dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La nigra galero (13)

您是本帖的第 1679 个阅读者
树形 打印
标题:
La nigra galero (13)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
楼主
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La nigra galero (13)
Tute alie ol aliaj pli felichaj, tiuj du infanoj sekve pririgardis la
mondon, kaj kelka bela floreto ghermanta estis estingata kaj detruata
per la malhela, malvarma nubaro pendanta super la tempoj.

Kiel ofte _Jan_ kaj _Myga_ dum la tuta siegho de la princo de _Parma_
vidis el la fenestroj, en kiuj ili metis la multkolorajn pupojn kaj
bestojn, preteriranta en la strateto la militon kun ghiaj teruroj.

Ke _Jan_ kaj _Myga_ farighu geedzoj, tion estis decidintaj la
gepatroj, kiam la granda firmo _van Bergen_ kaj _Norris_ ekzistis
ankorau. Sed kiam la kapitulaco inter la princo Aleksandro kaj la
urbo estis subskribata, _Jan Geerdes Norris_ en sia animo disshiris
la kontrakton pri la edzighado de sia fileto kun la filineto de la
kompaniano _Michael van Bergen_. La edzinoj de la du komercistoj tiam
ambau jam estis mortintaj.

La dudeksepan de augusto de la jaro dekkvincent okdekkvin la du
infanoj estis disigataj, kaj la dekjara knabo, la sesjara knabino
ploregis pro tio; sed estis milito, kaj la milito certe ech multe pli
kruele forigas koron de koro. Oni estis certa, ke sufiche baldau la
du infanoj estos forgesintaj siajn unuajn junaghrememorojn.

Ni vidu, chu tio estis vera. --

La jaroj pasis -- mortis _Johann Geerdes Norris_, mortis _Michael van
Bergen_, post kiam lia richajho pereis kiel negho pro la suno.

En sia chambreto malantau la muro apud la kajo en Antverpeno sidis
_Myga_ en la nigraj funebraj vestajhoj -- mirinde bela ineto,
ankorau palega pro la longaj noktmaldormoj apud la lito de la
mortanta patro. Shi shpinis -- la okuloj estis plenaj je larmoj kaj
la koro plena je ne laute plenditaj doloroj kaj zorgoj. Depost la
morto de la patro la bedaurindulino estis tute soleca en la granda
urbo, en tempo tiel sovagha, kiam la malfortuloj estis liveritaj
preskau senrajtaj al chiu subpremo, al chiu petolajho.

ip地址已设置保密
2015/2/11 8:56:58

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询