dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → 《火光在前》

您是本帖的第 8094 个阅读者
树形 打印
标题:
《火光在前》
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
21
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

3.3
  Kiam la armeo enpaŝis la limlandon de Hupej provinco,la batalfervoro de la soldatoj treege altiĝis,sed samtempe ankaŭ naskiĝis nepercepteble transformiĝo en ilia penso. Ŭang Cun estis malalta dika viro,kies ronda vizaĝo,brunigita de la suno,ŝajnis fulgonigra subo de kaldrono. Ĝi estis prisemitaj de ruĝaj ŝvelaĵetoj dank' al la moskita mordo kaj ŝvita saturado dum la lastaj tagoj. Kuraĝo kaj agemo estis la ĉefaj trajtoj de lia karaktero. Sed tia obstinulo,kies penso ne konis turniĝon. En la komenco de la mobilizo li estis unu el tiuj,kiuj decidis senŝancele marŝi suden por plenumi la gloran taskon ordonitan de Prezidanto Maŭ. Dum la enketo pri la penso de batalantoj,kiam iu priskribis,ke en la sudo estas tiel varmege,ke oni povus baki farunaĵon sur la muro,li ekstaris kaj protestis:
  "Vi ŝercas! Mi ne kredas,ke oni povas baki farunaĵon sen fajro. Kien ne marŝis la armeo de Prezidanto Maŭ? Ĉu vi ne memoras la kanton:

  "Kaj en akvo ni ne dronos,
  Kaj en fajro ni ne brulos!"*

----
  *Kaj en akvo k.t.p.: el la fama kanto 'Nin ne tuŝu!' verkita de soveta poeto V. Ljebjedjef-Kumaĉ.

ip地址已设置保密
2015/3/25 20:56:06
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
22
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

3.4
  Sed post la komenco de la ofensivo,oni jen duonmortis sub la brulanta suno,jen saturiĝis ĝisoste de pluvego. En la okcidenta parto de Hupej tre malofte troviĝis vilaĝoj kaj la persekutanta trupo ĉiunokte kampis sub libera ĉielo. La moskitoj en la bambuaro zumadis ĉirkaŭe kaj montriĝis pli teruraj ol la skorpioj en nordoriento. Luktinte kun ili tutan nokton,li fine endormiĝis profunde antaŭ mateniĝo,sed jen densa roso superverŝis lin kiel pluveto. Komence li intencis iom sunumi aŭ lavpurigi la vestaĵojn,sed du tagojn poste li jam tute perdis memfidon. Ĉion ĉi li ja ne timis. Li pensis: kio povus min timigi,kiu eltenis la teruran provon sur la batalkampo ĉe Ĝingĉoŭ*,kiam la salvo de maŝinpafiloj similis al fera balailo,kaj batalkamaradoj falis unu post alia apud mi. Nur iome tuŝetita,centfoje mi jam mortus. Sed ni ĉiam fiksis niajn rigardojn antaŭ nin kaj ne ĉesis pluiri. Nun venas la tempo por ekstermi fine la malamikojn kaj lasu la sunon kaj moskitojn bari al ni la antaŭeniron? Malgraŭ ĉio,oni devas persisti ĝisfine. Tamen la konfliktoj de la pensoj ĉiam plifortiĝis,kvazaŭ du hometoj interluktis en lia cerbo.

----
  *Ĝingĉoŭ: ĉefurbo de Liaŭsi Provinco ĉe Liaŭtung Golfo. Tiama militbazo de KMT-armeo.

