĝi etendiĝis tra cent mejloj. Ni dissendis nian rigardon tra la etendiĝo de tiu longa,polvokovrita,flaveca,antikva diliĝencovojo,kaj komencis konstati,kiel nemezureble solecaj ni estis.
  那是一条很长的路。它延伸好几百英里。我们放眼望着那条长长的,盖满灰尘的,淡黄色的,古老的马路,我们才意识到:我们是何等的孤单!

6.Mia patrino subite haltis kaj diris,"Ho,ni forgesis nian Lajbaŭ! Ni devas kunpreni lin. Filo,provu alvoki lin. Ni ankoraŭ ne estas tre malproksime de la vilaĝo."
  我的母亲突然停住脚步,并且说道:“哎呀,我们忘记了我们的来宝!我们必须带上它。儿子,快喊喊他。我们离村子还不算太远。”

7.Mi aliris la supron de teramaso apude kaj vokis tiel laŭte kiel mia voĉo kapablis: "Lajbaŭ! Lajbaŭ!" La eĥo sonoris sur la rivero kiel tintegilo. 
  我走到旁边的土堆上,可着嗓子喊:“来宝!来宝!” 回声像一个大铃铛一样在河上空回荡。

8.Subite,blankeca besto elkuris el nia vilaĝo el inter la arboj kaj kuregis plenrapide en la direkton de mia alvoko. 
  突然,一个白乎乎的动物从林间我们的村庄里跑出来,并全速朝我们喊的方向跑来。

9.Kiam ĝi alvenis la riveron kaj poste enplonĝis ĝin,mi povis konstati,ke tio estas nia Lajbaŭ. Ĉar li neniam transiris per la ponto,sed ĉiam naĝis en la akvo,malgraŭ la malvarmo.
  当它来到河边,而后跳进河里时,我才看清楚那就是我们的来宝。因为他从不用桥过河,但是总是在河里游,不管水有多凉。

10.Post minuto li atingis min. Li ĉirkaŭsaltis min kvazaŭ hundido,lekante miajn manojn kaj mian mentonon. 
   一会儿之后,他到达我跟前。他像一条小狗一样围着我跳跃,舔舐我的手和我的下巴。

11.Mi kondukis lin ĝis la ŝoseo. Li preskaŭ same freneziĝis vidante mian patrinon. Li saltis kaj petolis ĉirkaŭ ŝin,kvazaŭ li estus trovinta trezoron,hejmon. Mi neniam antaŭe vidis lin tiel ĝojplena.
 
   我把它领上大路。当他看见我的母亲时,他几乎同样发疯了。他围着她跳跃和撒欢,放佛他找到了一个宝贝--一个家。以前我从未看见过他那么高兴。

 
******
(在每段世界语和英语版本后附加的Murmuroj pri Montara Vilaĝo里的所有中文均是由本人翻译的。本人的翻译是直译。囿于本人的文学以及修润水平,不当之处,欢迎大家提出宝贵意见,以便为以后再发布留存正确的译文。----特此声明。Amiko·ilin ) 
ip地址已设置保密
2014/7/4 9:27:30

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询