dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La nigra galero (16)

您是本帖的第 1523 个阅读者
树形 打印
标题:
La nigra galero (16)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
楼主
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La nigra galero (16)
"Vi estas prava! Bedaurinde vi estas prava, kompatinda amatino! Ha,
kaj via patro ankau mortis, kaj mi ne cheestis por konsoli vin pro
via chagreno. Mi dume devis krozi antau _Dunkerke_ por funden
pereigi la rabistojn; ho, estis kruele, _Myga_, kaj tamen -- tamen mi
ne povis alie agi, kaj ankau ne hodiau vespere. Por savi la noblan
patrujon chiu risku la vivon; -- ha, _Myga_, _Myga_, amu do min
ankorau iomete, kvankam mi malbone vin gardas. La bedaurinda patro
_Michael_ --"

"Lasu la mortintan patron, _Jan_! Li fartas bone, li havas ripozon
kaj neniun plu devas timi, ho, oni devas envii la mortintojn en tiu
chi sangoplena terura tempo!"

"Ho _Myga_, ne parolu tiel! Mizero eble estas la morto de l'patro;
sed -- nun vi ja estas tute la mia! Nun ja vi povas iri kun mi al
_Amsterdam_, nun nenio plu ligas vin al tiu chi bedaurinda
Antverpeno. _Myga_, konsolu vian koron, ni do vidos gajajn tagojn,
mia dolcha, dolcha fianchino. Nur ankorau mallongan tempon, kaj mi
forkondukos vin -- auskultu, eble kun majesta edzighakompanantaro,
ke ech reghino ne devus honti. Eble ili movos la sonorilojn, rulos la
tamburojn, eble kun pafilegtondro ili festos la felichegan horon, en
kiu mi vin forkondukos el Antverpeno. Atentu, chu ne estos vera, kion
mi konfidas al vi tute sekrete."

"Ha, kiaj fantaziajhoj, sovagha, kara _Jan Norris_. Diru al mi, kiel
farighos, ke vi min tiel solene hejmen kondukos. Ne, ne diru ghin al
mi, ja estas vana malsagho; preferu raporti pri la danghero, el kiu
vi jhus apenau forkuris. Vi ja penadas, kuraghacha _Jan_, ke plua
nokta songho min teruros!"

[此贴子已经被作者于2015-2-11 8:59:43编辑过]
ip地址已设置保密
2015/2/11 8:59:14

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.05469 秒, 4 次数据查询