2.8.2
Urbestro, al si mem.---- Ho, sankta mia Dio, kia kolero! Li ĉion eksciis, ĉion rakontis la malbenitaj komercistoj!
Ĥlestakov, montrante sin kuraĝa.---- Sed venu vi eĉ kun via tuta helpantaro ---- mi ne iros. Mi skribos rekte al la ministro! (Frapas per la pugno sur la tablon.) Kion vi pen- sas? Kion vi pensas?
Urbestro, streĉinte sin kaj tremante per la tuta korpo.---- Indulgu min, ne pereigu! edzino, malgrandaj infanoj . . . ne malfeliĉigu homon.
Ĥlestakov.---- Ne, mi ne volas. Jen ankoraŭ! Kio ĝi min interesas? Pro tio, ke vi havas edzinon kaj infanojn, mi devas iri en malliberejon, jen bele! (Bobĉinskij enrigardas tra la pordo kaj timigite sin kaŝas.) Ne, mi humile vin dankas, mi ne volas.
Urbestro, tremante. ---- Pro nesperteco, per Dio, pro nesperteco. Nesufiĉeco de la havo . . . Mem volu juĝi: la ofica salajro ne sufiĉas eĉ por teo kaj sukero. Kaj se estis iaj subaĉetoj, kredu, ke nur la plej bagatelaj: io por la tablo aŭ por vesta garnituro. Kaj koncerne la suboficiran vidvinon, kiu okupas sin per komercado, kaj pri kiu oni diras, ke mi ŝin vergis, tio ĉi estas kalumnio, per Dio, kalumnio. Tion ĉi elpensis miaj malamikoj; ili estas tiaj homoj, ke ili estas pretaj fari atencon kontraŭ mia vivo.
Ĥlestakov.---- Sed kio? ili min tute ne interesas . . . (meditante.) Mi tamen ne scias, por kio vi parolas pri malamikoj aŭ pri ia suboficira vidvino . . . Suboficira edzino estas tute alia afero, sed min vi ne havas la rajton vergi, tre malproksime estas ĝis tio . . . Jen ankoraŭ! Vidu, kia li estas! Mi pagos, mi pagos la monon, sed nun mi ne havas. Ĝuste tial mi tie ĉi sidas, ke mi eĉ kopekon ne havas.
Urbestro, al si mem.---- Ho, rafinita peco! Jen, kien li ĵetis! Kian nebulon li ellasis! Orientiĝu, kiu volas! Oni ne scias eĉ de kia flanko aliri. Nu, sed mi jam provos, kiel ajn ĝi iros! Kio estos, tio estos, mi provos trafe-maltrafe. (Laŭte.) Se vi efektive havas mankon de mono aŭ de io alia, mi estas prela servi tuj. Mia devo estas helpi la traveturantojn.
Ĥlestakov.---- Donu, donu al mi prunte! Mi tuj kvitiĝos kun la mastro de la restoracio. Mi bezonus nur ĉirkaŭ ducent rublojn, aŭ, povus esti, eĉ malpli.
Urbestro, donante al li paperetojn.----Guste ducent rubloj, vi eĉ ne bezonas kalkuli.
Ĥlestakov, prenante la monon.---- Mi humile vin dankas. Mi tuj sendos ĝin al vi el la vilaĝo . . . Mi ĉion faras subite . . . Mi vidas, vi estas nobla homo. Nun estas alia afero.
Urbestro, al si mem.---- Nu, dank' al Dio! la monon li prenis. Ŝajnas al mi, ke la afero nun iros en ordo. Kaj mi lerte, anstataŭ ducent rubloj, enŝovis al li kvarcent.
Ĥleslakov.---- He, Osip! (Osip eniras.) Voku ĉi tien la restoracian servanton. (Al la urbestro kaj Dobĉinskij.) Sed kial do vi staras? Estu afablaj, sidiĝu. (Al Dobĉinskij.) Sidiĝu, mi humile vin petas.
Urbestro.---- Ne malhelpas, ni ankaŭ tiel povas stari.
Ĥlestakov.---- Estu afablaj, sidiĝu. Mi vidas nun perfekte la senkaŝecon de via karaktero kaj vian bonkorecon; kaj antaŭe, mi konfesas, mi jam pensis, ke vi venis por min . . . (Al Dobĉinskij.) Sidiĝu! (La urbestro kaj Dobĉinskij sidiĝas. Bobĉinskij enrigardas tra la pordo kaj subaŭskultas.)
Urbestro, al si mem.---- Oni devas esti pli kuraĝa. Li volas, ke oni vidu en li inkogniton. Bone, ni ankaŭ ŝajnigu nin malsaĝaj: ni ŝajnigu, kvazaŭ ni tute ne scias, kia homo li estas. (Laŭte.) Ni, promenante pro oficaj aferoj jen kun Pjotr lvanoviĉ Dobĉinskij, ĉi tiea bienhavanto, eniris intence en la hotelon, por rigardi, ĉu la traveturantoj estas bone zorgataj, ĉar mi estas ne tia, kiel alia urbestro, kiun nenio interesas; sed mi, krom la ofica devo, ankoraŭ pro kristana homamo volas, ke al ĉiu mortemulo estu farata bona akcepto, ---- kaj jen, kvazaŭ rekompence, la okazo alportis al mi tian agrablan konatiĝon.