dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La nigra galero (12)

您是本帖的第 1424 个阅读者
树形 打印
标题:
La nigra galero (12)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
楼主
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La nigra galero (12)
Sed tio estas longe pasinta, kaj niaj du herooj ne estas _Geerdes
Norris_ kaj _Michael van Bergen_, sed _Jan Norris_ kaj _Myga van
Bergen_, la idoj de la firmo antaue tiel fama.

En kia terura, dezertigita, timiga mondo la du bedaurinduloj estis
naskitaj! Kiel ofte la lulilkantoj de la patrino estis silentigitaj
per la krakado de la pafilegaro proksima kaj malproksima. Kiel ofte
la patroj estis deprenintaj la filon au la filinon de la genuoj,
char la nokta sonorilo elvokis ilin sur la remparojn au al la
magistrata domo.

Bedaurindaj infanetoj! Neniam same kiel aliaj infanoj, naskitaj en
tempoj pli felichaj, ili ludis sendanghere en ombraj arbaroj, sur
verdaj herbejoj. Neniam ili plektis koronojn el bluaj cejanoj kaj
rughaj kampopapavoj de la kamprandoj.

La arbarojn ja plenigis la vagantaj partioj de la katolika regho,
la sovaghaj bandoj de la arbargeuzoj, la senrajta, malbona, disigita
kanajlaro de chiuj popoloj de Europo.

Sur la verdaj herbejoj la armeoj de Hispanujo, la dungitaroj de
Germanujo, Anglujo, Francujo, Italujo, la militistoj de la provincoj,
de la princo de Oranujo konstruis siajn dometojn kaj tendojn.

La grenkampoj, antau ol la ora frukto maturighis, antau ol la
rughaj kaj bluaj floroj floris, farighis oferoj al la chevaloj kaj
piedfrapoj de la marshantaj armeoj.

Kie sin trovis paca loketo sur tiu piedbatita terangulo, kiun la
regho de Hispanujo nomis sian proprajhon?

En la malvastaj, mallumaj stratetoj de la urbo Antverpeno, malantau
la altaj muroj, remparoj kaj turoj de _Paciotti_, la bedaurindaj
infanoj havis la ludejojn, kaj sufiche ofte ech tiuj estis
sendefendaj kaj dangheraj. Sufiche ofte sin shanghis la domoj de la
urbanoj en malliberejojn, en kiujn la loghantoj mem sin enshlosis, en
kiuj ili devis esti siaj propraj malliberulgardistoj, por sin defendi
kontrau la teruro vaganta ekstere.

ip地址已设置保密
2015/2/11 8:56:20

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询