Lin Botang pinĉkaresis siajn lipharojn kaj kapjesis kun rideto.
"Jes,sinjorino! Vi ĉiam havas pli akran vidon ol aliaj. Estas bone sendi ŝin al lernejo,ĉar nun jam elmodiĝis la diro 'virino malklera,virino virta'."
Kaj sekve,la eta Daojing komencis studi en lernejo. Ŝi estis inteligenta,kaj al ŝi plaĉis la lernado. Sed ŝi estis ne komunikiĝema,nenion dirante de la mateno ĝis la nokto. Tiu,kiu tion ne sciis,eble kredus,ke ŝi estas muta. Ŝia plijuna frato,dorlotata de la patrino,ofte ofendis ŝin,batis ŝin,sed ŝi neniam ploris. Iufoje ŝi toleris,lasante lin bati ŝin. Alifoje,tre kolerigita,ŝi respondis per fortaj batoj. Kompreneble post tio ŝin atendis severa puno. La patrino ŝin ne frapis per bastono,sed preferis pinĉi per fingroj aŭ mordi per dentoj. Iutage,ŝia frateto rompis florvazon ŝatatan de la patrino,sed li ĵetis la kulpon sur Daojing. Nokte,kiam Daojing jam endormiĝis en la servistina ĉambro,subite ŝi ekvekiĝis pro akra doloro. Ŝi tuj komprenis kio okazas. Ŝi kunpremis la dentojn kaj malcedeme pretigis sin alfronti la atakon de ĉia turmento.
"Vi ĉiam pli aŭdacas,ido de hundino! Kompensu al mi la rompitan florvazon!"
Ŝiaj kruretoj ŝvelis pro pinĉoj,sur la haŭto de la braketoj aperis sangaj dentosignoj pro la mordoj. Sed Daojing ne ploris,nek sin submetis; el ŝiaj obstinaj okuloj ne falis eĉ guto da larmo. Tia estis la vivo,kiun ŝi vivis,kvazaŭ hundido. En la familio ŝin kunsentis kaj amis nur la maljuna servistino Wang,kiu ofte ŝin prizorgis sen scio de Xu Fengying. Daojing kompreneble ankaŭ amis Wang. Kiam ŝi sentis malsaton aŭ froston,ŝi iris al onklino Wang kaj ŝiaj larmoj verŝiĝis nur antaŭ ŝi.