dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>> 介绍读物,指导阅读实践
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区阅读天地 Legejo → 《钦差大臣》

您是本帖的第 12932 个阅读者
树形 打印
标题:
《钦差大臣》
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
31
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

3.3.1

Sceno III.

ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA.

Anna Andrejevna.----Nu, Manjo, ni devas nun okupi nin per la tualeto. Li estas ĉefurba subjekto. Dio gardu, ke li ion ne moku. Por vi estas plej konvene surmeti vian bluan veston kun la malgrandaj falbaloj.

Marja Antonovna.----Fi, panjo, la blua! Ĝi tute al mi ne plaĉas; kaj fraŭlino Ljapkin-Tjapkin portas bluan, kaj la filino de Zemlanika ankaŭ portas bluan. Ne, pli bone mi metos la florkoloran.

Anna Andrejevna.----La florkoloran! . . . Estas certe, ke vi diras nur por fari spite. Ĝi estos por vi multe pli bona, ĉar mi volas surmeti la pajlokoloran; mi tre amus la pajlokoloran.

Marja Antonovna.----Ha, panjo, por vi pajlokolora ne estas alkonvena!

Anna Andrejevna.----Por mi pajlokolora ne estas alkonvena?

Marja Antonovna.----Ne estas; mi vetas, kion vi volas, ke ne estas: por tio estas necese, ke la okuloj estu tute mallumaj.

Anna Andrejevna.----Jen bone! kaj ĉu miaj okuloj ne estas mallumaj? plej mallumaj ili estas. Kian sensencaĵon ŝi parolas! Kiel do ili estas ne mallumaj, se mi sortodivenas por mi ĉiam per trefa damo?

Marja Antonovna.----Ha, panjo, vi estas pli ĝuste kera damo.

Anna Andrejevna.----Absurdo, plena absurdo! Mi neniam estis kera damo. (Rapide foriras kune kun Marja Antonovna kaj parolas post la scenejo.) Kion ŝi subite imagas! kera damo! Dio scias, kio! (Post ilia foriro malfermiĝas la pordo kaj Miŝka enĵetas tra ĝi balaaĵon. El alia pordo eniras Osip kun valizo sur la kapo.)

ip地址已设置保密
2015/3/28 21:05:14
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
32
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

3.4.1

Sceno IV.

MIŜKA kaj OSIP.

Osip.---- Kien mi devas porti?

Miŝka.---- Ĉi tien, onkleto, ĉi tien.

Osip.---- Atendu, lasu min antaŭe iom ripozi. Ho ve, malfacila vivo! Kiam la ventro estas malplena, tiam ĉia portaĵo ŝajnas peza.

Miŝka.---- Kio, onkleto, diru: ĉu la generalo baldaŭ venos?

Osip.---- Kia generalo?

Miŝka.---- Nu, via sinjoro.

Osip.---- La sinjoro? sed kia generalo li estas?

Miŝka.---- Ĉu ne generalo?

Osip.---- Generalo, sed de la alia flanko.

Miŝka.---- Kio do? ĉu ĝi estas pli aŭ malpli ol efektiva generalo?

Osip.---- Pli.

Miŝka.---- Ha, vidu! ne senkaŭze oni faris ĉe ni tian tumulton.

Osip.---- Aŭdu, mia kara: mi vidas, ke vi estas lerta knabo, ---- pretigu do tie ion por manĝi!

Miŝka.---- Por vi, onkleto, ankoraŭ nenio estas preta. Simplan manĝon vi ja ne manĝos, sed jen kiam via sinjoro sidiĝos al la tablo, tiam oni ankaŭ por vi donos tiun saman manĝon.

Osip.---- Nu, kaj de simplaj manĝoj kion vi havas?

Miŝka.----Brasikaĵon, kaĉon kaj kukojn.

Osip.---- Donu ilin, la brasikaĵon, kaĉon kaj kukojn! Ne malhelpas, ni ĉion manĝos. Nu, ni portu la valizon! Diru, ĉu tie alia eliro ekzistas?

