2.15
Ne povante toleri plu,Daojing forte retiris siajn manojn kaj interrompis ŝin kun sufokita plorvoĉo:
"Panjo,ĉu vi povas ĉesi kun viaj planoj pri mi? Mi preferas morti ol fariĝi ludilo de militaristo aŭ burokrato! Mi petas vin estingi tian intencon!"
La patrino eksplodis de kolero. Ŝi saltleviĝis. Ŝiaj okuloj furiozis timige. Ŝiaj palaj manoj,sur kies dorso elstaris la vejnoj sub la haŭto,tremis,kvazaŭ ili volus serĉi ion por bati la knabinon.
"Ido de hundino! Malvirtulino! Ĉu vi kredas vin nobla fraŭlino? Malvirtulino devenanta de malvirtulino! Kion alian povus naski malriĉa virinaĉo el kaverno kaj malĉasta konkubino?! ... Obeu min! Se vi obstinos,mi almenaŭ vin vendos por kompensi mian monon elspezitan por vin vivteni!"
Daojing staris ŝtoniĝinta. Kion kriis la patrino? Kia estis la patrino kiu ŝin naskis? Antaŭe ŝi nur sciis,ke ŝia propra patrino mortis kaj ke ŝia sufero kaŭziĝis pro tio,ke ŝi ne estis naskita de Xu Fengying. Sed nenion pli ŝi sciis pri sia propra patrino.
"Malriĉa virinaĉo el kaverno kaj malĉasta konkubino". Tiujn vortojn asociante kun sia propra travivaĵo,Daojing sentis sian koron brulanta kaj disŝirita. Ŝi kuris en sian ĉambron kaj sidis senmove ĝis noktomezo. Poste ŝi ŝtele enŝoviĝis en la ĉambron de la servistino Wang kaj prenis al si ŝian malgrasan brakon,demandante:
"Diru al mi,onklino Wang,kia estis mia propra panjo? Kiel ŝi mortis? ... Kial neniu el vi lasas min scii ion pri ŝi?" Daojing venis demandi al Wang,ĉar ŝi sciis,ke Wang iam vidis ŝian propran patrinon.