dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜相关精彩主题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → 《钦差大臣》

您是本帖的第 12751 个阅读者
树形 打印
标题:
《钦差大臣》
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
11
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

1.3.2

Dobĉinskij. ---- Apud la budo,kie oni vendas kukojn ...

Bobĉinskij. ----Apud la budo,kie oni vendas kukojn. Kaj renkontiĝinte
kun Pjotr Ivanoviĉ, mi diras al li: ĉu vi aŭdis la novaĵon, kiun ricevis Anton Antonoviĉ el kredinda letero? Kaj Pjotr Ivanoviĉ jam afable aŭdis
tion de via domistino Avdotja, kiu, mi ne scias pro kio, estis sendita al Filipp Antonoviĉ Poĉeĉujev ...
 
Dobĉinskij,interrompante.----Pro bareleto por franca brando.

Bobĉinskij,formetante liajn manojn.----Pro bareleto por franca brando. Jen ni iris kune kun PjotrIvanoviĉ al Poĉeĉujev ... Nu, jam vi, Pjotr Ivanoviĉ ... tion ... ne interrompu, mi petas vin, ne interompu. Ni iris al Poĉeĉujev, kaj en la vojo Pjotr Ivanoviĉ diras: “ Ni eniru,---- li diras,----en la restoracion. En la stomako ĉe mi ... de la mateno mi nenion manĝis, tia stomaka skuiĝado ...” jes, en la stomako ĉe  Pjotr Ivanoviĉ ... “Kaj en la restoracion,---- li diras,----oni alveturigis nun freŝan salmon,nu, ni manĝetos". Apenaŭ ni eniris en la hotelon, jen subite juna homo ...

Dobĉinskij,interrompante.----De ne malbela eksteraĵo,en civilaj vestoj...

Bobĉinskij.----De ne malbela eksteraĵo,en civilaj vestoj,paŝadas tiel en la ĉambro, kaj en lia vizaĝo tiaspeca konsiderado ... fizionomio ... agoj, kaj tie ĉi ( Turnas la manon ĉirkaŭ la frunto ) multe, multe da ĉio. Mi kvazaŭ antaŭsentis,kaj mi diras al Pjotr Ivanoviĉ: “ Tie ĉi la afero ne estas simpla.” Jes. Kaj nia Pjotr Ivanoviĉ jam faris signon per la fingro kaj alvokis la restoraciiston,----la restoraciiston Vlas: lia edzino antaŭ tri semajnoj naskis,kaj tia viglega knabo,li certe, kiel la patro,ankaŭ tenados restoracion. Alvokinte Vlason mem, Pjotr Ivanoviĉ demandas lin, tre mallaŭte: “ Kiu, ---- li diras,----estas tiu ĉi juna homo?” Kaj Vlas, vidu, respondas al tio:“ Tio ĉi estas",----li diras ... He, ne interrompu, Pjotr Ivanoviĉ, mi petas vin, ne interrompu, vi ne povos rakonti, mi ĵuras, vi ne povos rakonti: vi iom siblas. vi havas, mi scias, en la buŝo unu denton, kiu fajfas ... “ Tio ĉi,---- li diras,----estas juna homo, oficisto", jes, jes,  “ kiu veturas el Peterburgo, kaj lia nomo estas ---- li diras,----Ivan Aleksandroviĉ Ĥlestakov, kaj li veturas,---- li diras,---- en la Saratovan gubernion kaj,---- li diras,----tre strange sin montras: jam la duan semajnon li loĝas,el la hotelo li ne forveturas,prenas ĉion je kalkulo kaj eĉ unu kopekon ne volas pagi”,Apenaŭ li tion ĉi diris al mi,tuj min io el supre inspiris: “ He!” mi diras al Pjotr Ivanoviĉ ...

Dobĉinskij.----Ne, Pjotr Ivanoviĉ,estis mi, kiu diris “ He!”

ip地址已设置保密
2015/3/10 20:28:46
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
12
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

1.3.3

Bobĉinskij.---- Antaŭe vi diris, kaj poste ankaŭ mi
diris: “ He!”---- Ni diris kun Pjotr Ivanoviĉ.---- “ Kaj kial li devus sidi ĉi tie, se lia  vojaĝo estas al la Saratova gubernio?”---- Jes. Nu, li ja ĝuste estas tiu oficisto.

