TRO GRANDA POSTULO
—For!Al sanaj kaj fortaj mi almozon ne donas.
—Kiel vi volas: por viaj kelkaj centimoj mi al mi piedon* ne rompos.
*al mi piedon = mian piedon
UNU VIRINO
Unu virino plendis al kapitano, ke ŝi estas ĉirkaŭrabita de liaj soldatoj— Ĉu ili ĉion forportis? Demandis la kapitano.
—Ne, ili restigis ion.
—Nu, sekve tio ĉi ne estas miaj soldatoj, miaj prenas ĉion.
SUBOFICIRO
—Homoj, ĉiam kuraĝe kaj diligente, kaj vi ĉion atingos! La ovo de Kolombo* ankaŭ ne estas metita en unu tago!
*哥伦布曾命众人把鸡蛋立起来,但都不能;于是哥伦布把鸡蛋击破,把鸡蛋立了起来,对反对者说:击破而立畴不能之,愿吾则第一人发明此法耳。
本篇副官本意谓哥伦布觅新大陆之坚忍,然如此说来,适成笑话。
LA JARO
—Kiom jara vi estas, Manjo?
—Hejme sesjara, sed en vagono kvarjara*.
*四岁免票。
LINGVO MALFACILA
Dommastro: Kian malagrablan bruon faras hodiaŭ nia loĝanto en supra etaĝo? Kion signifas do tiu ĉi senĉesa siblegado kaj kraĉado*?
Ĉambristino: Li komencis lerni la Anglan lingvon.
*sibli发齿音, kraĉi发喉音。
EL LA PENSOJ DE L’EMINENTULOJ
(1)Neniam aŭskultu tiujn, kiuj parolas malbone pri aliaj kaj bone pri vi. ——Tolstoj
(2) Oni devas kredi je la ebleco de feliĉo por esti feliĉa.——Tolstoj
(3) Estu severaj al vi mem kaj favoraj al aliaj kaj vi ne havas malamikojn.——el Juna Esp-isto
(4) Pagu bonon por malbono.——Talmudo
(5) Estas du vojoj kondukantaj al perfekta boneco: esti justa kaj ne fari malbonon al vivaj estaĵoj. ——Tolstoj
(6) Vivu laŭ la naturo, kaj vi neniam spertos malriĉecon; vivante laŭ la opinio de l’mondo, vi neniam estos sufiĉe riĉa.