Miŝka.---- Ekzistas. (Ambaŭ portas la valizon en la flankan ĉambron.)

ip地址已设置保密
2015/3/28 21:05:49
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
33
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

3.5.1

Sceno V.

Policanoj malfermas la ambaŭ duonojn de la pordo. Eniras ĤLESTAKOV; post li la URBESTRO, poste la KURATORO DE KADUKULEJOJ, INSPEKTORO DE LERNEJOJ, DOBĈINSKIJ, kaj BOBĈINSKIJ, kun plastro sur la nazo. La urbestro montras al la policanoj papereton sur la planko; ili kuras kaj levas ĝin, rapideme puŝante unu alian.

Ĥlestakov.---- Bonaj institucioj. A1 mi plaĉas,ke ĉe vi oni montras al la traveturantoj ĉion en la urbo. En aliaj urboj oni nenion al mi montris.

Urbestro.---- En aliaj urboj, mi kuraĝas raporti al vi, la urbestroj kaj oficistoj zorgas pli pri sia propra utilo, por tiel diri; kaj ĉi tie, ni povas diri, ne ekzistas alia celado krom tio, ke per bonordo kaj zorgemeco ni meritu la atenton de la supra estraro.

Ĥlestakov.---- La matenmanĝo estis tre bona; mi manĝis satege. Ĉu ĉiutage vi havas tian matenmanĝon?

Urbestro.---- Intence por tia agrabla gasto.

Ĥlestakov.---- Mi amas bone manĝi. Oni ja por tio vivas, ke oni deŝiru por si la florojn de la plezuro. Kia estis la nomo de tiu fiŝo?

Artemij Filippoviĉ, allkurante.---- Laberdano, sinjoro.

Ĥlestakov.---- tre bongusta. Kie do ni matenmanĝis? Ŝajnas al mi, ke en la malsanulejo?

Artemij Filippoviĉ.---- Tute vere, en la kadukulejo.

Hlestakov.---- Mi memoras, mi memoras, tie staris litoj. Kaj la malsanuloj saniĝis? Ŝajnas al mi, ke estas tie ne multe da ili.

Artemij Filippoviĉ.---- Restas ĉirkaŭ dek personoj, ne pli; la ceteraj ĉiuj saniĝis. Estas jam tiel aranĝite, tia ordo. De tiu tempo, kiam mi fariĝis estro, ---- ĝi eble ŝajnos al vi eĉ nekredebla, ---- ĉiuj saniĝas kiel muŝoj. Apenaŭ la malsanulo eniris en la malsanulejon, li estas jam sana; kaj ne tiom dank’ al medikamentoj, kiom dank’ al honesteco kaj ordo.

ip地址已设置保密
2015/3/30 14:10:11
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
34
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
3.5.2

Urbestro.---- Kiel ajn kaprompaj estas, mi kuraĝas raporti, la devoj de urbestro! Tiom da diversaj klopodoj sole pri la pureco, riparado, rebonigado . . . Per unu vorto, la plej saĝa homo estus en granda embaraso, ---- sed, dank’ al Dio, ĉio iras en bona ordo. Alia urbestro, kompreneble, zorgus pri siaj profitoj; sed kredu al mi, eĉ kiam mi kuŝiĝas dormi, mi ĉiam pensas: Dio, mia Sinjoro, kiel aranĝi tiamaniere, ke la estraro vidu mian fervoron kaj estu kontenta? . . . Ĉu ĝi rekompencos aŭ ne, ---- tio ĉi kompreneble dependas de ĝia volo, sed mi almenaŭ estos trankvila en mia koro. Kiam en la urbo ĉio estas en ordo, la stratoj estas balaitaj, la arestitoj estas bone zorgataj, da ebriuloj estas malmulte . . . kion do mi pli bezonas? Per Dio, eĉ honorojn neniajn mi volas. Kompreneble, ili estas allogaj sed en komparo kun virto ĉio estas polvo kaj vantaĵo.
 
