3.8
La rokoj kaj la sablo varmege rostis sub la tagmeza suno. Kvankam vento blovis foje kaj foje de la maro,ŝi jam pluve ŝvitis post kelktempa irado. Kiam ŝi prenis la naztukon por forviŝi la ŝviton,ŝi trovis,ke ĝi entenas konkojn. Ŝi do eksidis sur grandan rokon kaj ĝin malvolvis. Ŝviton viŝante,ŝi komencis sin senti maltrankvila: ŝi ankoraŭ ne ricevis definitivan respondon de la lernejestro pri ŝia laboro,sed ŝi infanece venis vagi apud la maro. Neniam antaŭe ŝi estis tiel sciavida. Kial ŝi,surpaŝinte la teron de Beidaihe,tuj estis tiom fanatike logata de la maro,ke ŝi ĉion forgesas? Ŝi pentis,kaj rigardis ĉirkaŭen per malpaciencaj okuloj. Tie,kie ŝi ripozis,estis dezerta duno. Vidiĝis nek vegetaĵo,nek homo. En la malproksimo konturiĝis vilaĝo,kiu ŝajnis esti Yangzhuang,sed ankaŭ ŝajnis ne. Dum ŝia alpromenado,ŝi estis zorganta nur pri la satrigardo al la ĉirkaŭaĵoj,kaj nun ŝi ne povis retrovi la vojon kondukantan al Yangzhuang. Por urbano,kiu unuafoje venas al ĉi tiu vasta mondo ekster la urbo,vere estas malfacile sin orienti. Ŝi volis iun demandi,sed sur la soleca duno ŝi povis trovi neniun.
"Nenio; mi daŭrigos la iradon!" Ŝi malsupreniris de la ondanta duno. En sia hejmo,ŝi ĉiam dormis sola en aparta ĉambro; kaj de kiam ŝi havis sep jarojn,preskaŭ ĉiunokte ŝi estis ordonita de Xu Fengying iri sur la stratojn por aĉetoj. Pro tio ŝi havis maltimon. Grandpaŝe irante,ŝi trovis,ke staras antaŭe kelkaj grizaj tendoj,kvazaŭ izolaj insuloj. Ŝi pensis,ke devas esti homoj en ili. Sed kiam ŝi alproksimiĝis,ŝi ne vidis eĉ ombron de homo. Ekster la tendoj senorde kuŝis sur la sablo retoj,fiŝhokoj kaj kelke da eluzitaj fiŝbarketoj renversitaj por sunumo. Kredeble la tendoj apartenis al fiŝkaptistoj kaj ili estis nun laborantaj sur la maro. Kun bedaŭro Daojing haltis antaŭ la tendoj kaj ĉirkaŭrigardis. Subite aŭdiĝis infanaj ploroj de malantaŭ apuda roko. Ŝi tre miris kaj,atente aŭskultinte momenton,rapidis tiudirekten.