4. Studo kaj Laboro
Petro kaj Filipo daŭrigas sian longan marŝadon al la klubo. Ili multe interparolas. Iliaj temoj estas studo kaj laboro.
Filipo: Petro, ĉu vi vere havas tempon por studi kaj labori?
Petro: Jes, kaj mi ankaŭ havas kroman tempon por Esperanto.
Filipo: Kiun laboron vi havas?
Petro: Mi estas oficisto en malgranda banko.
Filipo: Kaj kion vi faras tie?
Petro: Mi maŝinskribas, faras kalkulojn kaj de tempo al tempo respondas al demandoj per telefono.
Filipo: Ĉu vi intencas longe resti en tiu banko?
Petro: Certe ne. Mi estas studento, kaj intencas fariĝi kuracisto.
Filipo: Kaj kiel vi sukcesas trovi tempon por studi Esperanton?
Petro: Mi faras tion sabate, kiel hodiaŭ. Sed ni devas rapidi, ĉar mia leciono baldaŭ komenciĝos.
Filipo: Do ni rapidu. Ĉu la klubo ankoraŭ estas malproksima?
Petro: Ne. Ni jam alvenis. Ĝi estas tie ĉi. Jen ĝia pordo. Ni alvenis en la ĝusta tempo