ip地址已设置保密
2015/3/28 21:04:35
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
23
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
3.5
  Tia persono kia Jang Tienbaŭ,kiu ĉiam fanfaronis pri tio aŭ alio de la suda lando,vekis specialan malsimpation en la koro de Ŭang Cun dum la lastaj tagoj. Jang Tienbaŭ estis hunan-ano,liberigita dum la Liaŭsi batalo. Post aliĝo al la ruĝa armeo li montriĝis ne tre fervora. Ĉiutage li sopiris melankolie al la edzino kaj la hejmo. Sed li ekvigliĝis kiam la armeo moviĝis suden. Dum la ekzercado de river-transiro ĉe Hansŭej*,li lernigis la tutan grupon pri naĝarto kun perfekta sukceso. Tiamaniere li ekfariĝis unuaranga fervorulo. Kaj la superuloj lin kuraĝigis plurfoje dum nomvokado. Tiel Jang Tienbaŭ preskaŭ leviĝis ĝis ĉielo. Ĉie estis aŭdebla lia laŭta parolado. Se iu menciis hazarde pri sudlando,li tuj entuziasmiĝis.
  "Vi vidos bladaŭ! En sudo vi travivos bonajn tagojn. La milio,kiun vi manĝas,ĉe ni estas nutraĵo de birdoj."
  Depost kiam ili forlasis Pepinon**,sur la tuta vojo Ŭang Cun jam sataŭskultis. Sed en la lastaj kelkaj tagoj,li ne plu povis toleri.
  "Jang Tienbaŭ,ne kompromitu nin per viaj bonaĵoj! En via bona sudlando oni eĉ ne trovas loĝejon post trijara batalado." 

