dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → 《火光在前》

您是本帖的第 8134 个阅读者
树形 打印
标题:
《火光在前》
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
11
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
2.1
  LA POLITIKA KOMISARO REVENIS 

  LIANG PIN,la politika komisaro de la divizio vizitis sian hejmon. Kaj post tritaga kaj trinokta postkurado li fine atingis la trupon je la tagiĝo de la kvara.
  La situacio de la malamiko ŝanĝiĝis. Sung Ŝilien*,kiu fanfaronis pri la milita bazo norde de Jangci Rivero,ĉiam retiriĝis,forkuris tuj post la malkovro pri nia ofensivo. La armegrupo ordonis,ke la divizio,kiu direktis sian atakon al la malamikoj en Iĉang** laŭ la Zusŭej-linio,tuj turnu sin por transpasi Jangci Riveron kaj bari al ili la retirvojon. Je la 12a horo lastnokte la plej antaŭa bataliono jam pasis al la okcidenta bordo. La diviziestro ordonis,ke oni ne povas ĝisatendi ĝian returnon,la ariergardo transprenu la avangardecon kaj tuj marŝu suden. Ĉe la tagiĝo,sur montdorso longeta ripozo estis permesita al la trupo. La ekstreme lacaj batalantoj,eĉ ne havante intencon iom satigi sin unue per seka manĝaĵo,je paralelaj linioj ambaŭflanke de la vojo kuŝiĝis kaj tuj endormiĝis. La diviziestro sidis en kabaneto de iu kampara tedomo kaj trinkis bolitan akvon. Komunikiston li jam sendis kunvoki la oficirojn de la avangarda regimento al kunsido,tial li ne povis dormi. Verdire,por dormo li havis nenian emon,ĉar la nova ŝarĝo okupis lian tutan menson,kaj li pripensis kiamaniere ĝin plenumi. Pluvo ĉesis depost noktomezo,ŝvebanta nubo ĉirkaŭflugis kiel nebulo,amasoj da arboj kaj bambuoj montriĝis agrable verdaj kiel smeraldo,kaj ruĝa brilo aperis ĉe la orienta horizonto. "Tempesto pasis!" Sed ekmemorante pri la terura tagmeza suno,li ĵetis rigardon al la dormantaj soldatoj kaj kuntiris la brovojn.
  En tiu momento du ĉevaloj algalopis el la direkto,de kie ili mem venis. Komence li kredis,ke estas la skoltantoj senditaj de la malantaŭa regimento por kunligiĝo kaj donis nenian atenton. Kiam ili estis nur kvar aŭ kvin metrojn for de li,li rimarkis,ke estas la politika komisaro de la divizio,kiun li konis je la unua ekrigardo. Kiam la trupo ekmoviĝis,Liang Pin ankoraŭ ne revenis de hejmo,kaj jen li aperis subite.

