dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La nigra galero (19)

您是本帖的第 1549 个阅读者
树形 打印
标题:
La nigra galero (19)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
楼主
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La nigra galero (19)
"Ho _Jan_, _Jan_, pro mia kaj via patrino -- kaj pro nia amo, savu
min! Ne lasu min fali en iliajn manojn! La morto estus malpli terura
ol tio!"

"Estu nur trankvila, infaneto! Estas ankorau multa tempo ghis la
sekvanta noktmezo. En _Amsterdam_ apud la kameno ni ofte memoros tiun
chi aferon. Konfidu al mi, korfianchino, nenio vin ofendos, dum _Jan
Norris_ ankorau staros sur la du piedoj. Sed nun daurigu auskulti,
mia rakonto ankorau ne estas finita. Mi antaue devas diri al vi,
kiel okazis, ke ili suspektis min kiel duan direktiliston de la Nigra
Galero. Tio chi estis afero pli gaja ol tiu, kiun mi jhus rakontis al
vi."

"Ho, _Jan_, sentu, kiel frapegas mia koro; -- ho kompatema Dio, kiu
defendos la bedaurindan _Mygan_? Ho _Jan_, ni forkuru, nun, tuj,
momente, tie chi mi jam ne povas spiri -- la aero de tiu chi chambro
min sufokas."

"Estu nur trankvila, kara _Myga_. Volonte tuj mi vin forkondukus, kaj
boato ankau estus preta por akcepti nin; sed nur auskultu en la
stratetojn -- la tuta urbo en tiu chi momento scias, ke anoj de la
Nigra Galero alivestitaj estas en ghiaj muroj. Auskultu nur la
bruegon tie sube -- la kurado estas pro mi, nun estas neeble, ke ni sane
ilin trairas. Eksidu kaj ne tremu tiel -- ankorau ni estas
protektitaj, kaj tempo naskas konsilon -- pensu pri tiu chi minuto,
kiam en _Amsterdam_ ni sidos apud la vintra fajro. Hahaha, ili
sube nur serchu, tro lerte kaj ruze forkuris de ili _Jan Norris_
-- estus ankau domaghe pri la bubo, se ili estus pendigintaj lin,
chu ne, _Myga_?"

"Ho _Jan! Jan!_"

ip地址已设置保密
2015/2/11 9:01:45

 1   1   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询