LA NIGRA GALERO (1)
I.
Sur la remparoj de la fortikajheto _Liefkenhoek_.
Estis malhela, ventega nokto en la unuaj tagoj de novembro dum la
jaro 1599, kiam la hispana gardostaranto en la fortikajheto
_Liefkenhoek_, sur la flandra bordo de la rivero Skeldo, alarmis, la
tamburo vekis la dormantan garnizonon, kaj chiu -- estro kiel soldato
-- prenis sian ofican lokon sur la remparoj.
La rivero Skeldo altondumis, kaj ofte ghi jhetis la shaumerojn trans
la shirmmurojn, en la vizaghojn de la frostetantaj sudlandanoj. Akre
fajfis la vento de la direkto nordorienta, de la "provincoj", kaj la
hispanoj jam delonge sciis, ke de tiu direkto nur malofte venas io
bona por ili.
Ankau en la fortikajheto _Lillo_, sur la brabanta bordo de la
rivero, rulis la sonoj de tamburo, audighis korneto; klare oni
audis tra la venta bruego, tra la akvo mughanta malproksiman
kanontondron, kiu povis deveni nur de iu shipbatalo sur la
"_Westerskeldo_".
La "Geuzoj de l'akvo" ludis la kutiman ludon.
Kiom chagrenis tiun chi amfibian genton la ventego kaj la malhelo?
Chu ventego kaj nokto ne estis ghiaj plej bonaj kunbatalantoj? Kiam
iu akvogeuzo timis la ventegan maron kaj la malhelon, havante okazon
ruztrompi la malamikegojn, ekstermi la dezertigantojn kaj
premegantojn de la patrujo, batale reakirita de la ondegoj?
Sed terure estis la milito degenerinta.
Tridekdu jarojn jam nun dauris tiu abomena pushado tien kaj tien
chi de la batalantaj partioj, kaj ghis nun fino ne estis videbla. La
semo de la drakaj dentoj richege estis gherminta; feraj viroj estis
kreskintaj el la sangosterkita tero, kaj ech la virinoj forgesis
humanecon kaj dolchecon. Ekzistis juna generacio, kiu pacon ne
sopiris, jam pro tio, char ghi tute ne konis ghin.
Sed la milito, certe terura sur la tero, estis ankorau pli timinda
sur la maro. Sur la tero estis ankorau eble intershanghi au
reacheti kaptitojn; -- urboj, urbetoj kaj vilaghoj povis sin savi per
monpago kontrau brulado kaj rabado; sur la maro jam longe ekzistis
nek pardono nek reacheto. Kiel kompatago estis rigardate, glavmortigi
senprokraste la reciprokajn kaptitojn au pendigi ilin al la velaj
stangoj kaj ne malrapide mortturmentegi ilin plej kruele, ne krucumi
ilin sur la ferdeko kaj subakvigi kun la kaptita shipo. --
Kun zorga atento auskultis sur la remparoj de la fortikajheto
_Liefkenhoek_ estroj kaj soldatoj la kanonadon kaj intershanghis
siajn konjektojn. La unu tion chi, la alia tion opiniis pri la
batalantoj; sed laste inter la soldatoj komence pli mallaute; sed
poste pli certe kaj laute de busho al busho iris la vorto:
"La Nigra Galero, denove la Nigra Galero."
Chiu inter kolero kaj nedirebla korpremo elparolis tiun chi vorton:
"La Nigra Galero."