dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → La nigra galero (20)

您是本帖的第 1642 个阅读者
树形 打印
标题:
La nigra galero (20)
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
楼主
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
La nigra galero (20)
"Ha, bah, kisu min, kaj ree, kaj nun mia rakonto! Mi do sidas kaj
sangmordas la lipojn al mi, sed neniu vorto de la interparolado apud
mi perdighas por mi, kaj la friponoj daurigas parolachi kaj ghojegi
pri la fiatenco. Poste ili eltrinkas la glasojn, eklevas sin de la
seghoj kaj volas foriri, sed estas haltigataj apud la pordo per
granda tumulto. Char bubo estas enportata sur la shultroj de du
virachoj, kaj granda hura! farighas, kiam la restoracianoj lin
rigardas. La bubo estas la kajutisto de la Immakulata, kiu sola de la
tuta shipanaro sin savis kaj albordighis post freneza kurado tra aero
kaj akvo. Chiu volas vidi la bubon, chiu volas al li paroli, kaj
chiuj sin premegas al li kaj prezentas al li pokalojn kaj kruchojn.
Sed al mi shajnis plej bone, uzi la tumulton kaj nerimarkite foriri.
Mi tial kiel eble plej laulonge la muroj min shovas, kaj preskau
estas atinginta la pordon, kiam malfeliche la rigardo de la bubo
ankorau kauranta sur la shultroj de la portantoj falas sur min. La
bubo fikse min rigardis, kvazau mi estus fantomo, li palighas kiel
fromagho kaj krias fortege: 'Helpu, helpu! _ecco! ecco!_ jen estas
unu! Helpu, haltigu -- haltigu lin!' -- 'Kiu estas? Kiel? Kio?' krias
la popolo, kaj chiu rigardas la bubon kaj liajn najbarojn. -- 'Jen,
jen, tiu apud la tablo -- haltigu lin, li estas la satano de la
akvogeuzoj, kiu mortigis la kapitanon _Perazzo_ -- unu el la Nigra
Galero!' Bruego ekfarighas, kvazau krevus la infero -- chiuj okuloj
estas direktitaj al mi, chiuj glavoj elighas el la ingoj, kaj ankau
mi eltiras la tranchilon, por vendi en la danghero la vivon kiel eble
plej multkoste. Nun ili sin jhetas sur min; sed mi estas pli lerta ol
ili, prenas la plej apudan benkon kaj jhetegas ghin antau la piedojn
de la plej antauaj, tia, ke tuta aro faletas pro ghi kaj hhaose
rulighas sur la planko. Tiun momenton mi uzas -- estas per alta salto
en la mezo de la tumulto, dekstren kaj maldekstren la tranchilon
mi pikas en iliajn fivizaghojn -- la pordo estas atingita -- mi
estas sur la strateto -- post mi mi audas la blekegadon de la
persekutantoj -- dank' al Dio, ke mi konas Antverpenon kiel mian
poshon. Tien chi kaj tien ili chasas, sed mi trompas ilin per
diversaj ruzajhoj; gvidas ilin al malghustaj postsignoj kaj fine
venas tien chi. Al la kajo ankorau estas silentego -- mia fida
shlosileto malfermas dompordon bone konatan -- kaj -- jen mi estas
savita por savi vin, kara _Myga_, dolcha fianchino. Sed auskultu
do, ili ankorau ne ekmalesperas pendigi la geuzon -- diablo,
auskultu do, la tuta garnizono vere estas alarmata -- haha,
granda honoro, sinjoroj! Dankon sindonegan, hahaha!"

ip地址已设置保密
2015/2/11 9:02:31
helo
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:9117
积分:56029
门派:无门无派
注册:2006年8月7日
2
 用支付宝给helo付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给helo

发贴心情
Ridante auskultis _Jan Norris_, tremante auskultis _Myga van
Bergen_ la bruegon en la stratetoj.

"Ho, kara _Jan_, chu vi estas tute certa, ke neniu vidis vin eniri
tiun chi domon? Auskultu do, la tuta tumulto rulighas tien chi -- ho
Dio, rigardu el la fenestro -- torchoj kaj lancoj -- Jezuo, ili
frapas la pordon -- ili serchas vin, _Jan_, kompatema chielo, defendu
nin, perditaj, perditaj!"

La dompordo malfermighis, oni shajnis penetri en la domon; _Jan
Norris_ premegis la dentojn unu sur la alian kaj kaptis la prenilon
de la armilo.

"Trankvilighu, trankvilighu -- estas neeble! Trankvilighu,
_Myga_!"

"Ili venas, ili venas!" ekkriis la knabino. "Ili supreniras la
shtuparon, ili trovos vin; _Jan_, _Jan_, mi mortu kun vi!"

La juna geuzo estis pala kiel la morto.

"Chu malsingardeme mi vin tiel gvidis en dangheron, _Myga?_ Estus
terure. Pro la jhuro de la geuzoj, jen ili penetras supren la
shtuparon. _Myga_, ho _Myga_!"

"Mi mortu kun vi, _Jan_", spiris la junulino, sin krochante al la
brusto de la fiancho.

ip地址已设置保密
2015/2/11 9:03:00

 2   2   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.04688 秒, 4 次数据查询