----
  *Hansŭej: Han Rivero,granda rivero en Hupej Provinco,kiu fluas en Jangci Riveron.
  **Pepino: alia nomo de Pekino,uzita dum la regado de Kuomintang. La ĉefurbo reprenis la malnovan nomon post la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko. En la libro la aŭtoro uzis Pepino-n por indiki la ĉefurbon sub la Kuomintang reĝimo kaj antaŭ la fondiĝo de Ĉ.P.R. 
ip地址已设置保密
2015/3/30 14:11:20
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
24
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
3.6
  Malgraŭ ĉia senkuraĝigo,Jang Tienbaŭ ĉiam restis bonhumora. Hodiaŭ tamen,rigardante al la granda rivero li tute senkonsiliĝis. De kie oni povus akiri ses aŭ sep ŝipojn por transporti la tutan roton trans la rivero? Post la malpaciĝo kun Ŭang Cun,li sidis sub arbo antaŭ la kabano kaj ploris apogante sian kapon sur la genuoj.
  Ankaŭ Ŭang Cun estis deprimita kaj trovis la kverelon tute sensenca. Li kaptis pafilon kaj iris por gardstari.
  La ĉielo griziĝis. Li vidis,ke iu altkreska oficiro venas svingante al li. Tiu demandis lin je la ekvido:
  "Kamarado,al kiu roto vi apartenas?"
  "Sesa roto," Ŭang Cun respondis malvarme.
  "Malnova heroa roto! Kiel? Ĉu vi povas elteni?" La oficiro ridetis kun levita kapo kaj alproksimiĝis al li.
  "Nu,bone,kion ne eltenus soldatoj?" rediris Ŭang Cun kaj sidigis sin sur la sablobordon kun la pafilo en brakumo. Li elpoŝigis ŝiraĵon de gazeto kaj volis rulumi cigaredon por si. La oficiro ankaŭ sidiĝis kaj etendis al li cigaredon. Li turnis ĝin sur la fingroj,flaris kaj demandis kun kaplevo:
  "Ĉu vi havas alumeton?"
  Li bruligis ĝin kaj daŭrigis post unu entiro: "Mi diru en nordorienta dialekto----sufiĉe terura. Malvarmo ne mortigas sed varmego jes ja. Se mi estus stabano,mi konsilus,kiel eble plej frue ataki,kiel eble plej frue finbatali kaj havi ripozon."
ip地址已设置保密
2015/3/31 20:25:53
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
25
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
3.7
  Ili babilis kaj babilis,poste Ŭang Cun nudigis sian internan penson: "La unuan batalon,kiun mi partoprenis post soldatiĝo estis tiu de Sping en la jaro kvardeksepa. Aj,kia terura batalo. Nun pri la batalo mi havas nenian plendon. Nur la vivo en la sudlando estas netolerebla. Diable! Oni kvazaŭ vojaĝus en fremda lando. Eĉ la lingvo de la loĝantoj oni neniel povas kompreni. En nordoriento la du jarojn de batalo oni pasis kvazaŭ hejme,tie ĉi... Aj,kamarado,ni mem ja estas liberigitaj kamparanoj,kaj havas la firman volon efektivigi la revolucion ĝisfine."
  Malgraŭ tio,en la krepusko de tagiĝo liaj okuloj ne tre brilis. La oficiro aŭskultis kun levita kapo kvazaŭ li pensis pri io alia kaj ekparolis malrapide:
  "Kamarado,mi rakontu al vi historieton. Antaŭ dekkelkaj jaroj estis grupo,nomita ruĝa armeo,kiu trabatalis sian vojon el Kiangnan. En tiu tempo,la malamiko estis multe pli forta ol ĝi,kaj atakis ĝin el ĉie. La trupanoj batalis por elirejo. Ili devis puŝiĝi antaŭen,nur la elirejo estis la savirejo,alie ĉiuj mortus sub la manoj de la malamiko. Iun tagon ili tute elĉerpiĝis,kun piedoj kiel sangaj buloj,kaj nekapablaj pluiri pro la dolorego,ĉiuj kuŝis sur la tero dirante: 'Se ni devus morti,ni mortu post la eliro,certe ne ĉi tie!' Tio estis nia komandanto. Poste ĝi elsavis sin----el ĝi kreskis la hodiaŭa liberiga armeo. Kaj nun la cirkonstanco estas ja pli favora ol tiam."
ip地址已设置保密
2015/4/2 20:11:34
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
26
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
3.8
  Ĝuste en tiu punkto,la politika direktoro venis bonhumore. Li haltis ekvidante la rakontanton kaj salutis. Tiel la historieto restis nefinita.
  Ŭang Cun ekstaris kaj rigardis al la oficiro ne sciante kion fari.
  "Ĉefo,ni havas jam certecon pri la transiro," la direktoro diris spiregante kun plenvizaĝa rideto.
  Kiu parolis kun Ŭang Cun estis ja Liang Pin,la politika komisaro de la divizio. Li stariĝis kaj fiksis sian rigardon serioze al la direktoro.
  La direktoro turnis sin kaj montris fingre: "Rigardu,tri nul' sep! (la numero de la komisaro)!"
  Sur la vizaĝo de Liang Pin flagris senkompara rideto. Li iris renkonte al longbarba maljunulo kaj ĉirkaŭ kvardekjara virino,kiuj alproksimiĝis al li. Ili ambaŭ marŝis kun gaja rideto sur vizaĝo kaj kun ŝnuroj kaj remiloj en la manoj. Liang Pin jam divenis la plejparton.
  Li Cunho,la politika direktoro,estis klera kaj vigla viro kun junula agmaniero. Li diris: "Dum tuta nokto la roto trovis nur unu boataĉon. Kiel trapasu la tuta roto? Ili revenis kun la boato,sed mi ne. Mi kredis,ke mi povos trovi lokanojn. Kien ajn ni iras,ni neniam povas solvi niajn problemojn sen la helpo de la amaso. Mi iris laŭ la rivera bordo unu kilometron. Mi trovis domon kaj vidis tiun ĉi maljunan oĉjon. Komence ni ne komprenis unu la alian. Do mi diris sen ĉirkaŭparolo: 'Ni estas senditaj de Prezidanto Maŭ por trapasi la riveron!' Vidu! Aŭdinte tion li diris nur: 'Jen vi revenas!' kaj tuj forkuris. Li iris al golfeto kaj vokis. Ses ŝipoj aperis je lia signalo. Eĉ tiu ĉi onjo nepre volis kunveni malgraŭ mia malpersvado.
ip地址已设置保密
2015/4/3 14:28:19
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
27
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

