5. La Esperanto-klubo
Petro kaj Filipo eniras. En la klubo jam estas pluraj personoj. Petro prezentas Filipon al ili.
Petro: Bonan tagon al vi ĉiuj. Mi havas la grandan plezuron prezenti al vi mian samideanon kaj amikon Filipon, kiun mi ĵus ekkonis. Li estas greka turisto, kiu vizitas nian landon. Li parolas nur greke, turke kaj Esperante.
Karlo: Bonan tagon, Petro. Sinjoro Filipo, via vizito tre ĝojigas nin.
Maria: Pardonu min, sinjoro Filipo. Vi ĵus alvenis kaj mi bezonas tuj foriri. Mia patrino atendas min frue, ĉar hodiaŭ estas ŝia datreveno.
Filipo: Mi havas grandan plezuron koni vin, fraŭlino...
Maria: ...Maria...
Filipo: ... fraŭlino Maria. Mi bone komprenas vian bezonon foriri. Transdonu al via patrino miajn bondezirojn.
Maria: Mi dankas, sinjoro Filipo. Kaj ĝis revido.
Filipo: Ĝis la revido, fraŭlino. Ĝis alia fojo.
Petro: Gratulu vian karan patrinon ankaŭ en mia nomo, Maria.
Maria: Dankon, Petro. Ĝis.
Dum Karlo parolas kun Filipo, Petro salutas s-ron Duran:
Petro: Kiel vi fartas, sinjoro Duran? Kaj sinjorino Duran kaj via filo?
Duran: Ili fartas bone, dankon. Ili poste venos.
Karlo invitas Filipon eksidi kaj ĉeesti lian lecionon.
Karlo: Ne tre oftre ni havas eksterlandajn gastojn, sinjoro Filipo. Ĉu vi volas ĉeesti nian lecionon?
Filipo: Kun granda plezuro.
Karlo: Do bonvolu sidiĝi. Mi unue komencos la lecionon, kaj poste lasos vin paroli al la lernantoj. Ĉu bone?
Filipo: Bonege!