dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La nigra galero (18)

您是本帖的第 1575 个阅读者
树形 打印
标题:
La nigra galero (18)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
楼主
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La nigra galero (18)
"Pri mi?" ekkriis la junulino; "ho chielo, kaj la itala kapitano pri
mi parolis? Ho Dio, _Jan_, _Jan_, gardu min kontrau tiu! Ho kiel mi
tiun timas!"

"Chu do vere, tiu hundo insidas vin?" ekkriis _Jan_ kun surda vocho,
kaj _Myga_ kashis la vizaghon je lia brusto kaj kapjesis tremante.

La juna akvogeuzo grincis per la dentoj kaj kolere ridis.

"La trinkajho ne estas trinkata tiel varmege, kiel ghi estas farata;
tion ja spertos la italacho. Kvietighu, _Myga_; chu mi ne estas che
via flanko kaj multaj fidinduloj post mi? Bedaurindulino, kiel vi
tremas!"

"Ho Jezuo, _Jan_, mi ne povas helpi min. Chu la fortaj petolaj
fremduloj ne havas la potencon? Kiu malhelpas ilin efektivigi sian
volon? Ho _Jan_, _Jan_, forprenu min kun vi -- en tiu chi nokto
ankorau, nun tuj!"

_Jan Norris_ tenis la palan, tremantan fianchinon en la brakoj kaj
provis kvietigi shin chiumaniere. Kiam li estis iomete sukcesinta, li
pluen rakontis pri la aventuro en la restoracio de la "Ora Leono".

"Krutege starighis la haroj, kaj chiu sango sin premadis en la
cerbon. Sed mi devis min majstri, ke mi ne perfidu min, kaj tio estis
malfacila laboro; sed _Jan Norris_ ghin tamen atingis kaj agis
kvazau tute neniun vorton de la itala parolacho li komprenus. Pro la
grafo de _Lumey_! Faracho pli nigra ol la nokto tie estis
prikonsilata; sed mi scias chion, kaj tio sufichas. Postmorgau
matene la _Andrea Doria_ velveturos -- la ordono estas donita de la
admiralo -- kaj char la okazo estas tiel favora, en la morgaua nokto
la delikata plano estos efektivigata. En la morgaua nokto la
kolombeto _Myga van Bergen_ estos en la potenco de la kapitano _Antonio
Valani_; kun la helpo de la diablo kaj de la leutenanto _Leone della
Rota_. En la morgaua nokto tiu chi domo estos atakata; -- sed
tiel mallaute, ke neniu najbaro vekighos, ke neniu koko en tuta
Antverpeno pri tio krios. _Myga_ sur la galeonon! Lerte levu la
ankron, buboj -- hojho, eksteren por chasi la ribelajn herezulojn, --
gaje eksteren en la vastan maron; kiu en la granda maro audos la
helpkrion kaj la ploron de la eta _Myga_? Chielo kaj infero, kaj
_Jan Norris_ apudsidas en la Leono kaj ne devas sin movi, tenas
en la pugno la tranchilon kaj ne devas mortigi la flustrantajn
friponojn!"

ip地址已设置保密
2015/2/11 9:00:56

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询