Urbestro.---- Kiu,kia oficisto?

Dobĉinskij.----Nu, tiu oficisto, pri kiu vi afable ricevis sciigeton,----la revizoro.
 
Urbestro,kun timego.----Kion vi diris,pro Dio! Ĝi ne estas li.

Dobĉinskij.----Li, li! nek monon pagas, nek forveturas. Kiu do li povus esti, se ne tiu? Kaj lia vojaĝa karto estas notita por Saratovo.

Bobĉinskij.----Li,li, mi ĵuras,ke li ... Tia observema: ĉion li ĉirkaŭrigardis. Li ekvidis,ke ni kun Pjotr Ivanoviĉ manĝas salmon,----pli tial, ke Pjotr Ivanoviĉ rilate sian stomakon ... jes, nu, li eĉ en niajn telerojn enrigardis. Min vere teruro trapenetris.

Urbestro.----Dio, kompatu nin, pekulojn! Kie do li tie loĝas?

Dobĉinskij.---- En la kvina numero, sub la ŝtuparo.

Bobĉinskij.----En tiu sama numero, en kiu la pasintan someron interbatis sin la traveturintaj ofciroj.

Urbestro.---- Kaj jam de longe li estas ĉi tie?

Dobĉinskij.----Nu, jam ĉirkaŭ du semajnoj. Li alveturis en la tago de Bazilo Egiptano.

Urbestro.----Du semajnojn! (flanken.) Prapatroj, favorantoj! Helpu, ĉiuj sanktuloj! En tiuj ĉi du semajnoj estas elvergita la edzino de suboficiro! Al la arestitoj oni ne donis manĝaĵon! En la stratoj estas kvazaŭ drinkejo, malpureco! Honto! malhonoro! (Kaptas sian kapon.)

Artemij Filippoviĉ.----Nu,kiel nun, Anton Antonoviĉ? Veturi en plena parado al la hotelo.

Ammos Fjodoroviĉ.----Ne, ne! Antaŭe sendi la urban konsilestron,la pastraron, la komercistaron; jen eĉ en la libro “Agoj de Johano Masono..."

ip地址已设置保密
2015/3/10 20:29:26
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
13
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
1.3.4
Urbestro.---- Ne,ne; permesu jam al mi mem. Estis malfacilaj okazoj en la vivo,ili tamen finiĝis bone, mi eĉ dankon ricevis. Eble Dio ankaŭ nun helpos. (Turnante sin al Bobĉinskij.) Vi diras, ke li estas juna homo?

Bobĉinskij.---- Juna, li havas la aĝon de dudek tri aŭ dudek kvar jaroj kun io.

Urbestro.---- Des pli bone! Juna estas pli facile trapenetri. Malbone estas, se maljuna diablo; sed juna ---- tuta estas supre. Vi, sinjoroj, pretiĝu ĉiu laŭ sia parto, kaj mi iros sola aŭ eble jen kun Pjotr Ivanoviĉ, private,kvazaŭ promene,enrigardi, ĉu la traveturantoj ne suferas iajn malagrablaĵojn. He, Svistunov!

Svistunov.---- Kion vi ordonas?

Urbestro.---- Venigu tuj la kvartalestron; aŭ ne, mi vin bezonas. Diru tie al iu, ke oni venigu al mi kiel eble plej rapide la kvartalestron, kaj venu ĉi tien. (La policano kuras rapide.)

Artemij Filippoviĉ.---- Ni iru, ni iru. Ammos Fjodoroviĉ! Efektive povas okazi malfeliĉo.

Ammos Fjodoroviĉ.---- Sed vi kion timas? Purajn noktoĉapojn meti sur la malsanulojn, kaj ĉio estas en ordo.

Artemij Filippoviĉ.---- kion, noktoĉapoj! Estas ordonite doni al la malsanuloj avenan supon, kaj ĉe mi en ĉiuj koridoroj estas tia odoro de brasiko, ke oni devas gardi sian nazon.

Ammos Fjodoroviĉ.---- Kaj mi en tiu ĉi rilato estas trankvila. Efektive, kiu iros en distriktan juĝejon?  Kaj se iu eĉ enrigardos en ian paperon, li sin mem malbenos. Jen mi jam dekkvin jarojn sidas sur la juĝista seĝo, kaj kiam mi iam enrigardas en raporton, ha, mi nur eksvingas la manon. Salomono mem ne solvos,kio en ĝi estas vera kaj kio malvera. (La juĝisto ,kuratoro de kadukulejoj, inspektoro de lernejoj kaj poŝtestro foriras, kaj en la pordo ili kunpuŝiĝas kun la revenanta policano.)
ip地址已设置保密
2015/3/11 13:26:41
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
14
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
1.4.1

Sceno     IV.

