"Kaj shi estas kruela al vi? Al vi, la karulo de chiuj sinjorinoj en
la _strada Balbi_ kaj en chiuj aliaj stratoj, vojoj kaj vojetoj de
nia kara patra urbo _Genova superba_? Pro la estrino de _Paphos_, tio
meritas punon, la plej severan punon. Ho, tiu chi charma barbarino!
..._Antonio Valani_, estro kaj amiko, kun glavo, koro kaj kapo mi
staras por vin helpi apud vi. Kion ni faros, por gajni la dolchan
knabinon?"
Kio poste estis parolata inter la estro kaj la leutenanto, estis
interrompata kaj pereis per la alvoko de la gardostaranta shipsoldato
apud la transirejo; tamburruligho eksonis de trans la kajo, torchoj
eklumis, armiloj ekbrilis. La admiralo _Federigo Spinola_ venis por
rigardi, en kia stato estas "_Andrea Doria_" kaj la aliaj shipoj de
lia shiparo sub la muroj de Antverpeno. Li estis en la plej malbona
humoro, kion Antonio kaj _Leone_ bone sentis, alkurante por lin
saluti. Furiozege piedobatis _signor Federigo_, irante en la mezo
de siaj kapitanoj kolektighantaj sur la shipo "_Andrea Doria_"
chirkau li. La malfelicha batalo de la pasinta nokto premegis lian
animon. Por la dauro la negoco ne estas tiel profitdona, kiel
shajnis sur la pergamento, en la kontrakto, en kiu _Don Filipo III._
de Hispanujo estis skribinta sian _Yo el Rey_ super la subskriboj
de la _nobiles_ de Ghenova.
"Eliru vi chiuj!" ekkriis _Don Federigo_ en la mezo de siaj kapitanoj
furioze, "for sur la maron kaj kaptu tiun chi malbenitan Nigran
Galeron. Sur ghiajn proprajn velajn stangojn ligu la tutan
soldataron, kaj la infero havu iliajn animojn. _Cospetto_, morgau je
tagigho levos la kvar galeroj, kiuj estas ankorau tie chi, la
ankrojn. Chu vi audas, _signori_? La _Andrea Doria_ restos sola
ankorau tie chi kaj atendos ordonojn pli detalajn. Chu vi audas,
sinjoroj de la galeroj? -- morgau matene! Ordono jam estas donita
_Sluis_'on al la tieaj estroj, same marveturi kun chiuj nebezonataj
shipoj. La Nigran Galeron, alportu al mi la Nigran Galeron, au la
satano -- --."
Foren piedbatis la admiralo, englutante la restajn vortojn, kaj la
kapitanoj rigardis sin reciproke kun grimacoj malantau la admiralo:
"Diavolo -- tio estis hispana pipro! -- Ankau laboro pli facile
priparolata ol farota! -- Nu sinjoroj? -- La Nigra Galero! -- Chu
hierau vi pendigis vian kuiriston _Francisco_? -- Jes, domaghe! --
_Sluis!_ -- _Spinola!_ -- Nigra Galero!" Tiaj vortoj estis
konfuzataj sur la _Andrea Doria_, ghis kiam fine unu estro post la
alia foriris por fari la preparojn por la morgaua elveturo.
_Antonio Valani_ kaj _Leone della Rota_ nur post multa tempo sin
retrovis solaj sur la ferdeko.
"Do la aliaj velveturos, kaj ni restos tie chi? Ankau bone!" diris
_Leone_. "Ni do iru por nia propra chaso, Antonio, sed antau chio ni
nun iru en la tavernon. Detale vi rakontos al mi tie chion, kio
koncernas viajn rilatojn al la charma flamlandanino."