《火光在前》
刘白羽 著
徐声越 译
上海世界语者协会
(1951年9月初版)
柴门霍夫世界语大学
ilin 发布
Fajrolumo En La Fronto
"Ni ordonas vin antaŭeniri brave ..."
Batalordono de Prezidanto Maŭ kaj Ĉefkomandanto Ĉu. 21 Aprilo 1949.
1.1
Tondro Kaj Pluvego
JULIO estas arde varma sezono en la sudo. La suno vomas flamon,la aero kvazaŭ brulus. Tiatempe ĉe la fronto de centra Ĉinio,la Popola Liberiga Armeo lanĉis potencan ofensivon por fine ekstermi la restantan influon de la reakciuloj.
Sur la fajrolinio de la okcidenta parto de Hupej,ĉe la batalantoj de la taĉmento,kiu antaŭeniris rapide laŭlonge de Kinmenŝan,la sakoj kun seka manĝaĵo,kartoĉujoj kaj ledaj rimenoj estis nigraj kaj malsekaj pro ŝvito. Neatendite je la tria tago,ilin trafis ŝtormo. Jam en la komenco kvazaŭ maro estus elsorĉita. Akvo torentis malsupren kun surdiga bruo. Arboj sub puŝego klinis sin altere. Apenaŭ videblis la ombrecaj montpintoj. Estis neeble por la homoj malfermi siajn okulojn kaj por la ĉevaloj levi sian kapon. La batalantoj ŝirmis la vizaĝon per mano kaj diris indigne:
"Kia stranga lando,eĉ la pluvogutoj similas kuglojn!"
Pluvego torentis dum du tagoj kaj noktoj,kaj montriĝis nenia signo de sereniĝo. La malebenaj vojetoj tiom kovriĝis de koto,ke oni ne povis eĉ teni firme siajn piedojn. Sed la milita devo estis tre urĝa. Post la unuataga kolizio la malamikoj ĉiam retiriĝis kaj intencis eskapi el niaj manoj. Dume niaj batalantoj tutkore volis ekstermi la malamikojn kaj transpasi Jangci Riveron. La taĉmento prenis nenian ripozon kaj ĉiam postkuradis atakante. Nun la malamikoj,tute elĉerpitaj kaj ne povantaj plu iri,estis ne malproksime antaŭ ni. Se ni ankoraŭ iom klopodus,ni tuj ilin enkaptus kaj ekstermus. Tamen transgrimpinte la monton,ni ektroviĝis en senlima superakvita terzono plena de marĉoj.