Sur la shipo "_Andrea Doria_".
En la urbon Antverpeno fishistoj alportis la novajhon de la nokta
okazintajho, kaj granda pri tio estis, lau la partianeco, la kashita
ghojo au la lauta kolero de la loghantaro.
Ankau en la urbo baldau ekkaptis la popolamason la nomo de la
"Nigra Galero" kaj oni interrilatis ghin kun pli au malpli granda
certeco kun la okazinta malfelicho.
Kiu alia en tia ventega nokto, kia la pasinta, povis esti farinta
tian faron, ol la "Nigra Galero"?
Sur la placoj, en la stratetoj, en la metiejoj, en la preghejoj, en
la magistrata domo kaj en la citadelo estis audata la vorto. Sur la
militaj kaj komercaj shipoj, kiuj estis ankrigitaj al la kajo tute
proksime apud la domoj kaj muroj de la urbo, ghi rondiris. Chie oni
vidis konfuzon au kashitan ghojegon sur la vizaghoj.
"La Nigra Galero, la Nigra Galero!" --
Estis _Federigo Spinola_, nobela ghenova patricio, entreprenema ido
de la famkonata gento de tiu richa respubliko, kiu kun la regho de
Hispanujo, Filipo III., estis kontraktinta, armi por la servo de la
katolika majesto shiparon kontrau la nederlandaj ribelantoj kaj
konduki ghin en la nordan maron. Chiu kaptajho, chiuj shipoj
forprenitaj de la herezuloj, estis proprajho de la admiralo
_Federigo_, kaj tial, kun grandega nombro da galeroj kaj galeonoj
ekipitaj de deksescent maltimemaj viroj, li foriris el Ghenova,
veturis tra la marstrato de _Gibraltar_, chirkaukuris la promontoron
_Finisterre_, varbis en la golfo de _Bizcaya_ grandan nombron da
kuraghegaj _bizcayaj_ piratoj kaj kapershipoj por sia sekvantaro,
same grandan nombron da _Dunkerkaj_ rabistoj, kaj la 11an de
septembro 1599 li alvenis en la haveno de _Sluis_, kie li ankrighis,
kaj de kie li komencis siajn agojn en la norda maro.
La unuan fojon la ondoj de la nordmaro estis vipataj per tiuj romanaj
remveturiloj, kiujn ghis tiam estis uzintaj nur la chirkauloghantoj
de la mezalanda maro. Tial okazis, ke komence ech la kuraghaj, nenion
timantaj zeelandaj shipistoj sentis la teruron pro io nekonato, pro
tiuj italaj galeroj, kiuj egale al gigantaj akvaj skaraboj per cent
remilpiedoj batis la ondojn.
Tiamaniere komence _Federigo Spinola_ bonege prosperis kaj gajnis
kelkan riche sharghitan komercan shipon, kelkan malrichan
shipistboaton de la nederlandanoj; ghis kiam la unua teruro estis
venkita de tiuj chi, kaj ili riskis ataki la malamikon pli kuraghe.
Multnombran shiparon forsendis la chefshtatoj, kaj per akra batalo ne
nur granda nombro da kapershipoj malamikaj estis detruata, sed ech
unu el la teruraj galeroj kaptata.