URBESTRO,BOBĈINSKIJ,DOBĈINSKIJ KAJ POLICANO.

Urbestro.---- He,kaleŝo tie staras?

Policano.---- Staras.

Urbestro.---- Iru en la straton ... Aŭ ne, atendu! Iru,alportu ... Sed la aliaj, kie ili estas?  Ĉu do vi estas nur sola? Mi ja ordonis, ke ankaŭ Proĥorov tie ĉi estu. Kie estas Proĥorov?

Policano.---- Proĥorov estas en la policejo, sed al afero li ne povas esti uzata.

Urbestro.---- Kial do?

Policano.---- Jen tiel: en la mateno oni alveturigis lin morte ebrian. Jam du sitelojn da akvo oni elverŝis sur lin,sed ĝis nun li ne malebriiĝis.

Urbestro,kaptante sian kapon. ---- Ha, mia Dio, mia Dio! Iru rapide en la straton,aŭ ne ---- kuru antaŭe en la ĉambron, vi aŭdas? Kaj alportu el tie la spadon kaj la novan ĉapelon. Nu, Pjotr Ivanoviĉ, ni veturu!

Bobĉinskij.---- Mi ankaŭ, mi ankaŭ ... Permesu ankaŭ al mi, Anton Antonoviĉ.

Urbestro.---- Ne, ne Pjotr Ivanoviĉ, ne eble, ne eble! Estus nekonvene, kaj eĉ en la kaleŝo ni ne povos enlokiĝi.

Bobĉinskij.---- Ne grave, ne grave, mi nur tiel ... Piedete, piedete mi kuros post la kaleŝo. Por mi sufiĉos, se mi nur iom tra fendeto, tra la pordo iom enrigardos, kiaj estas ĉe li tiuj manieroj ...

Urbestro,akceptante la spadon, al la policano.---- Kuru tuj, prenu policanojn, kaj ĉiu el ili prenu ... Ha, kiel la spado elgratiĝis! La malbenita fikomercisto Abdulin: li vidas, ke la urbestro havas malnovan spadon,li tamen ne sendis novan. Ho,malica kanajlaro! Mi pensas, la friponoj tie sub la basko pretigas jam petoskribojn ... Nu, ĉiu prenu en la manon unu straton ... Diablo prenu,“unu straton”---- unu balailon! kaj ili elbalau la tutan straton, kiu iras al la hotelo, kaj elbalai pure ... Vi aŭdas? Kaj rigardu: Vi! Vi! Mi vin konas! Vi tie amikiĝas kaj ŝtelas en la botojn arĝentajn kuleretojn,---- rigardu, gardu vin bone! ... Kion vi faris kun la komercisto Ĉernjajev ---- ha?  Li donis al vi por uniformo du arŝinojn da drapo, kaj vi forŝtelis la tutan pecon. Rigardu! Ne laŭrange vi prenas! Iru!
ip地址已设置保密
2015/3/12 21:27:12
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
15
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
1.5.1

Sceno   V.

La SAMAJ kaj KVARTALESTRO.

Urbestro.----Ha,Stepan Iljiĉ! Diru, pro Dio, kien vi forperdiĝs! Kiu tiel faras?

Kvartalestro.----Mi estis tie ĉi proksime tuj post la pordego.

Urbestro.----Nu, aŭskultu do, Stepan Iljiĉ! Tiu oficisto el Peterburgo alveturis. Kiel vi tie disponis?

Kvartalestro.----Tiel,kiel vi ordonis. La superpolicanon Pugovicin mi sendis kun policaj soldatoj prigi la trotuaron.

Urbestro.---- Kaj Derĵimorda, kie li estas?

Kvartalestro.----Derĵimorda elveturis kun fajrestinga tubo.

Urbestro.---- Kaj Proĥorov estas ebria?

Kvartalestro.---- Ebria.

Urbestro.---- Kiel do vi tion ĉi permesis?