Artemij Filippoviĉ, al si mem.---- Vidu la sentaŭgulon, kiel elokvente li pentras!  Donis ja al li Dio tian talenton!
 
Ĥlestakov.---- Ĝi estas vera. Mi konfesas, mi mem amas iafoje filozofii: iafoje per prozo, kaj alian fojon eĉ versetoj elsaltas.
 
Bobĉinskij, al Dobĉinskij.---- Ĝuste, tute ĝuste, Pjotr Ivanoviĉ! Tiaj rimarkoj . . . oni vidas, ke li lernis diversajn sciencojn.
 
Ĥlestakov.---- Diru, mi petas, ĉu ne ekzistas ĉe vi iaj amuzoj, societoj, kie oni povus ekzemple iom ludi kartojn?
 
Urbestro, al si mem.---- Ehe, mi scias, mia kara, kien vi celas! (Laŭte.) Dio nin gardu! Tie ĉi oni eĉ ne konas la nomon de tiaj societoj. Mi kartojn neniam prenis eĉ en la manojn; mi eĉ ne seias, kiel oni ludas tiujn kartojn. Mi neniam povis rigardi ilin trankvilanime, kaj se okazas al mi ekvidi ekzemple ian karoan reĝon aŭ ion similan, tiam atakas min tia abomeno, ke mi simple kraĉas. Unu fojon iel okazis, ke amuzante infanojn, mi faris dometojn el kartoj, ---- poste la tutan nokton mi sonĝis pri ili, la malbenitaj. Ni lasu ilin! Kiel estas eble tiel karan tempon perdi por ili?
 
Luka Lukiĉ, al si mem.---- Kaj de mi li, malnoblulo, elpoentis hieraŭ cent rublojn.
 
Urbestro.---- Ni preferas uzi tiun tempon por utilo de la regno.
 
Ĥlestakov. ---- Nu, ne, vi tamen senkaŭze . . . Ĉio dependas de la flanko, de kiu oni rigardas la aferojn. Se vi ekzemple faras ĉeson tiam, kiam oni devas fleksi de tri anguloj . . . nu, tiam, kompreneble . . . Ne, ne diru; iafoje estas tre alloge iom ludi.
ip地址已设置保密
2015/3/30 14:10:48
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
35
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

3.6.1

Sceno VI.

La SAMAJ, ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA.

Urbestro.----Mi kuraĝas prezenti mian familion; mia edzino kaj mia filino.

Ĥlestakov, salutante.----Kiel feliĉa mi estas, sinjorino, ke mi havas, por tiel diri, plezuron vidi vin.

Anna Andrejevna.----A1 ni estas ankoraŭ pli agrable vidi tian personon.

Ĥlestakov, afekte.----Kion vi diras, sinjnrino! Tute kontraŭe; al mi estas ankoraŭ pli agrable.

Anna Andrejevna.----Ho, ne! vi afable tion ĉi diras pro komplimento. Mi petas humile, volu sidiĝi.

Ĥlestakov.----Apud vi stari jam estas feliĉo; cetere, se vi tion ĉi nepre deziras, ni sidiĝos. Kiel mi estas feliĉa, ke mi fine sidas apud vi.

Anna Andrejevna.----Ho ne, sinjoro, mi neniel kuraĝas rilatigi al mi. . . Mi pensas, post la ĉefurbo la vojaĝado aperis al vi tre malagrabla.

Ĥlestakov.----Ekstreme malagrabla. Kutimi vivi, comprenezvous, en la mondo, kaj subite troviĝi en vojo: malpuraj hoteloj, mallumo de malklereco. . . Mi konfesas, ke se ne fariĝus tia okazo, kiu min . . . (ĵetadas rigardojn al Anna Andrejevna kaj penas plaĉi al ŝi) tiel rekompencis por ĉio . . .

