levighis la regho; li sin apogis, tute kontrau la etiketo, sur mian
shultron, la shultron de la humila soldato, kovrita per la polvo kaj
la shvito de la vojo. La nobeloj jhetis surtuton chirkau liajn
shultrojn. Depost la novajho pri la venko apud _Lepanto_ tia gaja
raporto ne estis trovinta la orelojn de la monarko. Tra la koridoroj
de la kastelo li rapidiris ghis la pordo de sia karulina filino, _Donna
Klara Isabella Eugenia_, frapis -- kion valoris en tiu chi momento al
la katolika majesto la etiketo? -- li frapis al la pordo de la
reghidino, malfermis ghin iomete, shovis la kapon en la chambron kaj
flustris al la dormkaptita, ektiminta filino:
'Antverpeno estas kaptita, Antverpeno estas kaptita, _Donna Klara_!'
Kia movado en la kastelo, kiam la granda novajho plivastighis!"
"Kaj vi? Vi, _sennor Jeronimo_?" demandis la estro de la fortikajheto
_Liefkenhoek_ la kapitanon. "Kia estis via rekompenco por tia gajiga
glora senditajho?"
"Jes, kia estis via rekompenco, _Jeronimo_? Vi ne estas _Calatrava_
kavaliro?" demandis la aliaj oficiroj.
"Mi ne estas kavaliro de la _Calatrava_ ordeno," respondis la maljuna
militisto, "kaj koncerne mian rekompencon, nun, oran chenon
chirkauigis al mi la katolika majesto, kaj kolonelan patenton oni
ankau donis al mi."
"Ho!" ekkriis la estro, kaj la aliaj oficiroj pliproksimighis.
"Jes," diris la maljunulo, "mi tute komprenas, kion esprimas via
rigardo, _sennor Coronnello_; ghi volas diri: nun kial vi estas tie
chi kiel mia subulo, kiel kompatinda duoninvalida dungato? Chu ne
vere?" demandis li kaj chirkaurigardis en la rondo. "Nu, mi ghin
ankau diros al vi, char mi estas rakontanta. Malfermu la orelojn,
junularo, tio estu instruo por vi. La dektrian de julio dekkvincent
naudekunu konstruis princo _Farnese_ sian tendaron antau la
fortikajheto _Knodsenburg_ kontrau _Nijmegen_, por sieghi ghin; sed
_Gerhard de Jonge_, la nederlanda estro, estis kuraghulo kaj kauzis
al ni sangigan laboron. Por lin malsieghi marshis ankau Morico
de Oranujo tra _Arnhem_ en la _Betuve_ kaj embuskinta li
alproksimighis al nia tendaro, esploronta. Nun ni rajdis, sep
kornetoj, hispanaj kaj italaj lancrajdistoj, kontrau la malamikon.
Vere, kuraghaj rajdistoj eliris: _Francesco Nicelli_, _Alfonso
Dovales_, _Padilla_, _Jeronimo Caraffa_, _Decio Manfredi_ kaj aliaj.
La karulajn kornetojn de la duko mi komandis en tiu tago -- malbenon al
ghi! Antauen ni iris kontrau la malamikon, kaj rapide tiu chi
remarshis -- ghis kiam ni falis en la embuskon kaj estis forigataj
ghis la lasta viro. Ho, sankta Dio, tridek vundojn, honestajn
cikatrojn mi jam tiam portis sur la korpo, en chiu batalo mi estis
vershinta sangon, kaj nun -- nun, kiam chiuj kunuloj mortintaj kaj
vunditaj kovris la teron, mi sola restis nevundita. Sed la venkkutima
standardo de la duko de _Parma_, kiun mi portis, restis en la manoj
de la malamikoj! Kriston broditan ghi enhavis kun la chirkauskribo:
'_Hic fortium dividet spolia_'[1]. -- Tiam pereis mia militisthonoro.
La morgauan tagon oni forshiris de mi la oran honorchenon, donitan
de _Don Filipo_; mian postenon ricevis iu alia pli felicha; mi kiel
simpla dungato malaperis en la granda aro; mian nomon mi forjhetis kaj
dungighis en germana regimento; griza kaj fleksita kiel maljunulo mi
estis en unu sola horo; kapitano sub mia nuna nomo denove, kaj tiel via
subulo, komandanto, via kunulo, sinjoroj -- ne vin forturnu de mi!"