____ 
  *Sung Ŝilien: generalo sub Be Cunŝi.
  **I-ĉang: urbo en okcidenta parto de Hupej Provinco,ĉe Jangci Rivero. 
ip地址已设置保密
2015/3/11 13:27:42
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
12
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
2.2
  Li estis proksimume kvardekjara,altkreska,ĉiam kun levita kapo,viglomensa kaj decidema. Foje kuglo trafis lian buŝon kaj rompis la makzelon,depost tiam li ĉiam kvazaŭ sulkigis sian frunton kaj kunpremis siajn dentojn dum parolado,kaj pro tio lia voĉo ŝajnis pli kuraĝa kaj agitipova. Lia vizaĝo estis palkolora: tio estis la postsigno de alia vundo en la batalo ĉe Ĉen-I* dum la longa marŝado**. Tiufoje li vundiĝis kaj svenis sur la batalkampo. Poste li kaŝis sin en bambuaro dum kelkaj tagoj nutrante sin sole per bambuĝermoj. Preterpasis la trupoj,refuriozis la klasmalamikoj,terposedantoj kaj lokaj tiranetoj. Sub iliaj hakiloj mortis multe da homoj kun okangula ĉapo*** kaj fremda akcento. Li estis vundita kaj poste malsana je malario. Fine li kolektis dekkelkajn vunditajn kamaradojn kaj atingis la trupon post dektritaga senripoza marŝado,kunportante nur solan grenadon. Pro la perdo de tro multe da sango,de tiam li malsanis je anemio,ofte suferis je kapturniĝo kaj sangelfluo de la nazo. Vidante la apudvoje dormantajn soldatojn,li intencis malrapidigi la galopon de la ĉevalo,sed ekscitite de longedaŭra kurado,ĝi piedbatis,turniĝis svingante la voston,disŝprucigis koton kaj ne volis halti. Liang Pin malbenis kaj desaltis. Li iris laŭ la vojo kun malpezaj paŝoj kaj klinita kapo,rigardante ameme la surtere kurbe kuŝantajn batalantojn. Kelkaj el ili apogis sian kapon sur la piedo de alia. Ĉiuj dormis profunde. La komisaro komprenis,ke dormantajn batalantojn ne vekos eĉ kanona obuso falanta apud ili. Tagiĝa lumo brilis sur iliaj vizaĝoj,kie restis ankoraŭ strekaj postsignoj de kota akvo kaj gratvundoj kaŭzitaj de arbobranĉoj. Li ekmemoris,ke dum la lastnokta tondroŝtormo li staris sub la tegmenta rando de iu bienulo kaj pensis pri la batalantoj ...
____
  *Ĉen-I: urbo en Kuejĉoŭ Provinco.
  **Longa Marŝado: la longa militiro de 25,000 li'oj de Kiangsi al norda Ŝensi Provinco,kiun kompletigis la Ruĝa Armeo de oktobro 1934 ĝis oktobro 1935 sub la persekutado de milionforta armeo de la KMT-reakciuloj.
  ***Okangula ĉapo: uniforma ĉapo,portata de ruĝa batalanto.
[此贴子已经被作者于2015-3-13 10:18:18编辑过]
ip地址已设置保密
2015/3/13 10:17:02
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
13
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
2.3
  Li aliris al la kabaneto. Kaplevante li ekvidis la diviziestron tie staranta,kiu ridis al li per du grandaj okuloj sur nigreruĝa ronda vizaĝo kaj diris:
  "Vi venas ĝustatempe,kamarado."
  La bonhumora komisaro alproksimiĝis kun levita kapo,kaj respondis:
  "Kunulo,ĉu oni trapasus dufoje Jangci Riveron tiamaniere dum sia tuta vivo?"
  Ili,plenkovritaj de koto,rigardis unu la alian kaj ridis. La diviziestro ekparolis kiam ili sidiĝis sur fojnon: "Kiam vi ankoraŭ ne revenis,oni devis ekagi,mi do dividis la taskon kun Li,li komandas la duan eŝelonon*. Tro multe da malsanuloj; la baterio de artilerio postrestis tro malproksime. Neniu estris la provizadon de la trupo. Inter la malsanuloj,sepdek ĝis okdek procentoj estas de malario."
  Li tiel finrakontis senorde kaj lakone la situacion de la trupo kaj aldone demandis kun zorgemo: "Kiel statas hejme,kunulo?"
  La hejmo de la diviziestro estis ankoraŭ tre malproksime antaŭ ili ĉe la limo inter Hunan kaj Kanton. Dum dek ses jaroj,iradante tien ĉi tien sur la batalkampo,de sudo al nordo,li malofte pensis pri la hejmo. Ne pro tio,ke mankis al li sentemo,sed estis tial,ke dum la longedaŭra batalado kaj laborado,la sento de homoj fariĝis pli ampleksa,pli vasta,kaj pli riĉenhava. En bataltempo kelkaj malnovaj kamaradoj el la naskiĝloko hazarde menciis pri ĝi,sed li sentis ke hejmenreveno estus tro malproksima perspektivo--eble tiam jam estus formortintaj ĉiuj liaj familianoj. Sed nun prezentis sin la aktuala demando: ĉu ne ĝuste tie troviĝas lia hejmo,kien nun ili direktas la atakon?  Dum la lasta duonjaro,li spertis nenian specialan emocion por la parolo 'liberigi la popolon de la suda flanko de Jangci Rivero',ĉu en kunsidoj ĉu en gazetoj. Li komprenis ĝin nur teorie. Nur kiam paŝon post paŝo li marŝis suden kaj ĉiam pli alproksimiĝis al sia hejmo,li ekligis ĝin kaj siajn gepatrojn kaj fratojn al la sango kaj karno de la popolo de la suda flanko de Jangci Rivero,kiun li nun iris liberigi.