Anna Andrejevna.----Efektive, kiel malagrable devas esti al vi.

Ĥlestakov.----Cetere, sinjorino, en tiu ĉi minuto estas al mi tre agrable.

Anna Andrejevna.----Ne eble! Vi faras al mi multe da honoro. Mi tion ĉi ne meritas.

Ĥlestakov.---- Kial do vi ne meritas?  Vi, sinjorino, meritas.

Anna Andrejevna.---- Mi loĝas en vilaĝo . . .

Ĥlestakov.----Jes, cetere vilaĝo havas ankaŭ siajn montetojn, riveretojn . . . Nu, kompreneble, kiu komparos ĝin kun Peterburgo! Ha, Peterburgo! Kia vivo, kredu al mi! Vi eble pensas, ke mi tie nur transskribas paperojn? ne, la sekciestro estas amika al mi. Ofte li ekfrapas min sur la ŝultron: “Venu, mia kara, al mi tagmanĝi!” Mi nur por du minutoj eniras en la departementon, nur por diri: tio ĉi devas esti tiel, tio devas esti tiel, kaj tie jam estas oficisto por la skribado, tia rato, tuj komencas per sia plumo “tr . . . tr . . ." kaj skribas kaj skribas. Oni volis eĉ fari min kolegia asesoro, sed mi diris al mi, por kio mi tion ĉi bezonas? Kaj la pordisto kuras post mi sur la ŝtuparo kun broso: “Permesu, Ivan Aleksandroviĉ, ---- li diras,----mi al vi purigos la botojn.” (Al la urbestro.) Kiel vi, sinjoroj, staras? Mi petas vin, sidiĝu!

ip地址已设置保密
2015/3/31 20:25:27
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
36
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

3.6.2
Kune: Urbestro.---- La rango estas tia, ke ni povas ankoraŭ stari.
          Artemij Filippoviĉ.---- Ni staros.
          Luka Lukiĉ. ---- Ne faru al vi afable zorgojn!

Ĥlestakov.---- Sen ceremonioj, mi petas vin, sidiĝu. (La urbestro kaj ĉiuj sidiĝas.) Mi ne amas ceremoniojn. Kontraŭe, mi eĉ konstante penas tragliti nerimarkite. Sed mi neniel povas min kaŝi, neniel povas! Apenaŭ mi ien eliras, oni jam diras: “Jen iras Ivan Aleksandroviĉ!” Kaj unu fojon oni eĉ prenis min por ĉefa militestro: la soldatoj elsaltis el la soldatejo kaj donis al mi honoron per la pafiloj. Poste jam la oficiro, kiu estas mia bona konato, diris al mi: “Nu, mia kara, ni tute serioze prenis vin por ĉefa militestro.”

Anna Andrejevna.---- Kiel interese!

Ĥlestakov. ---- Mi estas konata kun beletaj aktorinoj. Mi ja ankaŭ verkas diversajn vodeviletojn . . . Literatorojn mi ofte vidas. Puŝkin estas mia bona amiko. Ofte mi diradis al li: “Nu kio, mia amiko Puŝkin?” ---- “Nenio, mia amiko,---- li respondadis, ---- iel tiel ĉio iras . . .”Granda originalulo li estas.

Anna Andrejevna.---- Sekve vi ankaŭ verkas?  Kiel agrable kredeble estas al verkisto!  Vi certe ankaŭ publikigas en la revuoj?

Ĥlestakov.---- Jes, mi ankaŭ en la revuoj publikigas.  Ekzistas cetere multe da miaj verkoj:  Edziĝo de Figaro,Roberto-Diablo, Norma. Mi eĉ la nomojn jam ne memoras. Kaj ĉio okaze: mi ne volis verki, sed la teatra direkcio diras: “Ni petas vin, amiko, verku ion.” Kaj mi pensas al mi: “Bone, mi faros al vi la komplezon, mia kara.” Kaj tuj, ŝajnas al mi, ke en unu vespero, mi ĉion verkis, ĉiujn mirigis. Mi havas eksterordinaran facilecon de pensado. Ĉion, kio estis sub la nomo de barono Brambeus, Fregat Nadeĵda kaj Moskvoskij Telegraf . . . ĉion tion ĉi mi verkis.