Kvartalestro.-Dio tion scias. Hieraŭ ekster la urbo estis interbatiĝo.---- Li tien veturis, por fari ordon, kaj li revenis ebria.

Urbestro.----Nu, aŭdu do, vi faru jenon: la superpolicano Pugovicin ... Li estas de granda kresko,tial li staru,pro ordo, sur la ponto. Kaj oni disĵetu rapide la malnovan barilon, kiu estas apud la botisto, kaj oni starigu pajlan signostangon, ke ĝi signifu kvazaŭ ebenigadon. Ju pli da rompado, des pli ĝi signifas agemecon de la urbreganto. Ha, mia Dio! Mi tute forgesis, ke apud tiu barilo amasiĝis kvardek veturiloj da diversa malpuraĵo. Kia abomena urbo! Apenaŭ vi ie starigis iun monumenton aŭ simple barilon ----tuj la diablo scias de kie oni alportas amasojn da diversa abomenaĵo! (Ekĝemas.) Kaj se la traveturanta oficisto demandos la servistaron, ĉu ili estas kontentaj, ili diru:“ Ni pri ĉio estas kontentaj, via moŝto”, kaj se iu estos nekontenta, mi donos al li poste tian nekontentecon ... Ho, ho, ho! Mi pekis,mi multe pekis! (Prenas la ĉapelujon anstataŭ la ĉapelo. Faru nur Dio, ke ĝi bone finiĝu pli rapide, tiam mi donos al la preĝejo tian kandelon, kian neniu ankoraŭ donis: ĉiun kanajlon komerciston ni imposte devigos, ke li liveru po tri pudoj da vakso. Ho,mia Dio, mia Dio! Ni veturu,Pjotr Ivanoviĉ! (Anstataŭ la ĉapelo li volas meti sur la kapon kartonan ĉapelujon. )

Kvartalestro.----Anton Antonoviĉ, tio ĉi estas skatolo, ne ĉapelo.

Urbestro,forĵetante la skatolon. ----Skatolo, nu ĝi estu skatolo. Diablo ĝin prenu! Kaj se oni demandos, kial ĉe la kadukulejo ne estas konstruita preĝejo, por kiu antaŭ kvin jaroj estis asignita sumo da mono, tiam oni ne forgesu diri,ke oni komencis ĝin konstrui, sed ĝi forbrulis. Pri tio ĉi mi ankaŭ raporton prezentis. Alie povas esti, ke iu, forgesinte sian devon, malsaĝe diros, ke oni ĝin eĉ ne komencis konstrui. Kaj oni diru al Derĵimorda, ke li ne tro donu liberecon al siaj pugnoj; li, pro ordo,al ĉiu batas bluaĵojn sub la okuloj,----al kulpaj kaj senkulpaj. Ni veturu, ni veturu,Pjotr Ivanoviĉ!(Foriras kaj revenas.)  Kaj ne ellasi la soldatojn en la straton sen vestoj: tiu ĉi abomena garnizonaĵo metas sur sin super la ĉemizo nur uniformon, kaj sube estas nenio. (Ĉiuj foriras.)  
ip地址已设置保密
2015/3/13 9:39:53
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
16
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

1.6.1

Sceno  VI.

ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA,
enkuras sur la scenejon.

Anna Andrejevna.----Kie do, kie do ili estas ? Ha, mia Dio!...(Malfermante la pordon.) Edzo! Antoĉjo! Antono! (Parolas rapide. Kaj ĉiam vi, ĉio pro vi. Ŝi komencis ja amasfosadi: “Mi pingleton ŝovas, mi tuketon metos.” (Alkuras al la fenestro kaj krias.)  Antono,kien, tien? Nu,alveturis?  Revizoro?  Kun lipharoj?  Kun kiaj lipharoj?

Voĉo de la Urbestro. ---- Poste,poste, mia kara!

Anna Adrejevna.----Poste? Jen novaĵo, poste! Mi ne volas poste ... Nur unu vorton: ĉu li estas kolonelo? Ha? (Kun malestimo.)  Forveturis!  Mi rememorigos al vi ĉi tion!  Kaj ĉio pro ŝi: “Panjo, panjo, atendu, mi alpinglos malantaŭe la tuketon; mi tuj."  Jen vi havas tuj! Jen vi tiel nenion sciiĝis!  Kaj ĉio pro la malbenita koketeco: ŝi aŭdis, ke la poŝtestro estas ĉi tie, kaj jen ŝi komencas afektadi antaŭ la spegulo: de unu flako aliras, de alia flanko.  Ŝi imagas, ke li ŝin
amindumas, kaj li simple faras al vi grimacon, kiam vi deturniĝas.