____
  *Eŝelono: ŝtupar-taĉmento (francalingve: echelon; anglalingve: echelon).
ip地址已设置保密
2015/3/13 10:19:06
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
14
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
2.4
  Ankaŭ Liang Pin alproksimiĝis tiufoje al sia hejmo kun iom da indiferenteco. Li kalkulis mense: "Ĉu ankoraŭ vivas la familianoj? Kio sekvos la revidon? Kaj kion diri?" Ordinare li estis decidema,sed nun tiel konfuziĝis kaj eĉ unu respondon ne povis trovi por la antaŭmetitaj demandoj. Ĉiam irante kun klinita kapo,li ekhaltis ĉe ligna ponto. Ĝin taksante per rigardo kaj piedpremo,li pensis en si: "Tiu ĉi ponto maltaŭgas,eĉ infanterian kanonon ĝi ne subtenos." Subite li vidis vicon da sterkulioj trans la kanalo kaj anasojn naĝantaj en lageto. Ĉu ne tuj post la lageto troviĝis lia propra hejmo? Li eklevis sian kapon kaj serĉis. Antaŭe fumo el kamentubo ofte flirtis super la tegmento,kaj nun?
  Lia koro batis tiel forte,emocio ekregis lin kaj li trovis la okulojn malsekaj de larmo. Li riproĉis sin subvoĉe. Li ne povis klarigi eĉ nun,kiel li alkuris poste al homamaso. Li sentis nur,ke estas homamaso,ke sennombraj rigardoj kaj manoj konfuze movantaj sin ĵetas kaj etendas al li,ke maljunuloj ploras kaj infanoj ĝojkrias. Intertempe li ekvidis blankharan,unuokulan maljunulinon,malgrasan kaj sekan,kiu eliris el la amaso. Komence li neniel povis konstati kiu ŝi estas. Kiam ŝi etendis senvorte du tremantajn manojn por lin kapti,li ekkriis en la koro: "Tiu estas patrino,tiu estas patrino!" Patrino apogis sian kapon sur lian bruston kaj ploris antaŭ ol ion diri. Kio pasis antaŭ jaroj dum palpebrumo revenis vizie al li. En la plej streĉa cirkonstanco de tiu nokto,li memoris,kiam la blanka armeo jam ĉirkaŭis la vilaĝon kaj traserĉis pafante,kaj patrino lin forkondukis kaj adiaŭis ŝtele,ŝi ankaŭ tiel apogis la kapon sur lian bruston kaj ploris ek- kaj ektirante la ŝultrojn. Li diris tiam: "Atendu,panjo,mi revenos!" Ho,kiel longaj tiuj dudek jaroj! Nun li efektive revenis. Sed brakumante sian tremantan patrinon,li mordis la lipon kaj ne sciis kion diri. Nur kiam patrino forviŝis sian larmon,lin rigardis kapleve kaj demandis: "Liang Pin,ĉu vi bone fartas?" lia koro ekŝvelis kaj larmo falis malgraŭvole.
ip地址已设置保密
2015/3/16 14:01:47
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
15
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
2.5
  Patrino tiom kadukiĝis sed restis ankoraŭ malcedema kiel antaŭe. Ŝi prenis tremete lian manon kaj faris kelkajn paŝojn. Ŝi montris al li lokon kovritan de superabundaj herboj kaj diris: "Liang Pin,rigardu tien. Tie la blankaj soldatoj najlumis vian patron post dutaga kaj dunokta torturado. Li mortis kun via nomo sur la lipo ..." Ŝi turnis sin kaj montris per ekbrilanta rigardo: "Ankaŭ tien ĉi!" Ŝi levis la ŝultrojn kaj klinis la kapon senparole. Sur la ruino,kiun ŝi montris al li,li memoris,staris ilia antaŭa hejmo. Tie li naskiĝis; tie li ofte rampadis tien reen surtere ĝis plenkresko; tie li kunsidis kun aliaj anoj de la junula ligo kaj ankaŭ de tie li savis sin. Li ankoraŭ memoris,ke antaŭ la pordo iam troviĝis maljuna oranĝujo,sed nun restis nenio. Li komprenis,kiel senhonte la malamikoj detruis lian hejmon,kiam ili ne sukcesis lin malkovri. En lia koro ekflagris indigna flamo kaj la tuta korpo kvazaŭ brulus,sed li trankviligis sin superforte. Kelkaj maljunuloj kun longa barbo kaj larmoplenaj okuloj alpaŝis kaj konsolis ŝin. Ŝi diris sin turnante: "Mi ne bedaŭras,Liang Pin,neniam kliniĝis mia kapo,mi memoris vian parolon,mi sciis,ke vi revenos."
ip地址已设置保密
2015/3/17 14:21:29
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
16
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