Anna Andrejevna.---- Kion mi aŭdas!  Sekve barono Brambeus estas vi?

Ĥlestakov.---- Kompreneble, al ili ĉiuj mi korektas la artikolojn. La eldonisto Smirdin donas al mi por tio ĉi kvardek mil rublojn.

Anna Andrejevna. ---- Certe ankaŭ “Jurij Miloslavskij" estas via verko?

Ĥlestakov.---- Jes, ĝi estas mia verko.

Anna Andrejevna.---- Mi tuj divenis.

Marja Antonovna.---- Ha, panjo, tie estas skribite, ke ĝi estas la verko de sinjoro Zagoskin.

Anna Andrejevna.---- Nu, jen vi havas: mi sciis, ke ankaŭ tie ĉi vi disputos.

Ĥlestakov.---- Ha, jes, estas vere: ĝi efektive estas de Zagoskin; sed ekzistas alia ”Jurij Miloslavskij“, tiu jam estas mia.

Anna Andrejevna.---- Nu, certe mi legis la vian, kiel bone skribita!

Ĥlestakov.---- Mi konfesas, mi ekzistas per literaturo. Mia domo estas la unua en Peterburgo. Tiel oni ĝin jam konas: domo de Ivan Aleksandroviĉ. (Turnas sin al ĉiuj.) Mi petas vin sinjoroj, se vi estos en Peterburgo, mi petas, mi petas al mi. Mi ja ankaŭ balojn donas.

Anna Andrejevna.---- Mi pensas, kun kia gusto kaj belegeco oni tie kredeble donas balojn!

ip地址已设置保密
2015/4/1 20:32:02
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
37
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

3.6.3

Ĥlestakov.----Nu, eĉ ne parolu. Sur la tablo ekzemple vi vidos akvomelonon, ----ĝi kostas sepcent rublojn. La supo en la vazo rekte venis per ŝipo el Parizo; kiam oni levas la kovrilon, leviĝas vaporo, similan al kiu oni ne povas trovi en la naturo. Mi estas ĉiutage en baloj. Tie ni jam havas eĉ nian propran kartan kompanion: la ministro de la Aferoj Eksterlandaj, la franca ambasadoro. la ambasadoroj angla kaj germana kaj mi. Kaj ni tiel laciĝas de la ludado, kiel vi ne povas prezenti al vi. Kiam mi suprenkuras per la ŝtuparo al mi en la kvaran etaĝon, mi diras nur al la kuiristino: “Prenu, Maŭrinjo, la superveston . . ." Ha, kion mi babilas,----mi tute forgesis, ke mi loĝas en la beletaĝo. Mi havas unu ŝtuparon . . . Kaj interese estas enrigardi en mian antaŭĉambron, kiam mi ankoraŭ ne vekiĝis: grafoj kaj princoj tie sin puŝas kaj zumas, kiel burdoj, oni nur aŭdas "Ĵ...Ĵ...Ĵ..." Iafoje vi tie trovos ankaŭ ministron... (La urbestro kaj la ceteraj kun timo leviĝas de siaj seĝoj.)

ip地址已设置保密
2015/4/2 20:12:21
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
38
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
3.7.1
Sceno VII.

La SAMAJ, krom ĤLESTAKOV kaj la URBESTRO.

Bobĉinskij, al Dobĉinskij.----Jen tio ĉi, Pjotr Ivanoviĉ, estas homo! Jen kio estas homo! En mia tuta vivo mi neniam estis apude de tia grava persono, mi preskaŭ mortis de timo. Kiel vi pensas, Pjotr Ivanoviĉ, kiu li estas en la konsiderado de rango?

