dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La nigra galero (5)

您是本帖的第 2332 个阅读者
树形 打印
标题:
La nigra galero (5)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
楼主
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La nigra galero (5)
La estro de la fortikajheto _Liefkenhoek_ donis al la rakontinto la
manon kaj skuis ghin mute kaj kore; ankau la aliaj sin alpremis por
doni al li la manojn.

"Ho ne", diris la maljunulo. "Kiom grava io estas, fine do chio estas
vanta. Kiom da brilo, honoro kaj gloro mi vidis estingighi -- en
_Escorial_ dormas _Don Filipo II._, en _Parma_ kushas la eminenta
princo Aleksandro; kie restis _Fernando Alvarez de Toledo_, duko
de _Alba_? Kie restis nia potenca malamiko Vilhelmo la Silentulo?"
"_Quo pius Aeneas, quo divus Tullus et Ancus?_[2]" ridis juna
standardisto, kiu jhus estis foririnta de la universitato en
_Salamanco_; sed neniu lin atentis, kaj la kapitano _Jeronimo_
daurigis: "Kio grava, kunuloj; chiu faru la devon kaj estimu
sin kiel honestulo! _Sennor_ komandanto, igu la soldatojn
formeti la armilojn, alie morgau la disenterio forstrekos ilin de
via varbitlisto. La afero sur la akvoj tie transe estas finita. --
Lia katolika majesto _Don Filipo III._ kaj lia Ghenova Moshto _Signor
Federigo Spinola_ havas iun bonan shipon malpli. Igu la soldatojn
dormi, kolonelo; morgau vi ekscios la detalajhojn."

"Chu vi opinias tion, profeto de fatalajhoj? Ha, via diabla
malfelicho troe disrompis vian fortan kuraghon. Kuraghighu, brava
_Jeronimo_."

La kapitano nur movetis la shultrojn.

"Nu, estu", diris la estro. "Igu doni signon, ke oni forlasu la
remparojn. Poste vin chiujn mi atendos, sinjoroj, por trinki glason
da vino, neniu ja plu dormos en tiu chi nokto. Kuraghon! sinjoroj,
kaj Hispanujo por chiam!"

La oficiroj ripetis la lastan vorton de la estro, sed per vocho
sufiche premata. Poste sonrulis la tamburoj, kaj la trupoj remarshis
de la remparoj de la fortikajheto _Liefkenhoek_.

Sed la estro ankorau restis, apogis ghemante la kubutojn sur la
mursupron kaj metis la mentonon en la manojn. Tiel li fikse rigardis
la akvojn kaj la mallumon kaj murmuris:

"Li estas prava; estas fiajho pri tiu chi milito. Dekkvar jarojn nun
denove flirtas la hispana standardo sur tiuj chi remparoj kaj sur
la muroj kaj turoj de Antverpeno; sed chu nur unu pashon ni progresis
en la venkado de tiu chi heroa rigidula popolo? Kiaj viroj batalis
kaj vershis la sangon sur tiu chi malgrandega terpeco, alnaghigita
de l'maro! Kiaj viroj batalis pro tiu chi loko! Kiel lumantaj steloj
brilas tra la tempoj la nomoj amikaj kaj malamikaj, la nomoj _Aleksandro
Farnese_, _Mansfeld_, _Mondragone_, _Johano Pettin de Utrecht_,
_Aldegonde_, _Gianibelli_, _Johano Baptista_, _Plato_, _Barrai_,
_Capisucchi_, _Olivera_, _Paz_, _La Motta_, _Delmonte_ kaj aliaj
centoj! Miloj kaj ree miloj da nenomitaj kushas tie malsupre sub la
sablo, sub la ondoj, -- kiom ankorau tie malaperos?"

La garnizono sin jam delonge estis retirinta, kaj oni audis nenion
plu sur la remparo de la fortikajheto _Liefkenhoek_, escepte la
vokojn kaj la pashojn de la kontrolirantoj kaj la mughadon de la
ondoj kaj de la revekighanta ventego.