Marja Antonovna.----Kion do fari, panjo?  Tute egale, post du horoj ni ĉion sciiĝos.

Anna Andrejevna.----Post du horoj! Mi dankas vin. Jen plezuriga respondo. Kiel ne venis al vi en la kapon diri, ke post monato oni povas sciiĝi ankoraŭ pli bone.  ( Elŝoviĝas tra la fenestro.) He, Avdotja! Ha?  Kio,Avdotja, vi aŭdis, iu tie alveturis? Ne aŭdis?  Kia malsaĝa!  Svingas la manojn? Li svingu, kaj vi tamen devus lin eldemandi.  Ne povis tion ĉi sciiĝi! En la kapo mankas senco, nur fianĉoj tie sidas.Ha? Rapide forveturis! Vi devus kuri post la kaleŝo! Iru, iru tuj! Vi aŭdas ? Kuru, eldemandu, kien ili forveturis; kaj eldemandu bone: kiu alveturis, kia li estas, ----vi aŭdas ? Ekrigardu tra fendeto kaj sciiĝu ĉion, kaj kiajn okulojn li havas, nigrajn aŭ ne, kaj tuj rapide venu returne, vi aŭdas ?  Rapide, rapide,rapide!  (Krias tiel longe, ĝis la kurteno falas.  Tiamaniere la kurteno kovras ilin ambaŭ, starantajn apud la fenestro.)

ip地址已设置保密
2015/3/14 20:38:50
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
17
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
2.1.1

AKTO DUA

Malgranda ĉambro en hotelo. Lito,tablo valizo,malplena botelo,botoj,broso por vestoj, k.t.p.

Senco  I.

0SIP,sola.

Osip,kuŝas sur la lito de la sinjoro.---- Diablo prenu, mi tiel volas manĝi, kaj en la ventro estas tia krakado,kvazaŭ tuta regimento ekblovus trumpetojn.  Nu, ni ne atingos la hejmon, tion mi vidas!  Kion vi konsilos fari?  Estas jam la dua monato de kiam ni elveturis el Peterburgo!  Li tradandis en la vojo la monon,mia kara; nun li sidas kaj subtiris la voston kaj ne flamiĝas. Kaj estus sufiĉe, tute sufiĉe da mono por la vojaĝo; sed ne, vi vidas,oni devas en ĉiu urbo sin montri!  (Imitante) “He, Osip, iru serĉi ĉambron pli bonan, kaj tagmanĝon mendu la plej bonan: mi ne povas manĝi malbonan tagmanĝon, mi bezonas pli bonan tagmanĝon.” Nu, se li almenaŭ estus io valora,sed li ja estas simpla“registreto! Faras konatecon kun traveturanto,poste tuj venas kartetoj.---- Nu, jen li atingis! Ha, tedis tia vivo! Mi certigas vin, en la vilaĝo estas pli bone: almenaŭ publikaĵo ne ekzistas, kaj ankaŭ da zorgaĵo ne tiom multe: prenu al vi virinon kaj kuŝu la tutan vivon apud la forno kaj manĝu kukojn.  Nu, kiu disputos,kompreneble, se preni la veron, la vivo en Peterburgo estas la plej bona. Se nur estus mono, la vivo tie estas delikata kaj politika: teatroj,hundoj por vi dancas, kaj ĉio, kion vi volas. Ĉiu parolas en artifika delikateco,preskaŭ tute kiel nobeloj; vi iras al la bazaro ---- la komercistoj al vi krias: “estimata”; vi bezonas transveturi per ŝipeto ---- vi sidiĝas apude de oficisto; vi volas kompanion ---- iru en la butiketon; tie kavaliro rakontos al vi pri tendaroj kaj raportos al vi,kion ĉiu stelo signifas en la ĉielo;  nu, vi ĉion vidas, kiel sur la manplato.  Maljunulino-oficiredzino entrafas,  iafoje ĉambristino enmontriĝas tia ... fu, fu, fu! (Ridetas kaj skuas la kapon.)  Galanteria kondutado,diablo prenu!  Neĝentilan vorton vi neniam aŭdas: neniu diras al vi “ĉi”, Se tedis al vi iri ---- vi prenas veturilon, kaj vi sidas kiel sinjoro, kaj se vi ne volas pagi ---- bone: ĉiu domo havas trapasan pordegon, kaj vi tiel enflugas, ke nenia diablo vin trovos.  Nur unu afero estas malbona: unu fojon vi manĝas en plej brilanta maniero, kaj alian fojon vi povas preskaŭ krevi de malsato,kiel ekzemple nun. Kaj en ĉio nur li estas kulpa. Kion vi faros kun li? La patreto alsendas monon, li anstataŭ ĝin teni iom pli forte ---- li, atendu, li komencas tuj diboĉi: veturas en kaleŝoj, ĉiun tagon aĉetas al si bileton por la teatro, kaj poste ----apenaŭ pasis semajno, ---- jen li jam sendas al la bazaro de malnovaĵoj vendi novan frakon.  Iafoje li tradiboĉas ĉion, ĝis la lasta ĉemizo, tiel ke sur li restas nur surtuteto kaj palteto . . . Vere, mi ĵuras al vi! Kaj la drapo estas tiel grava, angla! ĉirkaŭ cent-kvindek rublojn la sola frako kostas, kaj en la bazaro li ĝin forblovas por dudeko da rubloj; kaj pri la pantalonoj eĉ ne parolu ---- ili iras por nenio. Kaj kial? ĉar per afero li sin ne okupas. Anstataŭ iri al ofico, li ---- ho ve!  li promenadas sur la bulvardoj, ludas kartojn.  Ha, se tion ĉi ekscius la maljuna sinjoro!  Li ne atentus, ke vi estas oficisto, sed, levinte la ĉemizeton,  li tiel enŝutus al vi, ke vi kvar tagojn gratus la haŭton. Se vi volas servi, tiam servu. Jen nun la hotelisto diris: “Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi pagos por la antaŭa”. Nu, kaj se ni ne pagos? (Kun ĝemo.) Ha, mia Dio, almenaŭ ian simplan brasikaĵon! Ŝajnas al mi, ke mi nun  formanĝus la tutan mondon! Oni frapas; certe ĝi estas li. (Rapide desaltas de la lito.)
ip地址已设置保密
2015/3/15 20:19:53
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
18
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
2.2.1