Dobĉinskij.---- Mi pensas, ke li estas preskaŭ generalo.

Bobĉinskij.----Kaj mi pensas, ke generalo ne povas havi eĉ la plej malgrandan komparon kun li; kaj se li estas generalo, tiam li certe estas la plej granda, generalisimo. Vi aŭdis, kiel li dispremis la regnan konsilantaron? Ni iru, ni rakontu plej rapide al Ammos Fjodoroviĉ kaj al Korobkin. Adiaŭ, Anna Andrejevna!

Dobĉinskij.---- Adiaŭ, kara sinjorino! (Ambaŭ foriras.)

Artemij Filippoviĉ, al Luka Lukiĉ.----Estas vere terure; kaj kial -mi eĉ mem ne scias. Kaj ni eĉ ne estas en uniformoj. Nu, kio estos, se li, leviĝinte de la dormado, forkurigos raporton al Peterburgo? (Foriras en meditado kune kun la inspektoro de lernejoj.) Adiaŭ, sinjorino.

3.7.2

Sceno VIII.

ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA.

Anna Andrejevna.---- Ha, kiel agrabla!

Marja Antonovna.---- Ha, kia ĉarmulo!

Anna Andrejevna.----Sed kia delikata sintenado! Oni tuj povas vidi, ke li estas ĉefurba peco; la manieroj kaj ĉio estas tiaj . . . Ha, kiel bone! Mi terure amas tiajn junajn homojn! Mi estas tute ravita. Tamen mi tre plaĉis al li: mi rimarkis ----li ĉiam ĵetadis rigardon sur min.

Marja Antonovna.---- Ha, panjo, min li rigardadis!

Anna Andrejevna.----Mi petas vin, iru for kun via absurdaĵo! ĝi tie ĉi estas tute ne ĝustaloka.

Marja Antonovna.---- Ne, panjo, kredu al mi.

Anna Andrejevna.----Nu, jen! Dio ŝin gardu, ke ŝi ne restu iam sen disputado! Ŝi ne povas, absolute ne povas! Kiel venus al li en la kapon rigardi vin? Kaj por kio li vin rigardus?

Marja Antonovna.----Kredu al mi, panjo, li ĉiam rigardadis. Kaj kiam li komencis paroli pri literaturo, li min ekrigardis, kaj poste, kiam li rakontis, kiel li ludas kartojn kun la ambasadoroj, li ankaŭ tiam min ekrigardis.

Anna Andrejevna.----Nu, povas esti, ke ian unu fojon, kaj eĉ tion nur simple, nur por ne ofendi vin. “Ha, ---- li diris al si, ----mi faros al ŝi la plezuron, mi ankaŭ al ŝi ĵetos unu rigardon!
ip地址已设置保密
2015/4/5 0:17:01
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
39
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情

3.9.1

Sceno IX.

La SAMAJ kaj la URBESTRO.

Urbestro, eniras tre mallaŭte per la pintoj de la piedoj. ---- Ŝŝ . . . ŝŝ . . .

Anna Andrejevna.- Kio estas?

Urbestro.----Mi jam eĉ bedaŭras, ke mi lin drinkigis. Nu, kio estos, se almenaŭ unu duono de tio, kion li parolis, estas vero? (Enpensiĝas.) Kaj kiel eĉ ĝi povus esti nevero? Drinkinte homo ĉion elportas eksteren: kio en la koro, tio sur la lango.  Kompreneble, li iom mensogetis; sed sen mensogeto ekzistas ja nenia parolado. Kun ministroj li ludas kaj en la imperiestran palacon li veturas . . . Nu, efektive, ju pli mi meditas . . . la diablo scias, mi ne scias eĉ, kio fariĝas en mia kapo: estas al mi tute tiel, kvazaŭ aŭ mi staras sur ia alta turo, aŭ oni volas min pendigi.

Anna Andrejevna.----Kaj mi sentis absolute nenian timon; mi simple vidis en li homon kleran. grandmondan, homon de pli alta tono, kaj pri liaj rangoj mi tute ne zorgas.