Ree la estro chirkauiris la murojn kaj ordonegis al la duobligitaj
gardistoj, zorgeme atenti; poste ankau li malsupreniris kaj eniris
la loghejon, kie li trovis lau sia invito chiujn siajn oficirojn jam
kunvenintaj. Nur la kapitano _Jeronimo_ forestis; li kutimis chiam
foresti de la trinkkunsidoj de siaj kunuloj; oni indulgis lin,
bedauris lin kaj priridis liajn antaudirojn.

Sed la maljunulo tamen estis prava! Efektive en tiu chi ventega nokto
la katolika regho kaj _Federigo Spinola_ de Ghenova estis perdintaj
bravan shipon. La morgaua mateno jhetis la brulnigrigitajn ruinojn
de la _Immacolata Concezione_ sur la sablomontetojn de _Sudbeveland_
antau la piedojn de la hereza popolo, kaj la vespera tajdo portis
pli ol unu difektitan kadavron kun la hispana militskarpo al la muroj
de la fortikajheto _Bats_. La malbona antaudiro de la kapitano
_Jeronimo_ estis sin plenuminta, la akvogeuzoj estis gajnintaj la
venkon en la nokta batalado.



ip地址已设置保密
2014/8/2 20:45:42
longulo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:1781
积分:13528
门派:无门无派
注册:2006年7月14日
2
 用支付宝给longulo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给longulo

发贴心情

 La afero sur la akvoj tie transe estas finita.

akvoj 用复数形式,是表示 maro 吗?

ip地址已设置保密
2014/8/20 10:19:49
longulo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:1781
积分:13528
门派:无门无派
注册:2006年7月14日
3
 用支付宝给longulo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给longulo

发贴心情

alie morgau la disenterio forstrekos ilin de via varbitlisto

不太清楚这个意思,请老师解释一下。

ip地址已设置保密
2014/8/20 10:21:55
longulo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:1781
积分:13528
门派:无门无派
注册:2006年7月14日
4
 用支付宝给longulo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给longulo

发贴心情

Signor Federigo Spinola_ havas iun bonan shipon malpli

malpli 是修饰 bona 的吧,这种语序第一次见。

ip地址已设置保密
2014/8/20 10:24:03
longulo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:1781
积分:13528
门派:无门无派
注册:2006年7月14日
5
 用支付宝给longulo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给longulo

发贴心情

"Nu, estu", diris la estro. "Igu doni signon, ke oni forlasu la remparojn.

这里的 estu 是什么意思?

ip地址已设置保密
2014/8/20 10:25:40
longulo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:1781
积分:13528
门派:无门无派
注册:2006年7月14日
6
 用支付宝给longulo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给longulo

发贴心情

chu nur unu pashon ni progresis
en la venkado de tiu chi heroa rigidula popolo?

rigidula 的含义?就单个词理解起来是贬义的,在句子中好像又是褒义的。

ip地址已设置保密
2014/8/20 10:30:25
longulo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:1781
积分:13528
门派:无门无派
注册:2006年7月14日
7
 用支付宝给longulo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给longulo

发贴心情

Miloj kaj ree miloj da nenomitaj kushas tie malsupre sub la
sablo, sub la ondoj

miloj kaj ree miloj da 是不是与 miloj kaj miloj 一样的含义,或者是语气上的不同?

ip地址已设置保密
2014/8/20 10:33:04
longulo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:钻石牌世界语者
文章:1781
积分:13528
门派:无门无派
注册:2006年7月14日
8
 用支付宝给longulo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给longulo

发贴心情

Ree la estro chirkauiris la murojn kaj ordonegis al la duobligitaj
gardistoj

duobligitaj 是不是有其他含义?

ip地址已设置保密
2014/8/20 10:36:14
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
9
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
以下是引用longulo在2014-8-20 10:19:49的发言:

 La afero sur la akvoj tie transe estas finita.

akvoj 用复数形式,是表示 maro 吗?

     也可以理解为 maro,一般是指更宽泛的“水域”。

ip地址已设置保密
2014/8/21 9:10:10
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
10
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
以下是引用longulo在2014-8-20 10:21:55的发言:

alie morgau la disenterio forstrekos ilin de via varbitlisto

不太清楚这个意思,请老师解释一下。

     字面意思是“明天痢疾就会把他们从应征的名单上划去”,意即“病死”。

ip地址已设置保密
2014/8/21 9:12:19

 16   10   1/2页      1   2   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.08594 秒, 4 次数据查询