Sceno II.

OSIP  kaj  ĤLESTAKOV.

Ĥlestakov.----Jen, prenu ĝin. (Fordonas la ĉapon kaj kanon.)  Ha, vi denove ruliĝadis sur la lito?

Osip.----Kial do mi ruliĝadus? Ĉu mi neniam vidis liton, efektive?

Ĥlestakov.----Vi mensogas, vi ruliĝadis; vi vidas, ĝi tuta estas malordigita!

Osip.----Sed por kio mi ĝin bezonas? Ĉu mi ne scias, kio estas lito?  Mi havas piedojn: mi povas stari. Por kio mi bezonas vian liton?

Ĥlestakov, paŝadas en la ĉambro.----Rigardu, ĉu tie en la saketo ne troviĝas iom da tabako?

Osip.----Nu. de kie do povus troviĝi tabako?  Antaŭ tri tagoj vi la lastan elfumis.

Ĥlestakov, paŝadas kaj diversmaniere premadas siajn lipojn; fine li diras per laŭta kaj decida voĉo.----Aŭskultu . . . he, Osip!

Osip.---- Kion vi ordonas?

Ĥlestakov, per laŭta,sed ne tiel decida voĉo.----Vi iru tien.
     
Osip. ---- Kien?

Ĥlestakov, per voĉo tute ne decida kaj ne laŭta, tre proksima al petado.----Malsupren, en la manĝejon ...  tie diru . . . ke oni donu al mi tagmanĝi.

Osip.---- Nu, ne, mi eĉ iri ne volas.

Ĥlestakov. ---- Kiel vi kuraĝas, malsaĝulo?

Osip.----Nu tiel; tute egale, se mi eĉ iros, nenio el tio ĉi estos. La mastro diris, ke li plu ne donos tagmanĝi.

Ĥlestakov. ----Kiel li povas permesi al si ne doni? Jen ankaŭ sensencaĵo!

Osip.----Li ankoraŭ diras, mi iros al la urbestro; jam la trian semajnon via sinjoro monon ne pagas. Vi, li diras, kun via sinjoro, estas friponoj, kaj via sinjoro estas trompisto. Ni, li diras, ni vidis tiajn vagistojn kaj malnoblulojn.