Urbestro.----Nu, vi ja estas . . . virinoj! Ĉio estas finita, tiu ĉi sola vorto sufiĉas. Por vi ĉio estas bagateloj! Subite vi elĵetas ian vorton nek al teksto nek al preteksto.  Vin oni iom vergos, kaj ĉio finiĝos kaj la edzon oni tiel regalos, ke ne restos de li eĉ postesigno. Vi, mia koro, tenis vin kun li tiel libere, kvazaŭ li estus ia Dobĉinskij.

Anna Andrejevna.----Pri tio ĉi mi jam konsilas al vi ne maltrankviliĝi. Ni ion scias . . . (ĵetas rigardojn al la filino.)

Urbestro, sola.----Nu, kion oni povas kun vi paroli! Kia okazo efektive! Gis nun mi ne povas trankviliĝi de timo. (Malfermas la pordon kaj parolas tra la pordo.) Miŝka, voku la policanojn; Svistunov-on kaj Derĵimordan; ili estas tie ĉi ne malproksime ie post la pordego. (Post malgranda silento.Mirinda fariĝis nun ĉio en la mondo: se ili almenaŭ havus gravan eksteraĵon! Sed ili estas malgrasaj, maldikaj,----kiel vi povas diveni, kio ili estas? Se li almenaŭ estas militista, li tamen havas ian eksteraĵon; sed kiam li surmetos sur sin fraketon, ----nu, tiam li estas simple kiel muŝo kun detranĉitaj flugiloj. Kaj li ja longe tenis sin forte en la hotelo, ŝprucigis tiajn alegoriojn kaj kaŝitajn sencojn, ke ŝajnis, ke oni neniam divenos la veron. Kaj tamen jen li fine estas kaptita. Kaj li eĉ elbabilis pli ol oni bezonis. Oni tuj vidas, ke li estas homo juna.

ip地址已设置保密
2015/4/6 19:45:33
tong
美女呀,离线,留言给我吧!
等级:版主
文章:784
积分:7243
门派:无门无派
注册:2006年8月1日
40
 用支付宝给tong付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给tong

发贴心情
3.10.1

Sceno X.

La SAMAJ kaj OSIP.

Ĉiuj kuras al li renkonte, farante signojn per la fingroj. 

Anna Andrejevna.---- Venu ĉi tien, mia kara!

Urbestro. ---- Ŝŝ! . . . kio?  kio?  dormas?

Osip.---- Ankoraŭ ne, li iom sin eltiras.

Anna Andrejevna.---- Aŭskultu, kiel oni vin nomas? 

Osip.---- Osip, sinjorino.

Urbestro, al la edzino kaj filino.----Sufiĉe, sufiĉe! (Al Osip.) Nu,kiel,mia amiko, ĉu oni donis al vi bone manĝi? 

Osip.----Oni donis manĝi, mi dankas humile; bone manĝi.
 
Anna Andrejevna.----Nu, kiel, diru al mi: al via sinjoro. mi pensas, veturas tro multe da grafoj kaj princoj?

Osip, al si mem.----Kion diri? Se oni nun donis al mi bone manĝi, sekve poste oni ankoraŭ pli bone donos. (Laŭte.) Jes, venas ankaŭ grafoj.

Marja Antonovna.----Karulo mia, Osip, kia belulo estas via sinjoro!

Anna Andrejevna. ----Kaj kiel, diru, Osip, mi vin petas, kiel li . . .