2.6

  La vilaĝo ne plu estis la antaŭa. Post plurfojaj brulado kaj masakrado de Ĉiang Kajŝek kaj 'skoveladbatalo' de japanoj,ĉio en la vilaĝo estis forbrulita kaj detruita. La gemaljunulojn li ne plu konis. Patrino rigardis al li senvorte. Ankaŭ li ne plu estis kiel antaŭe. Li aspektis iom maljuneca,sed pli fortika. Ŝi reploris. De aliaj personoj li lernis,ke lia plijuna frato aliĝis al la loka organizo tuj post lia foriro. Ĉeestante sekretan kunsidon en arbaro,li estis denuncita de perfidulo kaj arestita surloke de la blanka armeo. Pli ol dudek homoj estis kune mortpafitaj de maŝinpafilo sur sabla bordo de la rivereto. Liang Pin sciis,ke patrino,lin vidante,rememoras lian fraton. Ĉio ĉi forte dolorigis lin. En tiu vintro,lia bofrato,rimarkante ke tiom multe da samideanoj estis murditaj,ne povis plu toleri kaj forlasis la hejmon en iu neĝa nokto por elserĉi la ruĝan armeon,sed estis kaptita kaj trapikita tutkorpe de bajonetoj. Oni portis lin hejmen. La kvaran tagon li mortis kun sangvomo. Lia fratino,kiu estis virina komitatano de la vilaĝa soveto ankoraŭ vivis vidvine kaj mizere. Oni ne sciis kiom da homoj en la vilaĝo trafis la sama sorto. La pasinteco ek- kaj ekfulmis tra lia menso. Ĉe persono hardita de longa revolucia batalado,vi neniel povas malkovri de la eksteraĵo kiel li ekscitiĝis interne. Tiun tagon li parolis kun multaj parencoj kaj najbaroj,kiuj venis viziti lin kaj li ridis kune kun ili. Ili parolis pri la travivaĵo de la pasintaj dekkelkaj jaroj,pri Prezidanto Maŭ kaj Ĉefkomandanto Ĉu. Liang Pin parolis plej multe pri la disciplino kaj politiko de PLA. Kaj kiel solviĝos pri la terrajto en la estonteco estis la temo,pri kiu ili scivolis plej multe.

ip地址已设置保密
2015/3/18 20:57:47
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
17
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

2.7

  Tiun nokton Liang Pin kuŝis sur fojna kuŝejo apud la patrina lito. Nun bildoj de sangaj scenoj ripetis sin unu post alia sur la mensa ekrano kaj li tute ne povis endormiĝi. Iu penso pikdolorigis lin akre. Lia familio estis tiel persekutata de la malamikoj kaj ĝiaj membroj aŭ mortis aŭ vivis mizeregan vivon,dum li kuradis kaj kuradis sub kugla pluvado sur la batalkampo. Kvankam li jam oferis sin al la revolucio,kie la hejmo estas ekster konsidero,tamen antaŭ li jen kuŝis la kruela realeco kaj li sentis neeldireblan doloron ... Li eksidiĝis,rekuŝiĝis kaj sidiĝis ree.
  Li pripensis oni ne scias kion kaj murmuris al si: "Ne,ne tiel."
  La lito de patrino knaris. Ŝi demandis: "Ĉu vi ne dormas ankoraŭ,Liang Pin?" Evidente,ankaŭ en ŝia cerbo svarmis malĝojaj pensoj. Ŝia lastfoja ploro estis por sia plej juna filo. Li ne volis inciti ŝin al plua parolado,do respondis: "Ne,mi dormas,mi dormas," kaj kuŝiĝis senbrue. Kiam konfuzaj pensoj okupis lian tutan menson,li ekmemoris duondorme la vortojn de Prezidanto Maŭ,kiuj impresis lin tiel profunde: "... Ili releviĝis de la tero,forviŝis la sangon de la korpo,enterigis la kadavrojn de kamaradoj kaj daŭrigis batalon." Li rekonsciiĝis kaj pensis: "Ĉu paĉjo kaj fraĉjo ne estas la enterigitaj kamaradoj? Ili oferis sian vivon kaj gloro apartenas al ili." Li ankaŭ memoris,ke li foje tiel diris en kondolenca kunveno de la trupo: "Ni devas rigardi antaŭen! Antaŭ ni restas ankoraŭ multaj lokoj ne liberigitaj,multaj homoj subpremataj,persekutataj kaj murdataj."
  En profunda dormo li havis harstarigian sonĝon. Li vidis kvazaŭ kun malfermitaj okuloj,ke malamikoj brulas io. En la fajro ne estis io alia,ol lia propra patro,kiu vokis per lia nomo. Liang Pin vekiĝis kun eksalto,kovrite de malvarma ŝvito. Li leviĝis de la tero kaj longe meditis. Li komprenis,ke lia doloro neniam estos forgesita,sed estante li volis ĝin puŝi flanken,li kredis,ke li devas esti pli fortika. "Revolucio postulas,ke ni antaŭeniru!" Li penis pensi pri la trupo,pri la sennombraj konataj batalantoj kaj diversaj urĝaj laboroj. Li pensis pri ankoraŭ ne plenumita tasko----la fina venko super la malamiko. Iom post iom li liberigis sin de la pikdoloro de sentimentaleco. Apenaŭ antaŭ tagiĝo li kaŝis sian kapon en fojno kaj dormis profunde dum unu horo. Patrino jam ellitiĝis delonge. Ŝi eliris pro la timo,ke ŝi vekus lin.