3.9

  Liang Pin manpremis kun la venantoj. Li rigardis al la grizhara kamparanino kaj diris kun sincera tuŝiteco: "Mastrino,pruntedonu vian ŝipon al ni,ni tuj resendos ĝin post transiro."
  "Ne,samideano,tiu estas granda rivero. Vi ne havas la sperton. Mi diru inter ni,jam pli ol unu fojon mi transportis vin ruĝajn soldatojn. Ni atendis senpacience dum pli ol dek jaroj. Antaŭ duonmonato,ĉiuj ŝipoj en la rivero estis bruligitaj aŭ dronigitaj de la Kŭomintang armeo. Oni pafis ĉiutage. Se ekzistas iuj,kiuj ne dronis,tiuj certe forkuris. Ni interkonsiliĝis: 'Kiu portu la samideanojn trans la riveron?' Do ni forkaŝis tiujn ĉi atendante vian alvenon."
  Samtempe Ŭang Cun jam rekuris al la rotestro kaj vekis lin per piedfrapo,kaj kriis al li laŭtvoĉe: "Ŝipoj venas,ĉiuj!" Batalantoj vetkuris eksteren kaj ĉirkaŭis la venantojn. Varma manpremo. Gaja interparolado. Vidante ke surĉiele jam krepuskiĝas,la politika komisaro diris: "Ni eniru kaj priparolu endome."
  Li tiris la direktoron kaj iris kun peza koro sur la montdeklivon antaŭ ili. Supre estis arboj. De tie ili povis klare vidi la blankan grandan riveron.
  "Kamarado Li,kiel statas la spirito de la trupo?" la komisaro demandis.
  "Tolereble," respondis la direktoro laŭkutime sen pripenso.
  La komisaro rigardis antaŭ sin silente,kvazaŭ li estus studanta la ondantan grandan riveron. Tamen li kapskuis kaj diris kategorie: "Mi ne scivolas ĉu estas tolereble aŭ ne."

ip地址已设置保密
2015/4/6 19:46:08
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
28
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
3.10

  La direktoro silentis.
  "Gvidi--signifas kompreni ĝisfunde la penson kaj sentimenton de la batalantoj. Ili ne povas sin esprimi. Vi demandas la suboficirojn kaj ili diros al vi kun brustostreĉo: 'Ĉefo,ne maltrankviliĝu,ni ne returnos se ni ne plenumus la komision!' Pri tio mi ne dubas. Niaj batalantoj antaŭenkuras je pafilbrako kaj atakas senhezite laŭ ordono. Tamen nur tio ne estas sufiĉa. Batalo postulas de ni persistecon ĝis fino. Rigardu,Li Cunhao! Ĉu tiu ne estas Jangci Rivero? Sed trans ĝi troviĝas ankoraŭ mil kaj dekmil altaj montoj kaj grandaj riveroj. Tie la klimato estas pli varma ol ĉi tie,moskitoj pli multaj kaj pluvego pli forta. Ni daŭrigu la batalon aŭ ne?"
  Li Cunhao ruĝiĝis kaj diris post momento: "Prave,ĉefo,...kiam mi ne povas plu elteni,ankaŭ mi tiel pensas: Tuj kraku la pafiloj,tuj antaŭeniru kaj batalu. Fali en batalo estas pli bone ol morti de varmego."
  "Do,kion vi faras?"
  "Mi pensas pri la partio," la direktoro respondis sincere post momenta pripenso.
  "Vi devas pensi ankaŭ pri kio estas antaŭ ni," la politika komisaro montris kun energia movo de mano la nebulecan transbordon de la rivero,kaj lia voĉo iĝis pli severa kaj firma. "Kie ajn ne atingas nia piedsigno,tie la malamikoj bruligas kaj masakras!"
  Alblovo de sur la rivero. Superkape la folioj susuris. Griza nebulo disflugis kiel malpeza fumo. Ora matenruĝo aperis brilante en oriento. Antaŭ ili blanka akvobirdo flugis malproksimen. Ĝi ŝajnis tiel libera kaj tiel pure blanka kontraŭ la fono de la matenruĝo. Vidu! Ĝi povas krozi libere super la malamika pozicio kaj el tie bone malkovri la malfortan punkton por decidi nian atakdirekton ... Liang Pin ekridis je si kaj tuj retiris sian rigardon por forĵeti tian senton de inteligentuloj.
ip地址已设置保密
2015/4/7 14:42:17
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
29
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