Urbestro.----Sed ĉesu do, mi petas! Per tiaj senenhavaj paroloj vi nur malhelpas min. Nu, kiel, mia amiko?
3.10.2
Anna Andrejevna.---- Kaj kian rangon havas via sinjoro?
Osip.---- Rangon, ---- kompreneble kian.
Urbestro.---- Ha, mia Dio. vi ne ĉesas kun viaj malsaĝaj demandoj! vi ne lasas eĉ unu vorton paroli pri afero pli grava. Nu kiel, mia amiko, kia estas via sinjoro? severa? amas insulti aŭ ne?
Osip.----Jes, li amas ordon. Li ne indulgas, se io estas ne en ordo.
Urbestro.----Kaj al mi tre plaĉas via vizaĝo. Amiko, vi certe estas bona homo. Nu. kiel . . .
Anna Andrejevna.----Aŭskultu,Osip, kaj kian uniformon via sinjoro tie portas? . . .
Urbestro.----Ĉesu do, mi petas, vi, klakistinoj! Tie ĉi esias afero grava: afero pri homa vivo . . . (Al Osip.) Nu,mia amiko,efektive vi tre plaĉas al mi. En la vojo ne malhelpas, se oni trinkas superfluan glason da teo ---- estas nun iom malvarme, ---- prenu do kelke da rubloj por teo.
Osip, prenante la monon.----Mi humile vin dankas, sinjoro! Dio donu al vi plenan sanecon! vi helpis malriĉan homon.
Urbestro.----Bone, bone, mi mem ankaŭ ĝojas. Kaj kiel, mia amiko . . .
Anna Andrejevna.----Aŭskultu, Osip, kiaj okuloj plej multe plaĉas al via sinjoro?
Marja Antonovna.----Osip, mia karulo! kian malgrandan nazeton via sinjoro havas!
Urbestro.----Sed haltu, lasu min! . . . (Al Osip.) Kaj kiel, mia amiko, diru, mi vin petas: kion via sinjoro pli atentas, t.e., kio al li pli plaĉas en vojaĝo?
Osip.----Li amas, laŭ la cirkonstancoj, kiel venas la okazoj. Plej multe li amas, ke oni lin bone akceptu, ke la regalado estu bona.
Urbestro.---- Bona?
Osip.----Jes, bona. Jen ekzemple eĉ pri mi, kvankam mi estas simple lia servanto, li tamen ankaŭ rigardas, ke ankaŭ al mi estu bone. Per Dio! Ofte, kiam ni ie gastas, li demandas min: “Kiel, Osip, ĉu oni vin bone regalis?  ----“Malbone, via moŝto!"----”Eh,---- li diras, ----tio ĉi, Osip, estas malbona mastro. Vi, ---- li diras, ----memorigu min, kiam mi venos hejmen."----“Ha, ----mi diras al mi. (Svingas la manon.) ----Dio lin pardonu! mi estas homo simpla. ”
Urbestro.----Bone, bone, prave vi parolas. Antaŭe mi donis al vi por teo, nun prenu ankoraŭ, krom tio, por krakenoj.
Osip.----Por kio vi estas tiel favora al mi? (Kaŝas la monon.) Almenaŭ mi jam trinkos pro via sano.
Anna Andrejevna.---- Venu, Osip, al mi, vi ankaŭ ricevos.
Marja Antonovna.----Osip, mia karulo, kisu vian sinjoron!
(El la najbara ĉambro oni aŭdas tuseton de Ĥlestakov.)
Urbestro.----Ŝŝ! (Stariĝante sur la pintoj de la piedoj; ĉiuj parolas mallaŭte.) Dio vin gardu de bruado! Iru! sufiĉos al vi.
Anna Andrejevna.----Ni iru, Manjo! mi diros al vi kion mi rimarkis ĉe la gasto kaj pri kio nur ni ambaŭ povas paroli.
Urbestro.----Ho, ili jam tie parolos! Mi pensas: se oni nur volus iri kaj aŭdi, oni poste ŝtopus al si la orelojn. (Turnante sin al Osip.) Nu, mia amiko . .
[此贴子已经被作者于2015-4-11 20:49:32编辑过]
ip地址已设置保密
2015/4/7 14:40:56

 54   10   4/6页   首页   1   2   3   4   5   6   尾页 
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.10938 秒, 4 次数据查询