ip地址已设置保密
2015/3/19 17:17:55
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
18
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

2.8

  Vekiĝinte,li decidis ne ĝisatendi la alvenon de la fratino,kiu loĝis dek kilometrojn for de lia domo kaj tuj returni al la trupo. Komence li intencis montri al patrino la fotografaĵon de sia fileto,kiun li portis ĉe si,sed forgesis ĉe la foriro,kaj nur lasis al ŝi la ŝparitajn subvencion kaj sankonservan pagon kune kun kelkaj grenbiletoj kaj diris: "Mi foriras." Patrino vidis lin foriri kaj diris nenion. Ŝi jam ne estis tiel ekscitita kiel hieraŭ. Liang Pin adiaŭis la amikojn kaj najbarojn. Li petis iun longbarban maljunulon,kiu foje estis komitatano en soveta registaro,ke li akompanu lin laŭ kamplimoj kaj vojetoj al la hejmo de iu kamarado. Tie ili ofte kunvenis kaj laboris en la pasinteco. Poste ili kune aliĝis al la ruĝa armeo. La kamarado mortis en la kontraŭjapana batalo. Kiam ili alvenis,ili vidis nur amason da brikoj kaj ŝtonoj. Laŭ la informo de la maljunulo,antaŭ kvin aŭ ses jaro,oni jam ne sciis kien liaj familianoj iris. Kiom da sangaj ŝuldoj,kiom da nevenĝitaj maljustaĵoj gravuriĝis profunde en lia cerbo! Liang Pin returnis kun peza ŝarĝo de ĉio ĉi al la trupo. Survoje li sopiris al tuja alveno kun malpacienco. Sidante apud la ŝoforo en la municia aŭtobuso de la proviza taĉmento,li ripetis senĉese: "Mi batalis dudek jarojn kaj kunpremis la dentojn pli ol dek jarojn,ĉu nun mi ne povas kunpremi ilin plilonge? Kamaradoj,kiu scias pli bone ol ni kiel ni devas trakti la malamikojn!" Li levis sian kugle trapafitan vizaĝon kaj iris firme kaj meditante. Li sentis plifaciliĝon,sed ankaŭ la pezon de la respondeco. Ĉiaj liaj pensoj koncentriĝis al unu punkto----la antaŭ li kuŝanta tasko.
  Dum pli ol unu nokto li ne bone dormis kaj tiumatene fine kuratingis la trupon. Li spertis neeldireblan ĝojon,ĝin revidante,kvazaŭ li forlasis ĝin tre longe. Kiam la diviziestro demandis lin pri la stato de lia hejmo,li nur kuntiris la brovojn kaj respondis firmavoĉe: "Tre bonan lecionon mi ricevis," kaj nenion pli.
  Ĉen Jung,la ĉefo de la regimento kaj Caj Ĝingseng,la regimenta politika komisaro alvenis laŭ ordono. La diviziestro sternis la pormilitan landkarton sur la tero kaj diris,ke laŭ la batalordono de la armegrupo,ili nepre devas plenumi la gravan sed malfacilan taskon----transpasi Jangci Riveron en venonta vespero. 