3.11

  Subite li malkovris,ke io neordinara okazas apud li. Deko da malsane flavavizaĝaj batalantoj alkuris ŝvitante kun fervoro. Ili spiris je plifaciliĝo,vidante la direktoron ĉeestanta. La direktoro turnis sin kaj demandis surprizite kial ili venas ĉi tien. Ĉu oni ne jam ordonis la administranton prepari ripozejon por malsanaj en la malfronto? Tiam elpaŝis veterana soldato. Nigra barbo plenkreskis sur lia vizaĝo. Tiel malgrasa kaj flava pro longdaŭra malario. La okuloj--eksterordinare grandaj. Liang Pin rekonis,ke tiu estas maŝinpafilisto Li Fungtung. Veterana batalanto,sed ĉiam postrestulo. Li havis lertecon sed ne ŝatis batalon. Li plurfoje petis,ke oni translokigu lin en la provizejon sed ne sukcesis. Jen li prezentis sin. Kun mano sur la ĉaprando li profunde riverencis:
  "Direktoro! En nordoriento,la tri trapasojn trans Sungari kaj kvar batalojn ĉe Sping mi partoprenis ĉiufoje. Nun oni trapasas Jangci Riveron ... Politika komisaro!" Liaj okuloj malsekiĝis kun petega mieno. "Antaŭe mi ĉiam postrestis. Nun baldaŭ liberiĝos la tuta lando,donu al mi ŝancon por min distingi sur la batalkampo! Mi nepre partoprenos,direktoro,eĉ se mi mortus en ĝi. Ne rifuzu min!"
  La severeco sur la vizaĝo de Liang Pin malaperis kaj ekbrilis alloga rideto. Li aŭskultis atente kun flanken klinita kapo kaj manoj metitaj post la dorso. Senfina blanka neĝŝtormo ekaperis en lia memoro. Li foje aŭdis tian decidan voĉon en la plej malfacila tempo,kiam mallumo ankoraŭ regis sur la ĉielo. Fiksante sian rigardon al la ŝvitgutoj,kiuj falis malrapide de sur la frunto de Li Fungtung dum lia parolado,Liang alpaŝis kaj manpremis kun li iom kliniĝante. En la brila lumo de la matena suno li vidis,ke ĉiu batalanto per decida mieno kaj firma rigardo donis solvon al lia enkore prizorgata problemo--la nova problemo en la nova cirkonstanco.

ip地址已设置保密
2015/4/8 22:08:47
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
30
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

4.1

  ANTAŬ BATALO

  JANGCI Rivero brilis sub la suno. La ekleviĝanta rivero ĵus elpuŝiĝis tra San Ŝa (la tri kanjonoj) kaj ĝiaj kote flavaj akvoj torentis orienten kun mirinda rapideco. Ĝi kuregis al Hankoŭ,al Ŝanhaj kaj en la oceanon. Tie ĝiaj ambaŭ bordoj estis jam liberigitaj;ruĝaj torĉoj prilumis la fluon,sonoraj triumfokantoj ŝvebis en la aero. Nur en ĝia supra fluo la rivero ankoraŭ portis kun si la neelĉerpeblajn sangon kaj larmon de la mizera popolo. Ĝia ondaro,singultante seninterrompe tage kaj nokte,kuris jam de mil kaj dekmil jaroj. Ambaŭflanke de la rivero etendiĝas senlimaj riĉaj kampoj. Sed la homoj sur la kampoj rikoltas al si nur doloron kaj suferon. Ĉiam pli kaj pli kadukiĝas la digoj lasitaj al ni de prapatroj. La supraĵo de la rivero iĝas pli alta ol la ternivelo,kaj ĝi kuregas kvazaŭ super la tegmento de niaj domoj. Jam forpasu tiu ĉi danĝerplena epoko!
  Jen tagiĝis en la oriento. La granda rivero fluis tiel rapide kiel ordinare. Flamon vomis la suno. Neniu nubero sur la ĉielo kaj neniu birdo super la rivero.
  La observejo de la divizio troviĝis en bone ŝirmita kabaneto de fiŝkaptisto en arbaro. La ĉefo de la dua sekcio estis telefonanta.
  "Tri nul' ses! Sur la transporda malamika pozicio aperis oficiro kun du pikedanoj kaj reiris post momenta observado. Ĉe la okcidenta flanko nenio okazas." Formetinte la aŭdilon,li returnis kun teleskopo al ĉerivera aperturo de fenestreto kaj daŭrigis la observadon. 

ip地址已设置保密
2015/4/11 12:37:23

 37   10   3/4页   首页   1   2   3   4   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询