dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La nigra galero (15)

您是本帖的第 1712 个阅读者
树形 打印
标题:
La nigra galero (15)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
楼主
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La nigra galero (15)
Ankorau foje shi klinighis al la rigliloj de la pordo, por vidi, chu
ili estis ekzakte alshovitaj, kiam subite shi auskultis -- senspire
auskultis.

"_Myga_", flustris iu ekstere.

La orfino ektremis je la tuta korpo.

"Ho, mia Dio!"

"_Myga?_" oni denove flustris tra la shlosilingo.

Ekkriante la junulino forshovis la riglilon kaj turnis la shlosilon
en la seruro. Malfermata estis la pordo, kaj junulo vestita kiel
oficiro de dungitregimento kun la hispana skarpo super la shultro la
sekvantan momenton tenis en la brakoj la belulinon.

"_Myga_, ho _Myga_!"

"Ho _Jan_, _Jan_, kara, kara _Jan_!"

Ardaj kisoj por la sekvantaj momentoj anstatauis la interparoladon
de ili ambau. Sed poste _Jan Norris_ falis shajne tute senfortigita,
sur la apudan seghon, kaj nur nun _Myga_ rimarkis la malordon de la
vestajhoj de la amato, rimarkis, ke forestis la chapelo, ke la vango
sangis pro negrava gratvundo.

"Pro Dio, kio denove okazis, _Jan_? -- mi tremas -- ho, vi denove
furioze vin jhetegis en dangheron -- ho _Jan_, _Jan_, malbona _Jan_!"

"Efektive, nur unu haron, kaj tiun chi fojon ili estus kaptintaj min,
_Myga_! Sed ne timu, karulino, nur preskau ili kaptis min -- diablo,
kiel hundo mi estus pendigita, se ne tiel feliche estus pasinta la
afero."

"Ho _Jan_, kaj vi pretendas min ami? Vi volas min forsavi el tiu chi
urbo? Ho, kompatema Dio! Pereos vi, kaj mi ankau, kaj mia patro
ankau estas mortinta, ho sankta kompatema Dio, kion mi farighos? Kiu
min gardos, kiu min helpos?"

ip地址已设置保密
2015/2/11 8:58:20

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询