ip地址已设置保密
2015/3/20 20:42:17
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
19
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
3.1
  NOVA PROBLEMO 

  TIUVESPERE la trupo atingis la bordon de Jangci Rivero. Kvankam ili marŝadis daŭre pli ol kvindek kilometrojn,la batalantoj ne povis tuj ripozi. Ĉar ĉiuj preparaĵoj devis esti pretigitaj dum la nokto kaj forkaŝitaj post tagiĝo por ke la malamikoj de la transa bordo ne malkovru ilin. Tutan nokton la sesa roto traserĉis la golfetojn kaj densajn junkarojn apud la rivero,sed trovis nur unu boaton malgraŭ ĉia klopodo. Kiam oni fine sukcesis treni ĝin al la plene kaŝita loko post montdeklivo,kie la roto bivakis,preskaŭ mateniĝis jam kaj blanka nebulo leviĝis super la granda rivero. La ĉefo de la pionira roto,kies devo estis kontroli la taŭgecon de la ŝipoj,diris post detala ekzameno:
  "La boato estas traflueta,ĝi estus uzebla en kanaletoj,sed por veturi en granda rivero,luktante kun vento kaj ondaro,necesas ankoraŭ 2-3 taga riparo."
  Zin Tekŭej,ne povante eligi sian indignon,sekvis la foriranton per kolera rigardo kaj malbenis. Li rapidis en la kabanon,falkuŝigis sin sur fojnamason kun la manoj kunplektitaj sub la nuko.
  Batalantoj disiĝis malespere kun klinitaj kapoj. Kelkaj iris post la montdeklivon kaj ekbruligis fajron por sekigi sian vestaĵon,aliaj iris en la kabanon por dormi,restis nur Jang Tienbaŭ unusola apud la difektita boato kaj kriis:
  "Kamaradoj,ni cerbumu pri rimedoj!"
  Ŭang Cun,nordorienta batalanto,nazgruntis kaj respondis kolere:
  "Vi ĉiam fanfaronas pri via suda lando,vi mem cerbumu!"
  "Eh! Laŭ Ŭang,kial vi parolas tiamaniere? Transpasi Jangci Riveron estas la ordono de Prezidanto Maŭ. Ĉu estas mi,kiu invitis vin el nordoriento?"
  "Vi? Via lordo ne sekvus vin malgraŭ via portseĝo!"
  "Vi insultas?"
  "Jes,mi insultas vin,kio do!" 
ip地址已设置保密
2015/3/23 15:04:13
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
20
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

3.2
  Zin Tekŭej aŭdis ilian furiozan kverelon sed diris nenion. Li ŝtopis la orelojn per fingroj kaj kaŝis sian kapon en la fojnamaso,kunpremis la lipojn kaj englutis la altruditajn larmojn. De Sungari* ĝis Jangci Rivero,oni marŝadis dekmil kilometrojn kun la sola celo transpasi la grandan riveron. Oni vidas,ke la dua kaj tria kamp-armeoj jam plenumis antaŭe la gloran taskon ordonitan de Prezidanto Maŭ. Atendante kaj atendante,jen oni jam trovas la riveron ĉe la piedo sed ne povas transpasi! Li ekmemoris la lastnoktan travadon----oni lasis la sepan roton trapasi unua. Hm! La sepa roto estas batalheroa roto! Kiam la sesa roto kontraŭbaris la malamikojn ĉe Fejnjudun kaj Kinŝanbaŭ,sub neĝŝtormo,ripetante bajonetan atakon pli ol dek fojojn,kie troviĝis la sepa roto tiam? Nun la malnova heroa roto ne valoras tiom kiom la nova! Lastnokte li travadis spite pereon,ĉar li preferis morti en la rivero ol vidi la sesan roton ĉiam postrestanta. Tamen,ĉu estas eble ke li nun trapasu Jangci Riveron surpiede? Ĉu estas eble ĝin trapasi surpiede?
  Kvankam la kverelo inter Jang Tienbaŭ kaj Ŭang Cun estis ĉesigita de la grupestro,tamen ili daŭrigis disputi.

----
  *Sungari: la plej granda rivero en Manĉurio.

ip地址已设置保密
2015/3/24 19:48:17

 37   10   2/4页   首页   1   2   3   4   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.09375 秒, 4 次数据查询