Ĥlestakov. ----Kaj vi, bruto, jam ĝojas, ke vi povas ĉion tion ĉi ripeti al mi.

Osip.----Li diras: “Tiamaniere ĉiu alveturos, loĝos, faros ŝuldojn, kaj poste vi lin eĉ elpeli ne povos? Mi, ---- li diras, ----ŝercojn ne faros, mi rekte iros kun plendo, por ke oni prenu lin en la policejon kaj tuj en la malliberejon."

Ĥlestakov.---- Nu,nu malsaĝulo,ĉesu! Iru,iru,diru al li. Tia kruda besto!

Osip.---- Jam pli bone mi vokos al vi la mastron mem.

Ĥlestakov.---- Por kio do la mastron? Vi iru,mem diru.

Osip.---- Sed kredu al mi,sinjoro...

Ĥlestakov.---- Nu,iru,diablo vin prenu! voku la mastron. (Osip foriras.) 
ip地址已设置保密
2015/3/16 14:01:05
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
19
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
2.3.1

Sceno  III.

ĤLESTAKOV, sola.

Ĥlestakov.----Terure kiel mi volas manĝi! Mi faris malgrandan promenadon, mi pensis: eble pasos la apetito; ----ne, la diablo prenu, ĝi ne pasas. Jes, se en Penzo mi ne estus diboĉinta, estus sufiĉe da mono por alveturi ĝis la hejmo. La infanteria kapitano forte min forkis: mirinde lerte li, kanajlo, manovras la kartojn. Ne pli ol kvaronon da horo li sidis ----kaj li faris min tute nuda. Kaj tamen mi terure dezirus ekbatali kun li ankoraŭ unu fojon. Sed mi ne havis okazon. Kia abomena urbeto! En la fruktaj butikoj oni nenion donas kredite. Tio ĉi jam cstas simple malnobla. (Li fajfas antaŭe el Roberto-Diablo, poste “Ne kudru, patrino,al mi”, kaj fine ----ian senordan miksaĵon.) Neniu volas veni.
ip地址已设置保密
2015/3/17 14:20:02
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
20
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
2.4.1

Sceno IV.

ĤlLESTAKOV, OSIP kaj restoracia SERVANTO.

Servanto.----La mastro ordonis demandi, kion vi deziras.
 
Ĥlestakov.----Bonan tagon, mia kara!  Nu kiel, ĉu vi estas sana?

Servanto.---- Dank' al Dio.

Ĥlestakov.----Nu, kio, kiel estas ĉe vi en la hotelo, ĉu ĉio bone iras?

Servanto.---- Jes, dank' al Dio, ĉio iras bone.

Ĥlestakov.---- Estas multe da traveturantoj?

Servanto.---- Jes, sufiĉe.

Ĥlestakov.----Aŭdu, mia kara, oni tie ĝis nun ne alportas al mi la tagmanĝon, ----mi petas, rapidigu, ke ili iom pli viglu, ĉar vidu, mi tuj post la tagmanĝo devas min okupi per io.

Servanto.----Sed la mastro diris, ke li plu ne donos. Eĉ jes, li hodiaŭ volis iri plendi al la urbestro.

Ĥlestakov.----Nu, kial jam plendi? Juĝu mem, mia kara, kiel do? Mi ja bezonas manĝi. Alie mi povas tute maldikiĝi. Mi tre volas manĝi: mi diras tion ĉi sen ŝerco.

Servanto.----Jes. Li diris: “Mi ne donos al li tagmanĝi,ĝis li 
pagos al mi por la antaŭa.”Simple tia estis lia respondo.

Ĥlestakov.---- Sed vi prudentigu lin,  konvinku iin.

Servanto.---- Sed kion do diri al li?

Ĥlestakov.----Vi klarigu al li serioze, ke mi bezonas manĝi. La mono estas alia afero. . . Li pensas, ke se por li, malklerulo, ne estas malfeliĉo, se li unu tagon ne manĝos, tial ankaŭ por aliaj tio sama.  Jen interese!

Servanto.---- Se vi volas, mi diros.
ip地址已设置保密
2015/3/17 14:20:45

 54   10   2/6页   首页   1   2   3   4   5   6   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.12500 秒, 4 次数据查询